ReVo
etologi/o JED

etologio

1.
BIOSCI Kondutoscienco, studo de la bestaj agoj kaj de iliaj biologiaj bazoj: la esplorado de bestaj kutimoj, nomiĝas – kiel konate – etologio kaj, se la temo interesas, nepre legendas iuj libroj de Konrad Lorenz [1]; disvolviĝon de la etologio multe helpis la polemiko kun la usona skolo pri behaviorismo, kiu traktis la konduton de bestoj surbaze de akiritaj refleksoj, neante la ekziston de denaskaj faktoroj [2].
2.
FIL Moroscienco, studo de la deveno de moroj kaj de moralo: etologio […] pritraktas la devenon de la moroj kaj moraloj […] ankaŭ pritraktas la kutimojn de la manĝado, de la komunikado kaj de la sinreproduktado [3].
1. Monato, Roberto Pigro: Besta bestieco, 2013
2. J. Ŝuvajev: Pri la Konduto de Bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
3. R. Hauger: De incenso antikva al moderna parfumo, Aŭgsburgo: IKU-Prelego, 1985
beloruse:
эталёгія
bulgare:
етология
ĉeĥe:
etologie
ĉine:
动物行为学 [dòngwùxíngwéixué]
france:
éthologie
germane:
Ethologie 1. Verhaltensforschung 2. Sittenkunde
hispane:
etología
hungare:
etológia, viselkedéstan, magatartáskutatás
japane:
動物行動学 [どうぶつこうどうがく], 人性学 [じんせいがく]
katalune:
etologia
nederlande:
ethologie, gedragsbiologie
pole:
etologia
portugale:
etologia
ruse:
этология
slovake:
etológia
ukraine:
етологія

etologiisto

1.
BIO Fakulo pri etologio1: el la profesia taglibro de Sarit, la etologiisto kiu respondecas pri la predantoj en la bestoĝardeno, ni povas ekkoni la historion de la brava lupino Trifolio [4].
2.
FIL Fakulo pri etologio2.
SIN:etologo
4. Gian Piero Savio: Kripla lupino kaj lupo: amrakonto, Esperanta Retradio, 17a mar. 2013
beloruse:
этоляг
france:
éthologiste
germane:
Ethologe 1. Verhaltensforscher 2. Sittenkundler
nederlande:
etholoog
pole:
etolog

administraj notoj