2diafan/a PV

diafana

FOT Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla: paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj [1]; belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj [2]; meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro [3]; ruĝa diafana inko Metrop ; diafana kvarco Kandid ; diafana muslino [4]; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn [5]; tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj Marta ; tra la diafana haŭto oni povis preskaŭ vidi liajn ostojn QuV . VD:klara, lakteca2
angle:
diaphanous, translucent, semi-transparent
beloruse:
празрысты
ĉeĥe:
průsvitný (ne průhledný)
ĉine:
透光 [tòuguāng], 半透明的 [bàntòumíngde]
france:
diaphane, translucide
germane:
durchscheinend, milchig, halbtransparent
hebree:
שָׁקוּף
hispane:
translúcido
hungare:
áttetsző
japane:
半透明の [はんとうめいの]
katalune:
translúcid
nederlande:
doorschijnend
pole:
prześwitujący, przeświecający, półprzeźroczysty
portugale:
diáfano, transparente, vaporoso
ruse:
прозрачный, просвечивающий
slovake:
priesvitný
ukraine:
прозорий

maldiafana

FOT Ne aŭ tre malmulte tralasanta lumon: sur malpurigitaj bordoj de maldiafanaj lagoj Metrop ; la maldiafana, ekstera kovraĵo rompiĝas pro la ekfrapo, malkovrante vitran cilindron [6]; (figure) la procezo de politika decido fariĝis samtempe pli maldiafana kaj pli fragmentita MD14 . VD:malklara, obskura
6. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
beloruse:
непразрысты
ĉeĥe:
neprůsvitný
ĉine:
捉摸不定 [zhuōmóbùdìng], 混浊 [húnzhuó], 瓀 [ruǎn]
france:
opaque
germane:
undurchsichtig, trüb, opak
japane:
不透明な [ふとうめいな]
nederlande:
ondoorschijnend, opaak
slovake:
nepriesvitný
ukraine:
непрозорий, каламутний, мутний

administraj notoj