diplomatio
- 1.
- Branĉo de la politiko, koncernanta la oficialajn rilatojn kun aliaj ŝtatoj: reprezentantoj parolis pri la graveco de la rusa por komunikado en la sferoj de diplomatio kaj scienco, kaj pri la dezirindeco akcepti la rusan kiel laborlingvon EeP ; per sistema kaj pacienca diplomatio li rekondukis Moskvon en la grupon de G8 (plej grandaj ok ŝtatoj) [1].
- 2.
- Diplomataro: tiu aserto de la italia diplomatio estas nur falsado de la aferoj VaK ; la „letero al diplomatio“, skribita dum la pasko 1915, estis lia cigno-kanto Zam .
1.
Stefan Maul: En giganta truo, Monato, 1999/09, p. 6
- angle:
- diplomacy
- beloruse:
- дыпляматыя
- ĉeĥe:
- diplomacie
- france:
- diplomatie
- germane:
- 1. Diplomatie 2. Diplomaten
- hispane:
- diplomacia
- hungare:
- diplomácia
- japane:
- 外交 [がいこう]
- pole:
- 1. dyplomacja 2. dyplomacja, korpus dyplomatyczny
- portugale:
- 1. diplomacia 2. diplomacia, corpo diplomático
- ruse:
- дипломатия
- slovake:
- diplomacia
- ukraine:
- дипломатія
diplomatia
- Rilata al diplomatio: mi minacis ilin per diplomatia revenĝo, sed ĉio vane, ĉar ili ne komprenis VaK ; elita posteno kun gravaj respondecoj inkluzivantaj ege diplomatiajn traktadojn CKv ; la privilegia pozicio de la franca estis ankaŭ jure establita per longa uzado en la diplomatia praktiko EeP ; la unuaj mane skribitaj rusaj gazetoj, kiuj dum pli ol 100 jaroj estis farataj en la diplomatia kancelario en Moskvo [2].
2.
Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por
lingvoŝatantoj?, Monato, 2001/11, p. 30
- angle:
- diplomatic
- beloruse:
- дыпляматычны
- france:
- diplomatique (concernant la diplomatie)
- hungare:
- diplomáciai
- japane:
- 外交上の [がいこうじょうの]
- pole:
- dyplomatyczny
- ukraine:
- дипломатичний
diplomatiisto
- Specialisto pri diplomatio; diplomato: la politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto DL ; pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita EE ; kun lerteco de profunda diplomatiisto lia kunulo trovis rimedon por akordigi kune tiujn du neakordigeblajn decidojn ChL ; lia patro havis multajn rilatojn kun la diplomatiistaro KPr . ambasadoro, politikisto
- angle:
- diplomat
- beloruse:
- дыплямат
- ĉine:
- 外交官 [wàijiāoguān], 外交家 [wàijiāojiā]
- france:
- diplomate (subst.)
- germane:
- Diplomat
- hispane:
- diplomático
- hungare:
- diplomata
- pole:
- dyplomata