ReVo
*fingr/o PV

*fingro

1.
ANA Ĉiu el la moveblaj ekstremaĵoj de la manoj (manfingroj) kaj piedoj (piedfingroj) ĉe la homo kaj besto: li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj [1]; la kvin fingroj de la mano: dika fingro, montra fingro, longa fingro, ringa fingro, malgranda fingro; marŝi sur la fingroj de la piedoj; fingropafo; (figure) meti la fingron sur ionZ (serĉante trafi ion); (figure) tuŝi kvazaŭ per fingro (vidi pruvojn de) la ekonomian faktoron; (figure) bruligi siajn fingrojn (kompromiti sin, sperti malagrablaĵojn) en ia afero.
2.
Larĝo de fingro, rigardata kiel proksimuma mezurunuo: ĝia diko estis kvar fingroj [2]; (figure) ne estis eĉ duonfingro da simileco [3].
afrikanse:
vinger
albane:
gisht
amhare:
ጣት
angle:
finger
arabe:
إصبع
armene:
մատ
azerbajĝane:
barmaq
beloruse:
палец
bengale:
আঙুল
birme:
လက်ညှိုးထိုး
bosne:
prst
bulgare:
пръст
ĉeĥe:
prst
ĉine:
手指 [shǒuzhǐ], 指头 [zhǐtou]
dane:
finger
estone:
sõrme
eŭske:
hatz
filipine:
daliri
france:
doigt marŝi sur la ~oj de la piedoj: marcher sur la pointe des pieds. tuŝi kvazaŭ per ~o: toucher du doigt. bruligi siajn ~ojn: se brûler les doigts.
galege:
dedo
germane:
Finger 1. Finger 2. Fingerbreite
guĝarate:
આંગળી
haitie:
dwèt
haŭse:
yatsa
hinde:
उंगली
hispane:
dedo (de la mano)
hungare:
1. ujj marŝi sur la ~oj de la piedoj: lábujjhegyen jár. tuŝi kvazaŭ per ~o: rátapint a lényegre. bruligi siajn ~ojn: megégeti a kezét, megüti a bokáját. 2. ujjnyi
igbe:
aka
indonezie:
1. jari
irlande:
mhéar
islande:
fingur
itale:
dito
japane:
[さし]
jave:
driji
jide:
פינגער
jorube:
ika
kanare:
ಬೆರಳು
kartvele:
თითი
katalune:
dit
kazaĥe:
саусақ
kimre:
bys
kirgize:
манжа
kmere:
ម្រាមដៃ
koree:
손가락
korsike:
iditu
kose:
umnwe
kroate:
prst
kurde:
tilî
latine:
digitus
latve:
pirksts
laŭe:
ນິ້ວມືຂອງ
litove:
pirštas
makedone:
прст
malagase:
rantsan-tànany
malaje:
jari
malajalame:
വിരല്
maorie:
maihao
marate:
हाताचे बोट
monge:
ntiv tes
mongole:
хуруу
nederlande:
1. vinger marŝi sur la ~oj de la piedoj: op de tippen van je tenen lopen. bruligi siajn ~ojn: je vingers verbranden. 2. vinger (vingerbreedte), vingerbreedte
nepale:
औंला
njanĝe:
chala
panĝabe:
ਫਿੰਗਰ
paŝtue:
د ګوتې
perse:
انگشت
pole:
palec
portugale:
dedo
ruande:
urutoki
rumane:
deget
ruse:
палец
samoe:
tamatamai lima
sinde:
آڱر
sinhale:
ඇඟිල්ල
skotgaele:
mheur
slovake:
prst
slovene:
prstov
somale:
farta
ŝone:
chigunwe
sote:
monoana
sunde:
ramo
svahile:
kidole
svede:
finger
taĝike:
ангушт
taje:
ลายนิ้วมือ
tamile:
விரல்
tatare:
бармак
telugue:
వేలు
tibete:
མཛུག་གུ་
turke:
parmak
ukraine:
палець
urdue:
انگلی
uzbeke:
barmoq
vjetname:
ngón tay
zulue:
ngomunwe

fingra

Rilata al fingro: malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison [4]; la kvarfingra prapatro ĉevalo Eohippus vivis antaŭ ĉirkaŭ 60 milionoj da jaroj [5].
beloruse:
пальцавы
france:
digital
germane:
Finger-
hispane:
dactilar, digital
japane:
指の [ゆびの]

fingraĉo

Fingro malbela, misformita: granda mano kun longaj fingraĉoj, kiu klopodis dispremi [6].
6. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
ĉine:
爪儿 [zhuǎr], 爪 [zhuǎ], 鉗 [qián]
germane:
Klaue

fingringo

Ĉapeto, en kiun kudrante oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi: „ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj sidiĝi en la fingringo de sinjorino via patrino?“ diris la malgranda muso [7]; [digitaloj] havas grandajn cilindrecajn florojn, en kiujn eblas ŝovi homan fingron [... iliaj] nomoj en aliaj lingvoj signifas „fingringo“, „fingringa herbo“ aŭ ion similan [8].
angle:
thimble
beloruse:
напарстак
bulgare:
напръстник
ĉeĥe:
náprstek
ĉine:
扺針 [dǐzhēn], 抵針 [dǐzhēn], 毛地黃 [máodehuáng]
france:
dé (à coudre)
germane:
Fingerhut
hispane:
dedal
hungare:
gyűszű
indonezie:
bidal, sarung jari, tudung jari
itale:
ditale
japane:
指ぬき [ゆびぬき]
katalune:
didal
nederlande:
vingerhoed
perse:
انگشتانه
pole:
naparstek
ruse:
напёрсток
slovake:
náprstok
svede:
fingerborg
ukraine:
наперсток

fingrumi

(tr)
Tuŝadi, manipuli1 per siaj fingroj: li fingrumis en siaj poŝoj kaj aperigis dolarbileton [9].
9. B. Traven, trad. H. G. Kaiser: Mortula ŝipo, 1995
beloruse:
кранаць пальцамі, варушыць пальцамі
france:
tripoter
japane:
つまむ, いじくる, つま弾く [つまびく]
ukraine:
торкати, мацати, перебирати (пальцями)

manfingro

ANA Fingro mana: sur la pied- kaj manfingroj mi havis dudek fingringojn kaj mia tibikarno estis alkudrita al la tapiŝo [10]; falango [... estas] ĉiu el la artikigitaj ostaj partoj, el kiuj konsistas manfingro kaj piedfingro [11].
10. J. Haŝek, trad. M. Lukaŝ: Kiel mi alkudris butonon al mia pantalono, Nica Literatura Revuo, 4:1
11. Vikipedio, Falango
beloruse:
палец рукі
bulgare:
пръст на ръка
ĉine:
手指 [shǒuzhǐ], 指头 [zhǐtou]
france:
doigt (de main)
germane:
Finger
hispane:
dedo de la mano
hungare:
kéz ujja
indonezie:
jari tangan
itale:
dito (della mano)
katalune:
dit de la mà
nederlande:
vinger
perse:
انگشت دست
pole:
palec u ręki
ruse:
палец руки
svede:
finger

piedfingro

ANA Fingro pieda: ŝi leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron Marta ; zorio (estas) sandalo kun nur plandumo kaj du rimenoj, kiuj kuniĝas inter la unuaj du piedfingroj HejmVort .
beloruse:
палец нагі
bulgare:
пръст на крак
ĉeĥe:
prst na noze
ĉine:
指头 [zhǐtou]
france:
orteil, doigt (de pied)
germane:
Zehe
hispane:
dedo (del pie)
hungare:
lábujja sur la piedfingroj: lábujjhegyen.
indonezie:
jari kaki
itale:
dito (del piede)
japane:
足指 [あしゆび]
katalune:
dit del peu
nederlande:
teen
perse:
انگشت پا
pole:
palec u nogi
ruse:
палец ноги sur la piedfingroj: на цыпочки.
slovake:
prst na nohe
svede:
ukraine:
палець на нозі

dika fingro, dikfingro

ANA La pli dika el la ekstremaj fingroj de homo aŭ besto.
a)
Speciale, tia manfingro de la homo: la plej ekstrema el ili, la dika fingro [...] ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon [12]; ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj [13].
b)
Speciale, tia piedfingro de la homo: li [...] metis iom el la sango [...] sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo [14]; loku la piedajn dikfingrojn laŭ linio kun la brustpintoj [15].
Rim.: La subsencoj estas apartigitaj por pli oportuna tradukado en la lingvojn, kiuj bezonas apartajn vortojn por la dikfingroj mana kaj pieda; imitante tiun fremdan tradicion, la PIV-oj distingas inter polekso kaj halukso (sed por etfingro kaj aliaj fingroj piedaj tian distingon ili ne faras).
angle:
thumb
beloruse:
вялікі палец, адзінец
bulgare:
палец
ĉeĥe:
palec
ĉine:
大指 [dàzhǐ]
france:
pouce
germane:
1.a Daumen 1.b großer Zeh
hebree:
אֲגוּדָל
hispane:
pulgar, dedo gordo
hungare:
hüvelykujj
indonezie:
1.a ibu jari, jempol
itale:
1.a pollice 1.b alluce
japane:
親指 [おやゆび]
katalune:
dit gros 1.a polze 1.b hàl·lux
latinece:
1.a pollex 1.b hallux
nederlande:
1.a duim 1.b dikke teen
perse:
انگشت شست
pole:
1.a kciuk 1.b paluch, duży palec u nogi
ruse:
большой палец
slovake:
palec
svede:
1.a tumme 1.b stortå
tibete:
མཐེ་མོ་
ukraine:
великий палець

longa fingro, mezfingro PIV2 , meza fingro

1.
(nur pri longa fingro) Fingro neordinare longa: ŝi spiris sur min kaj gratis mian vizaĝon per siaj longaj fingroj [16].
2.
ANA Plej longa, tria fingro: la mezfingro aŭ longa fingro estas [...] la meza el la kvin fingroj kaj troviĝas inter la montrofingro kaj la ringofingro [17]; la nuna ĉevalo marŝas per meza fingro de siaj piedoj pro adaptiĝo al siaj aktualaj vivkondiĉoj [18].
beloruse:
сярэдні палец, сярэднік
bulgare:
среден пръст
ĉeĥe:
prostředníček
ĉine:
中指 [zhōngzhǐ], 中指 [zhōngzhǐ]
france:
majeur (doigt), médius
germane:
Mittelfinger
hispane:
dedo medio
hungare:
középujj, középső ujj
indonezie:
jari tengah
itale:
medio (dito)
japane:
中指 [なかゆび]
katalune:
dit del mig, dit llarg
nederlande:
middenvinger
perse:
انگشت وسط
pole:
palec środkowy
ruse:
средний палец
slovake:
prostredník
svede:
långfinger
ukraine:
середній палець

malgranda fingro, etfingro

ANA Plej eta fingro, kvina nombrante de la dika fingro: tiele diru al ili: mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro [19]; la plej malgranda nano ne pli alta ol mia malgranda fingro [20]; Jaguarpiedul, indiano, sidadis antaŭ sia vigvamo kaj observante siajn piedfingrojn pensadis pri tio: kial li ne povas movi la etfingron tiel, kiel la ceterajn fingrojn? [21].
beloruse:
малы палец, мезянец
bulgare:
кутре, малък пръст
ĉeĥe:
malík, malíček
ĉine:
小拇指 [xiǎomuzhǐ], 小手指 [xiǎoshǒuzhǐ], 小指 [xiǎozhǐ], 小拇指 [xiǎomuzhǐ], 小手指 [xiǎoshǒuzhǐ], 小指 [xiǎozhǐ]
france:
auriculaire (doigt), petit doigt
germane:
kleiner Finger
hispane:
meñique
hungare:
kisujj
indonezie:
kelingking
itale:
mignolo
japane:
小指 [こゆび]
katalune:
menovell, dit petit
nederlande:
pink
perse:
انگشت کوچک
pole:
mały palec
ruse:
мизинец
slovake:
malíček
svede:
lillfinger
ukraine:
мізинець

montra fingro, montrofingro

ANA Dua fingro, nombrante de la dika fingro: la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto Marta ; atenteme li tiras la arĉon, la montrofingro alterne premas la kordon [22]; li estis lasinta inter la paĝoj la dikan montrofingron de sia maldekstra mano dum la fermado ‐ kiel legomarkilon [23].
22. Ŝ. Urban: Mario kaj la papilioj, Nica Literatura Revuo, 4:6
23. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
beloruse:
паказьнік (палец), паказальнік (палец)
bulgare:
показалец
ĉeĥe:
ukazovák, ukazováček
ĉine:
食指 [shízhǐ], 食指 [shízhǐ]
france:
index (doigt)
germane:
Zeigefinger
hispane:
dedo índice
hungare:
mutatóujj
indonezie:
jari telunjuk
itale:
indice (dito)
japane:
人差指 [ひとさしゆび]
katalune:
índex
nederlande:
wijsvinger
perse:
انگشت اشاره، انگشت سبّابه
pole:
palec wskazujący
ruse:
указательный палец
slovake:
ukazovák
svede:
pekfinger
tibete:
མཛུབ་མོ་
ukraine:
вказівний палець

ringa fingro, ringofingro

ANA Kvara fingro, nombrante de la dika fingro: tri fingroj simile al niaj montra, meza kaj ringa fingroj, dum la kvara kreskis malantaŭe kaj eble utilis kiel nia dikfingro [24]; ŝi atingis la ringofingron, kiu […] ornamis sin per ora ringo [25].
beloruse:
безыменны палец, персьцянец
bulgare:
безимен пръст, безименен пръст
ĉeĥe:
prsteník
france:
annulaire (doigt)
hispane:
anular, dedo anular
hungare:
gyűrűsujj
indonezie:
jari manis
itale:
anulare (dito)
japane:
薬指 [くすりゆび]
katalune:
dit anular
nederlande:
ringvinger
perse:
انگشت حلقه، انگشت بِنصَر
pole:
palec serdeczny
ruse:
безымянный палец
slovake:
prstenník
svede:
ringfinger
ukraine:
безіменний палець

interfingrigi la manojn

Intermeti la fingrojn de unu mano alterne inter la fingrojn de la alia: la juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston Marta .
beloruse:
сашчэпліваць пальцы, пераплятаць пальцы
bulgare:
сплитам пръсти
france:
croiser les mains
germane:
Hände falten
hungare:
összekulcsolja a kezét
indonezie:
menjalin jari-jemari
itale:
giungere le mani
katalune:
encreuar les mans
nederlande:
de handen vouwen
pole:
spleść dłonie, spleść palce
ruse:
сцепить руки

administraj notoj

pri ~o 1.:
      "Meti la ~on sur ion". Estas bezonataj pliaj klarigoj
      por bone kompreni la frazeologiajxon. En la franca
      tiu esprimo signifas "malkovri ion", kio diferencigxas
      de „meti la manon sur ion“ (fine trafi post
      sercxado).
      [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.