9genr/o PV

genro

1.
GRA Leksika-gramatika eco de substantivoj, determinanta formon de rilataj vortoj referencantaj ilin, precipe (en Esperanto) la elekton de triapersona pronomo ununombra (li / ŝi / ĝi), de demandaj kaj neaj pronomoj (kiu? kio? ‐ neniu, nenio): vira, ina, neŭtra genroj en la lingvoj klasikaj; ĝenerale, en la lingvoj artikolhavaj, la artikolo varias laŭ nombro, genro, kaj kazo [1].
Rim.: Oni ne konfuzu la gramatikajn genron1 kaj genron2 kun la biologia sekso. Ekz-e, la vortoj „homo“ aŭ „li“, laŭ iuj gramatikoj, virgenraj (sed pli ĝuste, ulgenraj), fakte povas aplikiĝi al ino (vd ekz-ojn ĉe li2); simile „ĝi“ aŭ „io“ povas en iuj okazoj indiki ulojn; oni povas personigi senseksajn abstraktaĵojn (la Morto, la Tempo ktp). [Sergio Pokrovskij]
SUB:aĵgenro, ulgenro.
2.
LIN Formo de kelkaj pronomoj (en Esperanto, nur triapersonaj ununombraj), aŭ (ne en Esperanto) gramatika formo de adjektivoj (ekz-e en la lingvoj latinidaj kaj slavaj) aŭ iuj formoj verbaj (ekz-e en la rusa), varianta laŭ la genro1 de ĉefvorto, al kiu tiuj adjektivoj aŭ verboj rilatas: pasiva participo ingenra.
3.
BOTZOO Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio: la pavo estas genro kiu, konsistas el du specioj de spektakle rimarkinda plumaro [2]. botanikaj genroj zoologiaj genrojTUT:familio
4.
POL Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp: ĝi ofte implicas strikte duumajn konceptojn de genro kaj seksumeco [3]; genro ne estas duuma [4]; mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato inter sekso kaj genro [5]. VD:sekso
1. Monato, André Cherpillod: La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto, 2000/12 p. 18-19
2. Vikipedio, Pavo
3. Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo, Egalecen, 2014-09-08
4. Euleax E. G. de Lima Pereira: Genro kaj cisgenra normigo, „Kontakto“, n-ro 278 (2017:02). P. 9a
5. Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, 2017-07-03
angle:
1. gender 3. genus 4. gender
beloruse:
род 3. род
ĉeĥe:
druh, rod, řád
ĉine:
1. [xìng] 3. 物种 [wùzhǒng]
france:
genre (gramm., classification biologique) 4. genre
germane:
1. Genus, Geschlecht 3. Gattung 4. Gender
hebree:
4. מגדר
hispane:
género (gram., clasificación biológica)
hungare:
1. főnévi nem 2. névmási nem 3. nem, nemzetség 4. társadalmi nem, gender
itale:
genere (gramm, zool, bot)
japane:
[なりくせ], 属 [ぞく]
jide:
4. דזשענדער
kartvele:
4. გენდერი
latinece:
3. genus
nederlande:
genus, geslacht 4. gender
pole:
1. rodzaj 3. rodzaj 4. rodzaj
portugale:
4. género, gênero
ruse:
род (грамм., биол.) 4. гендер
slovake:
rod (bot., zool.)
turke:
cins, tür
ukraine:
4. гендер

aĵgenro, neŭtra genro

GRA
Genro asociata kun la objektoj ĝenerale, sen implici ion ulan (personan, viran, inan): genra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la motivon: „danki ion“ = „danki pro io“.
ANT:ulgenro
angle:
inanimate gender
beloruse:
неадушаўлёны род, ніякі род
france:
genre inanimé, genre neutre
germane:
unbelebtes Geschlecht, sächliches Geschlecht
hispane:
género inanimado, género neutro
hungare:
semleges nem
itale:
neutro (gram), genere inanimato (gram)
nederlande:
onzijdig geslacht
pole:
rodzaj nijaki
portugale:
gênero
ruse:
неодушевлённый род

ingenro, ina genro

GRA
Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la ina sekso: la vortoj „virino“, „edzino“, „amazono“ estas ingenraj.
ANT:virgenro
angle:
feminine gender
beloruse:
жаночы род
ĉine:
雌性 [cīxìng]
france:
genre féminin
germane:
weibliches Geschlecht
hispane:
género femenino
hungare:
nőnem
itale:
femminile (gram)
japane:
女性 [じょせい]
nederlande:
vrouwelijk geslacht
pole:
rodzaj żeński
ruse:
женский род

ulgenro

GRA
Genro asociata kun la uloj (personoj), kontraste al aĵoj (aĵgenro): ulgenra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la ricevanton: „danki iun“ = „danki al iu“; la vortoj „homo“, „studento“ estas ulgenraj.
Rim.: La koncepto „uleco“ povas estas malsama en diversaj lingvoj. Ekz-e en Esperanto la uloj estas principe intelektohavaj estaĵoj, dum en la slavaj lingvoj temas pri la animaloj (sed ne pri la vegetaĵoj). [Sergio Pokrovskij]
SUB:ingenro, virgenro.
angle:
animate gender
beloruse:
адушаўлёны род
france:
genre animé
germane:
belebtes Geschlecht
hispane:
género animado
hungare:
élőnem
itale:
genere animato (gram)
nederlande:
levend geslacht
pole:
rodzaj animowany, płeć animowana
ruse:
одушевлённый род

virgenro, vira genro

GRA
Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la vira sekso: la vortoj „viro“, „edzo“, „reĝo“ estas virgenraj.
ANT:ingenro
angle:
masculine gender
beloruse:
мужчынскі род
france:
genre masculin
germane:
männliches Geschlecht
hispane:
género masculino
hungare:
hímnem
itale:
maschile (gram)
japane:
男性 [だんせい]
nederlande:
mannelijk geslacht
pole:
rodzaj męski
ruse:
мужской род

cisgenra

Havanta genron4 kiu samas al la naska sekso: se vi estas blanka cisgenra iĉo, la ŝanco, ke vi spertos diskriminacion en iu komunumo, estas multe pli malalta ol por marĝenigitaj homoj [6]; se oni volas klarigi al cisgenraj homoj pri transgenreco [7]; transgenraj virinoj devis pruvi, ke ilia virineco estas egale valida kiel tiu de cisgenraj virinoj [8].
ANT:transgenra
6. Konceptoj Pri Komunumoj, Egalecen, 2017-06-26
7. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20
8. Transfeminismo, Vikipedio
angle:
cisgender
finne:
cissukupuolinen
france:
cisgenre
galege:
cisxénero, cisxénera
hispane:
cisgénero, cisgénera
hungare:
cisznemű
katalune:
cisgènere
nederlande:
cisgender
pole:
cispłciowy
portugale:
cisgénero, cisgênero
ruse:
цисгендерный

cisgenrulo

Cisgenra homo: cisgenruloj devas labori por eduki sin kaj agi pli konscience por helpi protekti kaj subteni transgenrulojn [9]; ne ekzistas eĉ unu okazo en Usono, kie cisgenrulo atenciĝis de transgenrulo en publika necesejo [10].
ANT:transgenrulo
9. Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra, Egalecen, 2015-01-12
10. Transfobio, Transfobio
angle:
cis person, cisgender person
finne:
cisihminen
nederlande:
cisgender persoon
pole:
cispłciowiec
svede:
cisperson

transgenra

Havanta genron4 kiu malsamas de la naska sekso: Gabriel Edilberto Cruz montris subtenon de la Esperanto-komunumo al la gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj (GLAT) personoj per kreado de du afiŝkartoj en du lingvoj [11]; sinprava violento ĉe transgenraj uloj [12]; vi verŝajne ja konas transgenrajn homojn sed eble ne scias pri tio [13].
ANT:cisgenra
11. Libera Folio: Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero, liberafolio.org, 2014-10-03
12. Luiz Portella: Brazilano laŭleĝe. Esperanto laŭkonvinke., 2016-03-01, Seksperforto
13. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20
angle:
transgender
arabe:
متحول الجنس
finne:
muunsukupuolinen
france:
transgenre
galege:
transxénero, transxénera
greke:
διεμφυλικός
hispane:
transgénero, transgénera
hungare:
transznemű
katalune:
transgènere
nederlande:
transgender
pole:
transpłciowy
portugale:
transgénero, transgênero
rumane:
transgen, transgender
ruse:
трансгендерный
skotgaele:
tar-ghnèitheach
svede:
könsöverskridande

transgenrulo

Transgenra homo: bedaŭrinde tiu kostis pasintan junion la vivon de 49 gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksamantoj kaj transgenruloj en Orlando, Florido [14]; indas mencii ke transgenruloj povus havi problemojn en Maroko [15]; ŝin precipe tuŝis la mortoj de transgenruloj [16]. VD:GLAT
ANT:cisgenrulo
14. Johan Derks: revu-numero pri du movadoj: Esperanto kaj GLATuloj, soc.culture.esperanto, 2016-11-29
15. Mounir Abjiou: GLAT-uloj en Aného, soc.culture.esperanto, 2016-12-10
16. Hande Kader, Vikipedio
angle:
trans person, transgender person
finne:
transihminen
nederlande:
transgender persoon
pole:
osoba transpłciowa
svede:
transperson

administraj notoj

pri genr/o :
    Tiu artikolo levas demandojn senrespondajn. Ekz-e
    (1) Al kiu ~o apartenas bestoj? Nek ul~aj, nek aĵ~aj
    laŭdifine. Necesas klasi ilin laŭ ilia sekso (in~aj aŭ
    vir~aj), dum la lingvo ofte ne interesiĝas pri ilia vera
    sekso (neŭtraj nomoj: bovo, anaso ktp) kaj parolas pri
    ili, kiel pri aĵoj (ĝi).
    (2) La tradukoj donitaj por "ul~o" uzas terminologion
    ("animated" ks), kiu depende de la celata lingvo povas
    aplikiĝi al bestoj. Ekz-e, en la franca, oni klarigas
    la uzon de la rusa akuzativo surbaze de la diferenco
    inter "animé/inanimé".
    (3) Ĉu ne indus ie distingi la gramatikan ~on disde
    la veran? Ŝajnas, ke oni difinas nur la veran.
    Koherigi kun la difino de "neŭtra" en la koncerna
    artikolo.
    [MB]
  
pri genr/o :
    Respondoj al MB:

    "(1) Al kiu ~o apartenas bestoj?"

    Dependas je la lingvo.  En Esperanto, samkiel en la angla, la
    bestoj principe estas aĵ-genraj, krom se la sekso estas
    malimplice markita (virŝafo, ŝafino); kaj samkiel en la angla,
    oni povas trakti la amatan katon ule (samkiel ajnan aĵon aŭ
    abstaktaĵon).

    -- "Nek ul~aj, nek aĵ~aj laŭdifine."
    Tion difinas gramatiko de koncerna lingvo.

    -- "Necesas klasi ilin laŭ ilia sekso..."
    Ne konfuzu sekson kaj genron.

    (2) Mi aldonis RIM-on.
    (3) Kio estas "vera genro"?  Kio estas la vera genro de FR
        sentinelle aŭ DE Weib?
    [Sergio]
  
aĵ~o, neŭtra ~o: Mankas dua fontindiko.
aĵ~o, neŭtra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
in~o, ina ~o: Mankas dua fontindiko.
in~o, ina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ul~o: Mankas dua fontindiko.
ul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vir~o, vira ~o: Mankas dua fontindiko.
vir~o, vira ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.