ReVo
*brog/i

*brogi

(tr)
1.
KUI Trempi en bolantan akvon aŭ surverŝi per bolanta akvo: brogu la lavitajn legomojn kaj dishaku ilin; brogi tomatojn por povi senŝeligi ilin; oni brogas kokidon por ĝin senplumigi VdE ; bretona biskvito kies paston oni unue brogis [1]. SUP:kuiriVD:infuzi, dekokti, tizano.
2.
Brulvundi iun per bolanta fluaĵo: propra supo brogas, fremda allogas PrV ; brogita eĉ sur (malvarman) akvon blovas PrV ; (figure) iliaj dikaj sandaloj brogas la piedojn [2]; (figure) plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto [kaj] nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon Marta . SUP:bruligi
angle:
scald
beloruse:
абдаваць варам, абліваць кіпнем, абпарваць
ĉeĥe:
hodit do vařící vody, opařit, pařit
ĉine:
1. [tàng], 滑炒 [huáchǎo] 2. 烫伤 [tàngshāng]
france:
1. blanchir (ébouillanter), bouillir (tr., nourriture), ébouillanter (cuis.), pocher (ébouillanter) 2. ébouillanter (échauder), échauder (ébouillanter), brûler (en ébouillantant) ~ita eĉ sur (malvarman) akvon blovas: chat échaudé craint l'eau froide.
germane:
1. brühen, blanchieren 2. verbrühen
hebree:
לצרוב
hungare:
1. forráz 2. leforráz
japane:
熱湯をかける [ねっとうをかける], 湯がく [ゆがく], 湯引く [ゆびく], やけどさせる
nederlande:
1. blancheren
pole:
1. parzyć, sparzyć, blanszować 2. oparzyć, poparzyć, sparzyć się
portugale:
1. aferventar
ruse:
ошпарить, ошпаривать 1. бланшировать
slovake:
obariť, opariť
ukraine:
обдавати окропом, ошпарювати, бланширувати

brogaĵo

KUI
Akvo, restinta post brogado: la viandon li metis en korbon kaj la brogaĵon li enverŝis en poton [3]; 45 minutoj da kuirboligo de la sep viandbuletoj en la brogaĵo (aŭ en la rostsaŭco miksita kun la brogaĵo) [4]. VD:buljono.
beloruse:
кіпень, вар
ĉine:
打卤面 [dǎlǔmiàn], 汤 [tāng]
france:
jus de cuisson à l'eau, bouillon, consommé (bouillon), brouet (bouillon)
germane:
Brühe
hungare:
forrázat
japane:
煮出し汁 [にだしじる]
ukraine:
вивар, бульйон

administraj notoj

pri ~aĵo :
      El la biblia ekzemplo ne tre klaras, ĉu la viando estis
      brogita aŭ alimaniere kuirita. Vulgato kaj ties sekvintoj
      tradukas per "ius carnium", kio povas rilati ankaŭ al la
      grasa elfluaĵo ricevita dum rostado.
      [MB]