*glit/i PV

*gliti

(ntr)
1.
Facile surŝoviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo: oni glitas kiel sur sapo; ŝtono glitas sur la glacio; mi lasis min gliti en la kavaĵon; molekuloj de fluidaĵo facile glitas unu sur alia; dehakitaj arboj glitis laŭlonge de la deklivo; fiŝoj glitas en akvo, birdoj en aero; glitkalkulilo [1].
a)
Antaŭeniĝi sur glata supraĵo, konservante sian ekvilibron: la infanoj glitis gaje sur la nova glacio; grandegaĵo glitis memmove malrapide la stratspiralon supren, sen tio, ke ĝi estis ŝovata aŭ tirata [2].
b)
Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo: mia piedo ekglitis sur la vaksita pargeto, kaj mi falis; Liza glitis kaj preskaŭ falis [3].
2.
(figure) Pasi senbrue, facile, nerimarkite: la servistoj senbrue glitis inter la manĝantoj; ekglitis post li ŝipeto kun unu remisto kaj tri veturantoj [4]; centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj [5]; senvole glitis miaj okuloj al mia ŝranko; homan koron traglitas mallumaj nuboj [6]; li traglitis inter la ĉeestantaro; li atingis la tegmentofenestron kaj glitis internen [7]; la pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ liaj okuloj; ili glitas (falas) iom post iom en profundan mizeron.
VD:flugi, flui, naĝi, preterportiĝi, ŝvebi
1. Vikipedio, Glitkalkulilo
2. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
3. R. Rossetti k. a.: Liza kaj Paŭlo, 1985
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 17a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
7. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
angle:
glide, slip, slide
beloruse:
сьлізгаць, сьлізгацець , сьлізгацца, коўзацца
ĉeĥe:
klouzat se, proklouznout, prokluzovat, smekat se
ĉine:
1. 滑倒 [huādǎo], 跶 [dā], 蹉 [cuō], 踜 [lèng], 溜走 [liūzǒu]
france:
glisser (intr., sur qc), passer sans bruit, sombrer (dans) (s'abandonner) tra~i: se glisser (parmi), se couler (parmi), se faufiler (parmi). preter~i: défiler (se dérouler) , se dérouler (défiler).
germane:
1.a gleiten ~kalkulilo: Rechenschieber. 1. ausrutschen 2. huschen preter~i: vorbeihuschen, vorbeirauschen, vorbeisausen.
hispane:
1.a deslizarse, patinar 1.b resbalar 1. deslizarse, patinar
hungare:
1.a csúszkál 1.b megcsúszik 1. csúszik, siklik 2. siklik tra~i: átsiklik. preter~i: tovasiklik.
japane:
滑る [ぬめる], 滑走する [かっそうする], つるりと滑る [つるりとすべる], 忍び込む [しのびこむ], ひそかに進行する [ひそかにしんこうする]
katalune:
1.a lliscar, patinar 1.b relliscar, resquitllar 1. lliscar, patinar
nederlande:
glijden, slippen preter~i: voorbijglijden.
pole:
1.a ślizgać się 1.b poślizgnąć się 1. ślizgać, ślizgać się 2. prześlizgiwać się
portugale:
escorregar, deslizar, resvalar
ruse:
скользить
slovake:
kĺzať(sa), šmýkať sa
svede:
glida
ukraine:
ковзати, сковзати, ковзатися

glito

1.
Ago gliti.
2.
FON Preskaŭ neperceptebla transiro inter du sinsekvaj distingeblaj pozicioj de la voĉorganoj.
3.
POE Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de komenca jambo per trokeo: „sígno de kór' sováĝa kaj senbrída“Z (en kvinjambo); kelkaj poetoj volis eĉ iri plue: ili provis duoblan gliton, t.e. la trokeigon de la du unuaj piedoj [8].
afrikanse:
strokie
albane:
shqip
amhare:
ተንሸራታች
angle:
slide, slip, glide
arabe:
انزلاق
armene:
բլանկ
beloruse:
1. сьлізганьне , сьлізгаценьне, коўзаньне
bengale:
স্লিপ
birme:
စလစ်
ĉeĥe:
skluz, smyk
ĉine:
2. 滑音 [huáyīn]
dane:
slip
estone:
libisemine
eŭske:
lapsus
filipine:
isuot na madali
france:
1. glissement
galege:
deslizamento
germane:
2. Glissando
guĝarate:
કાપલી
haitie:
glise
haŭse:
zamewa
hinde:
पर्ची
hispane:
1. patinaje
hungare:
1. csúszás 2. glissando
igbe:
ego
irlande:
duillín
islande:
miði
japane:
スリップ
jave:
mlebukake
jide:
צעטל
jorube:
isokuso
kanare:
ಸ್ಲಿಪ್
kartvele:
მუშავდება
katalune:
1. lliscament, patinatge
kazaĥe:
таю
kirgize:
тайгалануу
kmere:
ប័ណ្ណ
koree:
슬립
kose:
isiliphu
kroate:
slip
kurde:
derpê
latine:
labente
latve:
buksēšana
laŭe:
ຄວາມຜິດພາດພຽງ
litove:
slydimo
makedone:
се лизга
malagase:
taratasy mi
malajalame:
അടിവസ്തം
maorie:
pepa
marate:
स्लिप
monge:
plam
mongole:
хуудас
nederlande:
1. het glijden
njanĝe:
pepala
panĝabe:
ਸਿਲੱਪ
paŝtue:
ټوټه
pole:
1. poślizg 2. ślizg
portugale:
1. deslize, deslizamento, escorregadela, escorregadura, escorregamento, escorregão, escorrego, resvalo, resvalamento, resvaladura
ruande:
kunyerera
ruse:
1.  скольжение
samoe:
ofuloto
sinde:
پرچي
sinhale:
ස්ලිප්
skotgaele:
shleamhnach
slovake:
kĺzanie, šmyk, šmýkanie
somale:
taraarixid
ŝone:
pitikoti
sote:
setlankana
sunde:
dieunakeun
svahile:
kuingizwa
taĝike:
зиддилағзиш
taje:
ลื่น
tamile:
சீட்டு
tatare:
тайгак
telugue:
స్లిప్
ukraine:
ковзання
urdue:
پرچی
uzbeke:
siljitmoq
vjetname:
trượt
zulue:
ukushelela

glita

1.
Tia, ke ĝi facile glitas: glita angilo; okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glitaPrV ;
2.
(figure) Evitema: angile glitaj argumentoj.
angle:
slippery
beloruse:
сьлізкі, коўзкі
ĉeĥe:
kluzký
ĉine:
滑的 [huáde], 溜滑 [liūhuá], 油 [yóu]
france:
glissant, insaisissable (fuyant), fuyant (insaisissable)
germane:
glatt, rutschig, schmierig
hispane:
1. resbaladizo
hungare:
csúszós, síkos
japane:
つるつるした, ぬるぬるした
katalune:
1. relliscós, lliscadís
nederlande:
glad
pole:
1. śliski 2. śliski
portugale:
escorregadio
ruse:
скользкий
slovake:
klzký, šmykľavý
svede:
hal
ukraine:
слизький, ковзкий

glitiga

1.
Tia, ke oni facile glitas pro ĝi: glitiga pargeto, ŝoseo;
2.
(figure) malfacile kaptebla, prezentanta riskojn de mispaŝo: spiritoj glitigaj, kiel serpenta korpoZ ; glitiga temo, demando.
angle:
slippery
beloruse:
сьлізкі, коўзкі
ĉeĥe:
kluzký
ĉine:
滑的 [huáde]
france:
glissant
germane:
glatt, rutschig, schmierig
hispane:
1. resbaladizo
hungare:
csúszós, síkos
japane:
滑りやすい [すべりやすい], 危険な [きけんな], とらえどころのない
katalune:
1. relliscós, lliscadís
nederlande:
glad
pole:
1. śliski 2. śliski, trudno uchwytny
portugale:
escorregadio
ruse:
скользкий
slovake:
klzký, šmykľavý
svede:
hal
ukraine:
слизький, ковзкий

glite-glate, glite kaj glate

(frazaĵo) Tre facile, sen ajna ĝeno: la kontakto kun la gravaj sinjoroj efektiviĝis glite kaj glate [9].
angle:
easily, smoothly, without a hitch
france:
les doigts dans le nez, sans anicroche, superfacile
nederlande:
met de vinger in de neus, heel gemakkelijk
pole:
jak po maśle, gładko, lekko

glitado

Ago aŭ stato de glitanto: glitado de sportistoj; fali pro glitado; vintra glitado sur la maro [10]; deklivglitado [11].
angle:
gliding, sliding, skating dekliv~ado: slope movement.
beloruse:
сьлізганьне, сьлізгаценьне, коўзаньне
ĉeĥe:
klouzání se
france:
glissade
germane:
Gleiten, Rutschen dekliv~ado: Rutschung.
hungare:
csúszás, siklás, csúszkálás
japane:
滑走 [かっそう]
nederlande:
het glijden
pole:
ślizg, poślizg dekliv~ado: ruch grawitacyjny.
ruse:
скольжение
slovake:
kĺzanie, šmyk, šmýkanie
ukraine:
ковзання

glitemigi

(tr)
=lubriki
angle:
lubricate
beloruse:
змазваць, змазываць, мазаць, намазаць, шмараваць, нашмараваць, вышмараваць
france:
lubrifier, graisser
hungare:
megken, beolajoz
pole:
smarować
ruse:
смазать, смазывать

*glitilo [12]

Ĉia ilo glitanta, servanta por gliti aŭ glitigi: la dentrado estas muntita en ĉaro aŭ glitilo, kiu moviĝas se la dentrado turniĝas [13]; la glitigebla parto (glitilo) [de glitkalkulilo] [14]; ŝtuparo por fiŝoj kaj glitilo por kanuoj [15]; kaj pli speciale:
1.
F Glitŝuo: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti [16]; la vesperojn li pasigadis en pretigado de glitiloj, ĉar li sciis, ke post kelke da semajnoj oni fervore uzos tiun gajan ŝuaĵon [17]; mi donacos al vi [...] paron da novaj glitiloj [18]. LST:ludilo
2.
PV Glitveturilo: neĝoglitilo estas [...] gvidebla rapida ligna glitilo por unu persono (svisa biciklosimila glitveturilo) [19].
3.
PIV1 [20] Lameno kun antaŭa kurbiĝo muntita malsupre de ŝuo aŭ veturilo por uzi ĝin sur neĝo aŭ glacio: sketilo [...] estas piedvesto plenigita de sube per glitilo, en kiu eblas moviĝi sur glacia areo [21]. VD:skio
beloruse:
1. канёк
ĉine:
扒犁 [páli], 冰刀鞋 [bīngdāoxié]
france:
1. patin
germane:
~ilo por kanuoj: Bootsrutsche. Gleiter (Bauteil), Schlitten (Bauteil) 1. Schlittschuh Velogemel. 3. Kufe
hispane:
1. patín
hungare:
1. korcsolya
japane:
スケート靴 [スケートぐつ], 滑走具 [かっそうぐ], すべり金 [すべりかね]
katalune:
1. patí
nederlande:
1. schaats, ijsschaats
pole:
1. łyżwa
portugale:
1. patim
ruse:
1. конёк
ukraine:
ковзан

degliti

(ntr)
Malproksimiĝi de io glitante, malsupreniri glitante: miaj fingroj kaptis la randon: mi penis teni min, sed miaj fingroj deglitis, kaj mi refalegis [22]; kvankam la viro aspektis maljuna, li deglitis de la kamelo kun rimarkinda facilmoveco [23]; (figure) [la suno] plu deglitis malsupren longigante la ombrojn [24].
angle:
slide away, slide down, slip and fall
beloruse:
сасьлізнуць
ĉeĥe:
sklouznout, smeknout se
ĉine:
滑下 [huáxià], 滑落 [huáluò]
france:
glisser (intr., de qc)
japane:
滑り落ちる [すべりおちる]
pole:
ześlizgiwać się, zjeżdżać
slovake:
pošmyknúť sa
ukraine:
зісковзувати, зслизати

deglitilo

SPO(evitinde) Tobogano: deglitilo estas infana atrakcio troviĝanta plej ofte en infanludejoj, ĉe basenoj, naturaj akvaj areoj destinitaj por baniĝado [25]
angle:
playground slide

deglitejo

SPO Tobogano: 12. tobogano, deglitejo [26] LST:ludilo
26. Lernu! - Bildvortaro , ĉ. 84, Urbaj parkoj
angle:
playground slide
ĉeĥe:
skluzavka
ĉine:
滑梯 [huátī], 滑槽 [huácáo], 溜滑梯 [liūhuátī]
france:
tobogan
germane:
Rutsche, Rutschbahn
nederlande:
glijbaan
pole:
tobogan
slovake:
nájazd (lyžiarsky)

elgliti, forgliti

(ntr)
1.
Foriĝi glitante: fiŝo elglitas el mano; el lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema). PrV
2.
(figure) Foriĝi nerimarkite, ellasiĝi: elgliti el domo, el ĉambro; subite el figa bosko elglitis homo en nigra mantelo kaj baris la vojon [27]; lia ombro forglitas super la pejzaĝo [28]; tiu vorto senvole elglitis el lia buŝo; elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj la fundamento de ŝia materiala ekzistadoMarta ; la povo elglitis el viaj manoj [29]; el sub la ŝajno de ĝentileco elglitis (aperis, elvidiĝis) ĉiumomente ilia fiero kaj malŝato [30]; tiu demando elglitis la registarojn (la registaroj ne atentis tiun demandon).
angle:
slide away, glide away, slip away
beloruse:
высьлізгваць, высьлізнуць
ĉeĥe:
vyklouznout
ĉine:
2. [liāo], 摔跟头 [shuāigēntou], 溜 [liū]
france:
s'échapper (en se glissant hors de) , esquiver (en s'échappant), glisser (des mains, etc.), tomber (des mains, etc.) el lia mano ĉiu monero el~as: l'argent lui coule entre les doigts.
germane:
2. entgleiten, entwischen
hungare:
kicsúszik, kisiklik
japane:
滑り去る [すべりさる], こっそり逃げ去る [こっそりにげさる]
nederlande:
2. wegschuiven, wegglijden
pole:
1. wyślizgiwać się 2. wyślizgiwać się, wymykać się
portugale:
1. sair deslizando
ruse:
1. выскользнуть, выскальзывать 2. ускользнуть , ускользать
slovake:
vykĺznuť, vyšmyknúť sa
ukraine:
висковзувати, висковзати, вислизати

engliti

(ntr)
Eniri glitante: ĉiuj ekiris al la truo kaj singarde englitis tra ĝi [31]; (figure) la polvo englitas en keston [32]; (figure) diversaj malordoj englitis en mian kortegon [33].
angle:
slide in, glide in, slip in
beloruse:
прасьлізнуць
ĉeĥe:
lehce vsunout, vklouznout
france:
se glisser (dans), se couler (dans), se faufiler (dans), s'insinuer, s'introduire
hungare:
becsúszik
japane:
滑り込む [すべりこむ]
pole:
wślizgiwać się, wkradać się
portugale:
entrar deslizando
ruse:
проскользнуть
slovake:
vkĺznuť
svede:
halka in i
ukraine:
просковзувати, прослизати

terglito

GEOL Glita moviĝo de granda teramaso laŭ deklivo: la tertremo ankaŭ kaŭzis terglitojn en la dense arbokovrita Pic Macaya, proksima nacia parko [34].
34. E. Lezis, trad. D. Lopez-Rueda: Kiel haitia bakejo uzas panarbon por kreskigi rezistadon post la tertremo, GlobalVoices, 2021-09-17
angle:
landslide
ĉine:
土石流 [tǔshíliú], 土崩 [tǔbēng], 山体滑坡 [shāntǐhuápō], 山崩 [shānbēng], 山泥倾泻 [shānníqīngxiè]
france:
glissement de terrain
pole:
osuwisko ziemne

glitfali

gliti1.b la pluvo pli kaj pli grandiĝis, por ne glitfali, Wang demetis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn [35]; (figure) glitfali en pacan dormon [36].
35. Gua Bao: Wang Yingyi, kompartiano sin dediĉanta al la popolo, espero.com.cn, [2007?]
36. J. Ribillard: Majorkaj azuleĥoj, Nica Literatura Revuo, 3:6
angle:
slip and fall
beloruse:
пасьлізнуцца , пакаўзнуцца
ĉeĥe:
smeknout se a upadnout, uklouznout s pádem
france:
tomber (à la suite d'une glissade)
germane:
ausgleiten
hungare:
elcsúszik
japane:
すべって転ぶ [すべってころぶ]
nederlande:
uitglijden
pole:
poślizgnąć się
ruse:
поскользнуться
slovake:
padnúť pokĺznutím
ukraine:
упасти (послизнувшись)

glitkuri, glitumi

SPO Gliti1.a por amuziĝi, korpe ekzerciĝi: se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri [37].
angle:
skate
beloruse:
бегчы (на канькох) , катацца (на канькох) , коўзацца
ĉeĥe:
bruslit, klouzat se
ĉine:
滑冰 [huábīng]
france:
patiner (en patins à glace), faire du patin (à glace)
germane:
Schlittschuh laufen
hungare:
korcsolyázik
japane:
スケートする [すけーとする]
nederlande:
schaatsen
pole:
jeździć na łyżwach
slovake:
korčuľovať sa
ukraine:
ковзатися

glitpunkta, glitkoma

KOMP Rilata al la maniero prezenti nombron en la formo M×bE, kie b estas la bazo de pozicia nombrosistemo; M estas la mantiso (b-uma frakcio) kaj E estas la eksponento: 12.3×101, 1.23×102, 0.123×103 estas egalaj nombroprezentoj glitpunktaj; la glitpunkta kalkulpovo de Celeron do estis jam pli granda ol tiu de P5 [38]; la algoritmo estas realigata per glitkoma aritmetiko [39]; glitkomaj nombroj [40]. TUT:poziciaj frakciojTUT:reelojVD:fikspunkta, fikskoma
angle:
floating-point
ĉeĥe:
s pohyblivou desetinou čárkou
ĉine:
浮点 [fúdiǎn]
france:
à virgule flottante
germane:
Gleitkomma-
hungare:
lebegőpontos
japane:
浮動小数点の [ふどうしょうすうてんの]
pole:
zmiennoprzecinkowy
ruse:
с плавающей точкой (или запятой)
slovake:
s pohyblivou desatinnou čiarkou
svede:
flyttals-
ukraine:
з плаваючою комою

administraj notoj

pri ~emigi:
Ne trovis ekzemplon ekster vortaroj en Interreto
  [WD]
pri de~ilo:
    Trovebla nur ĉe Vikipedio. Ĉie alie uzatas deglitejo
    aŭ preferinda tobogano.
    [SC]
  
pri el~i, for~i 2.:
      La ekz-o kun „el~iĝi“ meritus klarigon pri la
      sencnuanco disde el~i. La lasta ekz havas strangan konstruon:
      el~i iun = el~i el ies atento. Indus trovi aliajn ekz-ojn kaj krei
      apartan sencon.
      [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~iga: Mankas verkindiko en fonto.
~emigi: Mankas dua fontindiko.
~emigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.