4intens/a JED

intensa

1.
Plenumata aŭ funkcianta energie, vigle, fortostreĉe: intensa terapio [1]; mi esperas, ke la intensa laboro […] reprudentigos vin [2]; Filipo […] estis sekvinta la parolon de la mistikulo kun intensa intereso [3]; lia vizaĝo ricevis esprimon de intensa koncentriĝo kaj preskaŭ rigidiĝis [4]; se la pluvo intensiĝos, baldaŭ restos nenio plu el la spuroj [5]; lia intensemo unuflanke kaj lia trofidemo aliflanke kutimis meti lin en ĉagrenajn malfacilaĵojn [6]. VD:forta2, agema, konsuma, pasia, peniga, sindona, ŝvitiga, vigla3, viva2
2.
Klare, forte sentata: la suno brilis […] en la intensa, okulkaresa bluo de la ĉielo [7]; Alekso rigardis ŝin kun strange intensa esprimo en sia vizago [8]; ŝi enspiris la intensan odoron de mirto [9]; intensa febro ekbruliĝis [10]; [ili] radiis pro intensa ĝojo [11]; li sentis melankolion kaj samtempe intensan sciemon [12]; ĝuste ĉar ni trovas Esperanton io mirinda, mirakla, riĉiga por la animo kaj la koro […] ĝuste pro tio ŝprucas en ni intensa deziro diskonigi ĝin, kiel trezoron [13]. VD:klara, brila, densa, forta2, penetraa12pronikavýpénétrantbeható, átható, penetránsdoordringendprzenikający, wnikliwypenetrant, pătrunzătorprenikavý尖銳 jiānruì, 尖锐 jiānruì, 彻 chè, 徹 chè, 精辟 jīngpì, 精闢 jīngpì, 透辟 tòupì, 透闢 tòupì, 通透 tōngtòu, 透 tòu, trudiĝema2
3.
Rezultiganta grandan rendimenton, efika: intensa agrikulturo [14]; neintensa bovbredado en grandaj areoj [15]; intensa kurso.
angle:
intense
beloruse:
інтэнсыўны, напружаны, моцны, яркі, зыркі
ĉeĥe:
intenzivní, prudký, silný
ĉine:
強化 [qiánghuà], 浓厚 [nónghòu], 烈 [liè], 紧张 [jǐnzhāng], 酷烈 [kùliè], 使紧张 [shǐjǐnzhāng], 使紧凑 [shǐjǐncòu]
france:
intense, intensif
germane:
intensiv
hispane:
intenso
hungare:
1. intenzív, erőteljes 2. erős 3. intenzív, belterjes
japane:
強烈な [きょうれつな], 激しい [はげしい], 強度の [きょうどの], 集中的な [しゅうちゅうてきな], 集約的な [しゅうやくてきな], 徹底的な [てっていてきな]
nederlande:
intens, sterk
perse:
شدید
portugale:
intenso (adj.)
ruse:
интенсивный, напряжённый, усиленный 2. яркий (о свете, цвете, переживании), насыщенный (о цвете), сильный
slovake:
intenzívny, prenikavý
ukraine:
інтенсивний, напружений, посилений

intenseco

Alta grado de aktiveco: oni distingas la intensecon, la altecon, la tembron kaj la flekseblecon de la voĉo [16]; liaj okuloj iomete ruĝiĝis pro la intenseco de liaj sentoj [17]; la lernanto povas parte mem decidi, en kiu rapideco, sinsekvo kaj intenseco li/ŝi trastudu la enhavojn [18].
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
17. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Herzberg, la Esperanto-urbo kiu proponas lingvan kaj movadan klerigadon
angle:
intensity
beloruse:
інтэнсыўнасьць, напружанасьць
ĉeĥe:
intenzita
ĉine:
強度 [qiángdù], 密集度 [mìjídù], 強烈 [qiángliè], 明暗度 [míngàndù], 烈度 [lièdù]
france:
intensité
germane:
Intensität
hispane:
intensidad
hungare:
intenztás, erősség
japane:
激しさ [はげしさ], 強さ [つよさ], 強烈 [きょうれつ]
nederlande:
intensiteit
perse:
شدت
portugale:
intensidade
ruse:
интенсивность, напряжённость, яркость (о цвете), насыщенность (о цвете)
slovake:
intenzita
ukraine:
інтенсивність, напруженість

intensigi

Pliigi la aktivecon; plifortigi la efikon: ŝia informo […] intensigis la malbonhumoron [19]; intensigo kaj vastigo de internacia kunlaboro [20]; la nova situacio intensigos la konkurencon [21]; la Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo [22]. VD:akceli, insisti, fokusi
angle:
intensify
beloruse:
інтэнсыфікаваць, паскараць, узмацняць
ĉeĥe:
intenzifikovat
ĉine:
強化 [qiánghuà], 加紧 [jiājǐn], 使紧张 [shǐjǐnzhāng], 使紧凑 [shǐjǐncòu], 激化 [jīhuà]
france:
intensifier, amplifier, renforcer (intensifier)
germane:
intensivieren
hispane:
intensificar
hungare:
intenzívebbé tesz, felerősít
japane:
強める [つよめる], 激しくする [はげしくする]
nederlande:
verhogen, versterken
perse:
شدت بخشیدن، تشدید کردن
portugale:
intensificar
ruse:
интенсифицировать, усилить, усиливать
slovake:
stupňovať, zintenzívniť
ukraine:
інтенсифікувати, підсилювати

administraj notoj