1bulvard/o JED

bulvardo

TRA
1.
Ĉirkaŭrempara promenejo interne de urbo.
2.
Larĝa strato borderita per arboj, kutime surloke de iamaj urbomuroj: proklamas la riĉon de l' urba kulturo butikoj, bulvardoj lumfeste kronitaj [1]; la granda bulvardo trairanta la ĉefurbon [2]. VD:aleo, avenuo
1. Krys Ungar: Meznokto metropola, p. 97
2. Bardhyl Selimi: Tirana politiko renversita, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 17a
angle:
boulevard
beloruse:
бульвар
ĉeĥe:
boulevard, bulvár, hlavní ulice
france:
boulevard
germane:
Boulevard (Prachtstraße)
hebree:
שדרה
hispane:
bulevar
hungare:
körút, sugárút, bulvár
indonezie:
bulevar
japane:
大通り [おおどおり], ブールバール
nederlande:
boulevard
perse:
بلوار
pole:
bulwar, promenada
rumane:
bulevard
ruse:
бульвар, аллея
slovake:
bulvár, trieda (široká ulica)
ukraine:
бульвар, алея

bulvarda

Rilata al bulvardo, celata al surstrata publiko: bulvarda teatro; bulvardaj gazetoj [3].
3. Monato, Stefan Maul: Postmilite, 2005
beloruse:
бульварны
germane:
Boulevard-

bulvardismo

POL Malserioza ĵurnalismo: la gazetaro adaptiĝis kaj ŝanĝiĝis pro la televido (kun tendenco al bulvardismo) [4].
4. Monato, Stefan MAUL: Mallegemo, 2004
beloruse:
бульварная журналістыка
germane:
Boulevardjorunalismus

administraj notoj