enjekci/o

enjekcio

MATMatVort
Bildigo atribuanta malsamajn bildojn al malsamaj elementoj de la fonto-aro. SIN:disĵeto.
Rim.: Videble oni elektis la formon de tiu termino por ricevi faskon da sciencaj kunmetaĵoj bijekcio, surjekcio, enjekcio, kio pravigus per malderivado la terminon „jekcio“. Tiu ludo per la lingvo aspektas vana kaj malutila, ĉar la kreita termino estas balasta en kampo jam plenplena per „bildigo“, „funkcio“, „ĵeto“, „mapo“ k.a. Cetere, kiel oni prave atentigis en [1], la prefiksa uzo de „en“ por tia bildigo estas same mallogika en Esperanto kiel en la fontlingvoj, do elekti „enjekcio“ aŭ „enĵeto“ alportas nenion rilate al la pli internacia „injekcio“. Cetere, ĉu „projekcio“ estas speco de „jekcio“?
angle:
 injection
ĉeĥe:
 enjekce
france:
 injection, application injective
germane:
 Injektion
pole:
 funkcja różnowartościowa, injekcja
portugale:
 injeção, função injetora
ruse:
 вложение, инъекция
slovake:
 enjekcia
ukraine:
 вкладка, ін’єкція

enjekcia

MAT[2]
(p.p. bildigo) Havanta la ecojn de enjekcio: homomorfio inter vektoraj spacoj estas enjekcia, se kaj nur se ĝia kerno reduktiĝas al {0}. SIN:disĵeta.
angle:
 injective
france:
 injectif
germane:
 injektiv
pole:
 różnowartościowy, injektywny
ruse:
 инъективный
ukraine:
 ін’єкційний

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.