*ĝisPV

I.

*ĝis

A.
(prepozicio)
1.
Daŭre kaj haltante je la punkto de la spaco aŭ de la tempo, aŭ je mezuro, kiun la ago atingas, sed ne transpasas aŭ preterpasas: post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [1]; li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo PrV ; tute ruĝa li estas de la kapo ĝis la piedoj; li veturis de Berlino ĝis Parizo en fiakro; ĝis ĉi tie aliru sed ne plu [2]; mi ne forgesos lin ĝis mia morto; mi restos ĝis morgaŭ; li restas senokupa de mateno ĝis vespero; la proceso estas prokrastita ĝis semajno; ĝis kiam (ĝis kia momento) vi juĝos maljuste kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? [3]; ĝis antaŭ kelkaj jaroj la japana popolo devis kaŝi sian vizaĝon, kiam la imperiestro pasis; ilia kalkulo kreskis en la daŭro de tri tagoj ĝis kelkaj centoj da frankoj; [la] kolonoj havis kvar ĝis kvin etaĝojn da alto [4]; mi ekstermos de la homo ĝis la bruto [5]; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo PrV ; sidi en laboroj ĝis super la oreloj PrV . VD:al, antaŭ 3.
Rim.: Fojfoje oni povas uzi preskaŭ indiferente la prepoziciojn ĝisantaŭ: li ne skribis ĝis hodiaŭ, aŭ: li ne skribis antaŭ hodiaŭ. Tamen antaŭ estas ĝenerale preferinda, ĉar pli preciza, dum ĝis estas ofte dubsenca: li certe alvenos ĝis (prefere: antaŭ) dimanĉo; la tasko nepre devas esti finita ĝis (prefere: antaŭ) la komenco de la monato; mi dubas, ĉu la aranĝoj estos pretaj ĝis (prefere: antaŭ) la Kongreso.
B.
(konjunkcio)
2.
Ĝis la momento, en kiu..., ĝis kiam2..., ĝis ke...: longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas PrV ; mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis [6]; mi atendos, ĝis venos tempo pli oportuna; ili jam ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita [7]; ni batalados pro nia ideo, tiel longe ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita [8]; oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝusZ .
afrikanse:
totdat
albane:
deri
amhare:
እስከ
angle:
1. until 2. until
arabe:
حتى
armene:
մինչեւ
azerbajĝane:
qədər
beloruse:
1. да 2. да, да таго, пакуль, пакуль не
bengale:
পর্যন্ত
birme:
သည်အထိ
bosne:
do
ĉine:
2. 直到 [zhídào], 为止 [wéizhǐ], 止 [zhǐ], 迨 [dài]
dane:
indtil
estone:
kuni
eŭske:
arte
filipine:
hanggang sa
france:
1. jusqu'à, à 2. jusqu'à ce que
galege:
ata
germane:
1. bis 2. bis
guĝarate:
ત્યાં સુધી
haitie:
jiskaske
haŭse:
har sai
hebree:
1. עד 2. עד ש-, עד אשר
hinde:
जब तक
hispane:
1. hasta 2. hasta
hungare:
1. -ig 2. amíg
igbe:
ruo mgbe
irlande:
go dtí
islande:
þar
itale:
a, fino a, finchè
japane:
まで、
jave:
nganti
jide:
ביז
jorube:
titi
kanare:
ರವರೆಗೆ
kartvele:
სანამ
katalune:
1. fins a 2. d'aquí a
kazaĥe:
дейін
kimre:
nes
kirgize:
чейин
kmere:
រហូតដល់
koree:
까지
kose:
kude
kroate:
do
kurde:
ta
latine:
usque
latve:
līdz
laŭe:
ຈົນກ່ວາ
litove:
iki
makedone:
до
malagase:
mandra
malaje:
sehingga
malajalame:
വരെ
malte:
sakemm
maorie:
tae noa ki
marate:
पर्यंत
monge:
kom txog rau thaum
mongole:
хүртэл
nederlande:
1. tot 2. tot
nepale:
सम्म
njanĝe:
kufikira
okcidentfrise:
oant
okcitane:
1. fins a 2. d'aicí
panĝabe:
ਜਦ ਤੱਕ
paŝtue:
تر
pole:
1. do 2. aż do, dopóki nie
portugale:
1. até 2. até que
ruande:
kugeza
rumane:
1. până la
ruse:
1. до 2. до тех пор, пока, пока не
samoe:
seʻi
sinde:
ايتري قدر
sinhale:
දක්වා
skotgaele:
gus an
slovene:
dokler
somale:
ilaa
ŝone:
kusvikira
sote:
ho fihlela
sunde:
tepi
svahile:
mpaka
taĝike:
то
taje:
จนกระทั่ง
tamile:
வரை
tatare:
кадәр
telugue:
వరకు
tibete:
བར་དུ་
ukraine:
до
urdue:
جب تک
uzbeke:
gacha
vjetname:
cho đến khi
volapuke:
1. 
zulue:
kuze
II.
Prefikso kun la senco ĝis 1: ĝisiri; laŭ la tradicio de niaj ĝisnunaj Kongresoj, mi permesas al mi diri [...] [9]; ho, ne ĝisvivu mi tion [10]!
beloruse:
 да
germane:
 hin-, an-
pole:
 (przedrostek) do-
ruse:
 до
III.
Vortero samsignifa:

ĝisi

(x)
Ĝisrevidi, adiaŭi1 dirante „ĝis“: Kaŭser ĝentile ĝisis ilin, nur aludante memorige al la vespera aranĝo [11]; el Vankuvero, Kanado, ĝisas vin kore Radio Verda [12].
11. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
12. Radio Verda: elsendo 154 de 2009-11-07 , ĉ. 00:15:00
beloruse:
разьвітвацца
france:
dire au revoir
pole:
żegnać się, mówić "do widzenia", mówić "do zobaczenia", mówić "do usłyszenia"

ĝis ke

(konjunkcio)
Ĝis2, ĝis kiam2: mi batalos por vi ĝis ke mi mortos [13].
Rim.: Same kiel dum ke ĝis ke estas rigardata de pluraj gramatikistoj erara, ĉar tradicie ĝis havas ambaŭ funkciojn de dependiga konjunkcio kaj de prepozicio. Sistema uzo de ĝis ke en la dependiga funkcio laŭ la modelo anstataŭ ke, sen ke ktp. implicas ke oni agnoskas ĝin nur prepozicio. [ĵv]
13. L. May Alcott, trad. E. Grobe: Mia Kontrabandulo, 1998
beloruse:
да, да таго, да таго моманту, як, пакуль
france:
jusqu'au moment où
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, 1910
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 3a

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.