Artikolo 626

eo li aŭ ŝi - li [li aŭ ŝi] - ri - ŝli - liŝi - ŝili - tiu - ŝi aŭ li - ŝi/li - li/ŝi
Difino

La persono (kiu eble estas vira).

Rimarko

Fundamenta Ekzercaro, §13: Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.

PMEG: Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn: la vira persono aŭ la homo.

Gerrit BERVELING en Monato: estas malhumane kondamni iun ajn homon simple pro tio, kio li aŭ ŝi estas.

Ĝenerala Regularo de UEA: Ĉiu kotizanto pagas la validan kotizon por la lando, kie li aŭ ŝi rezidas je 1 januaro de la administra jaro, por kiu li aŭ ŝi kotizas

Ekzemplo el Interreto: "Esperantisto estas nomata ĉiu persono kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj ŝli ĝin uzas."

Ekzemplo el Interreto: Tiel se ŝili ne trovas laboron en la grandaj entreprenoj, ŝili elturniĝas kiel povas kaj ne ĉiam sur leĝaj vojoj.

Ekzemplo el Interreto: Se on sendas tiele dosieron enhavantan viruson, la recevanto donus al ĝi la eblon eskapi en sian komputilon se liŝi aldonas la finaĵon (.exe,ktp) kaj surklakas ĝin.

Claude Piron, en "La feliĉo ami", laŭ interreta versio: Mi sidas malantaŭ tiu persono - li aŭ ŝi ne vidas min - kaj skribas ĉion, kion ŝi aŭ li diras.

Ekzemplo el ĵusa anonco, "Redaktoro de la revuo Kontakto": "Ŝi/li havu altan lingvonivelon en Esperanto."

Pro la ekzemplo el la Fundamento ("ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li"), oni ne timu uzi la pronomon "li" por referenci personon sendepende de la sekso, se en la kunteksto estas klare, ke oni uzas la pronomon tiel. Tamen, se en la kunteksto ne estas klare, kaj oni eble povus miskompreni, pensante, ke la pronomo referencas nur virojn, tiam estas pli sekure uzi "li aŭ ŝi", aŭ "ŝi aŭ li". Estas facile konstati, ke la praktika uzado estas ĝuste tia: kaj "li" kaj "li aŭ ŝi" estas uzataj.

En poemo de Nicola Ruggiero en Beletra Almanako 7, p. 19: Laŭ mi ŝli verkas por rezisto / al fisocia neniomo, / kontraŭ de l' banalec' fantomo, / per iluzia la konsisto.

Rilatas 627
nl hij [hij/zij] - hij/zij - hij of zij

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)

(krom)nomo
retadreso