citokin/o

citokino

FIZL
Proteino reguliganta la kreskon kaj dividiĝon de ĉeloj: eritropoetino [estas] citokino, necesa por formado de ruĝaj sangaj ĉeloj [1]; dormo influas la elŝuton de certaj citokinoj, do mesaĝaj substancoj de la imunsistemo [2]; oni en tri malsamaj momentoj elprenis iom da sango por ekzamenoj [trovante] signifoplenan pliiĝon de la kvanto de du tiel nomataj inflam-citokinoj (IL-6 kaj IFN-gama) [3].
1. Eva Boyadzhieva: Oksigeno – utila kaj danĝera por la homo, IKU 64-a, julio 2011, p. 25
2. Kiu nesufiĉe dormas, tiu malsaniĝas pli ofte, Esperanta Retradio, 2025-03-13
3. Monato, Paulo Sérgio Viana: Anksio vere malsanigas, n-ro 07, 2020, p. 22
angle:
cytokine
beloruse:
цытакін
france:
cytokine
germane:
Zytokin
ruse:
цитокин

administraj notoj