ReVo
*bol/i

*boli

(ntr)
1.
(Pri fluaĵo) Esti en stato de gasiĝo, svarma formiĝo de vaporaj veziketoj, krevantaj ĉe la supraĵo: sub atmosfera premo pura akvo bolas je 100°C; li blovis sur la flamojn kaj baldaŭ la akvo komencis boli [1]; (metonimie) [dum] la tuta tago la poto devis boli [2]; jam bolis la samovaro [3]. VD:ŝaŭmi, vapori
2.
(figure) Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitiĝo: la akvo muĝis, bolis kaj batis la bordojn [4]; ĉiu homo estis por li frunto, en kiu io bolis [5]; bolis terura tumulto [6]; ĉirkaŭ Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio [7]; Ramzes bolis de malpacienco [8]; tia estis la batalo, kiu bolis en la animo de l' princo [9]; li bolas pro retenata kolero [10]; sango bolas, juneco petolas PrV . VD:ardi, fulmi, eksplodi
3.
(figure) Esti tre vigla, fervori: ŝi sentis bezonon iri, kuri, paroli, eligi la troon da vivo, kiu bolis en ŝi [11]; la granda urbo aperis [kiel] abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj Marta ; ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj Marta ; Vi kaj ŝi ekscite bolas ⫽ Kiel par' dum am-prelud' [12]; antaŭnelonge ja en la vilaĝo bolis la vivo – oni ĝojis kaj tristis, naskiĝis kaj mortis, laboris kaj festenis [13]. VD:ŝaŭmi2
angle:
boil
beloruse:
кіпець
bretone:
birviñ (v.g.)
bulgare:
вря, кипя
ĉeĥe:
vřít, vařit se
ĉine:
1. [hū], 煲 [bāo], 起泡沫 [qǐpàomò] 3. 沸腾 [fèiténg]
france:
1. bouillir (intr.), bouillonner 2. bouillir (piaffer), piaffer 3. bouillonner (fig.)
germane:
sieden, kochen (sieden)
hebree:
לרתוח
hispane:
hervir
hungare:
forr
japane:
沸騰する [ふっとうする], 煮えたぎる [にえたぎる], 荒れ狂う [あれくるう], 激高する [げきこうする]
nederlande:
koken, zieden
pole:
1. wrzeć, gotować się 2. wrzeć, kipieć 3. wrzeć, kipieć, tryskać energią
portugale:
1. ferver
ruse:
кипеть
slovake:
variť sa, vrieť
svede:
koka
tibete:
འཁོལ་
ukraine:
кипіти

bolo, bolado

Ago boli: ĉe la unua ekbolo sur la akvo eknaĝas vezikoj kiel fiŝokuloj [14]; la samovaro […] povas kanti nur en stato de bolado [15]; (figure) ĉu lian sanktecon ne maltrankviligas la bolado de Asirio [16]? kiam vi kuiras rizon, vi reŝargas akumulatoron post 7 aŭ 8 minutoj de la bolo [17].
angle:
boil, boiling
beloruse:
кіпеньне
bulgare:
варене, кипене
ĉeĥe:
var, vření
france:
ébullition
germane:
Sieden, Kochen (Sieden)
japane:
沸騰 [ふっとう]
pole:
wrzenie
slovake:
var, vrenie

boligi

1.
Varmigi fluaĵon ĝis boliĝo (ekboligi): faru fajron kaj boligu la akvon [18]; ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li vekiĝos [19]; (figure) forte vi boligas mian sangon [20].
2.
Teni fluaĵon bolanta: boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu [21]; oni boligos bulbojn kaj aliajn kreskaĵojn, legomojn [22]; (figure) oni malrapide boligas min super fajro [23].
VD:bolkuiri, friti
angle:
1. to boil, bring to boil 2. to boil, simmer (boletigi)
beloruse:
кіпяціць
bretone:
birviñ (v.k.)
bulgare:
варя, кипвам
ĉeĥe:
přivést do varu
ĉine:
2. 煮熟 [zhǔshóu], 煮沸 [zhǔfèi], 蒸煮 [zhēngzhǔ]
france:
faire bouillir, bouillir (tr.)
germane:
aufkochen, zum sieden bringen 1. aufkochen, zum sieden bringen 2. kochen, garen
hebree:
להרתיח
hispane:
hervir
hungare:
forral
japane:
沸騰させる [ふっとうさせる], ゆでる, 煮る [にる]
nederlande:
1. (doen) koken 2. aan de kook houden
pole:
gotować, doprowadzać do wrzenia
rumane:
fierbe
ruse:
1. вскипятить 2. кипятить
slovake:
dať nechať zovrieť (tekutinu)
svede:
koka (något)
ukraine:
кип’ятити, (про молоко ще) парити

bolilo PIV1

(evitinde)
=bolkruĉo
Rim.: La formo „bolilo“ estas evitinda pro pluraj kaŭzoj. Unue, ĉar ĝi estas misgramatika: temas pri ilo por boligi, ne pri ilo por boli. Kaj normale oni ne bolkuiras en „bolilo“, sed malŝaltas ĝin tuj post ekbolo. Due, la formo „bolkruĉo“ estas multe pli klara, dum la formoj similaj al „bol(ig)ilo“ havas pli abstraktan sencon en diversaj lingvoj (ekz-e angla, germana, rusa), kaj tiu pli abstrakta senco kongruas ankaŭ kun la esperanta vortfarado (tial la formo „boligilo“ ricevas tian ĝeneralan sencon en diversaj verkoj, ekz-e ĉe Bokarev kaj Eichholz). Eĉ pli ol tio, ankaŭ en la franca simila formo, sed kun virgenra sufiksvarianto (bouilleur) havas la pli ĝeneralan sencon „boligilo“! [Sergio Pokrovskij]
japane:
湯わかし [ゆわかし], やかん

boligilo

Ĉia ilo por boligi: bolkruĉo, bolkaldrono, samovaro: mergobolilo EBV .

Mergoboligilo
angle:
boiler
beloruse:
кіпяцільнік, бойлер, чайнік, самавар
bulgare:
самовар, бързовар, чайник бойлер
ĉeĥe:
varná nádoba boiler, varný kotel, varný kotlík, vařák, vyvařovák
france:
bouilleur
germane:
Kocher, Wasserkocher, Sieder
hebree:
קומקום
nederlande:
koker, waterkoker Mergo~igilo: dompelaar.
pole:
bojler, kocher, grzałka, wyparka Mergo~igilo: grzałkaelektryczna.
ruse:
кипятильник
slovake:
varná nádoba
ukraine:
кип’ятильник

bolkruĉo

Vazo por boligi akvon, kutime kun tenilo, kovrilo kaj verŝilo: elektra bolkruĉo kun aŭtomata malŝaltilo; gasfornela bolkruĉo kun fajfilo.

Tradicia bolkruĉo

Elektra bolkruĉo
angle:
kettle
beloruse:
чайнік
bretone:
pod-berver, kitell
bulgare:
чайник
france:
bouilloire
germane:
Kessel, Wasserkessel, Kanne, Wasserkanne
hebree:
קוּמקוּם
japane:
やかん
nederlande:
waterketel, waterkoker
pole:
czajnik
ruse:
чайник
tibete:
ཁོག་ལྟིར་

administraj notoj

~ilo : Mankas dua fontindiko.
~ilo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igilo: Mankas dua fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kruĉo: Mankas fontindiko.
~kruĉo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.