indian/o JED

indiano

Iu el la praloĝantoj de Ameriko antaŭaj al la eŭropa enmigro kaj koloniigo en la 16a jarcento: ni pasigis tre amuzan nokton inter indianoj, indianinoj, indianidoj, kune kun hundoj kaj malsovaĝaj papagoj [1]; la kultura genocido kontraŭ la amerikaj indianoj [2]; mi rimarkis, ke indiandevenaj homoj kaj blankuloj preferas la pli sekurajn hamakojn, en kiuj serpentoj kaj skorpioj preskaŭ ne povas atingi ilin [3]. VD:indiĝeno
1. Werner Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 20a
2. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
3. Werner Schad: Inter maro kaj arbarego, Monato, 2000/05, p. 14
angle:
Indian
beloruse:
індыянін, індзеец
bulgare:
индианец
ĉeĥe:
Indián
ĉine:
印第安女人 [yìndìānnǚrén]
france:
Indien (d'Amérique), Amérindien
germane:
Indianer
hispane:
indio
hungare:
indián
nederlande:
Indiaan
pole:
indianin
portugale:
índio, ameríndio, indígena
rumane:
amerindieni, indian
ruse:
индеец
slovake:
Indián
svede:
indian

Indiano [4] (Ind)

AST
Sud-hemisfera stelfiguro (Indus): NGC 7123 estas galaksio en konstelacio Indiano [5]. VD:Induso, hindo
4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
5. Vikipedio, NGC 7123
angle:
Indus
beloruse:
Індыянін (сузор’е)
ĉeĥe:
Indián
ĉine:
印第安人 [yìndìānrén]
france:
Indien (constellation)
germane:
Indianer, Inder
hispane:
Indio
japane:
アメリカインディアン, インディオ
latinece:
Indus
pole:
Indianin (gwiazdozbiór)
rumane:
Indianul (constelație)
slovake:
Indián

indiana

Rilata al indianoj, al ties kulturoj: indianaj lingvoj [6]; indianaj manĝaĵoj [7]; la indianaj popoloj unue enmigris antaŭ 30 000 - 35 000 jaroj [8]; en 1980 la usona registaro donacis monon kaj teron en Norda kaj Suda Dakoto al indianaj triboj, kiuj centon da jaroj antaŭe perdis sian tradician terenon [9]; kune kun la federaciaj indianaj triboj, ili atakis kaj okupis la urbon Tenoĉtitlan [10].
angle:
Indian
beloruse:
індыянскі, індзейскі
france:
indien (d'Amérique, adj.), amérindien (adj.)
germane:
indianisch
hungare:
indián
japane:
アメリカインディアンの, インディオの
pole:
indiański
rumane:
amerindian, indian
ruse:
индейский

administraj notoj