1kaj/o JED

kajo

ARKI Teraso firmigita per muro, ebliganta facilan aliron al veturiloj:
a)
MAR Teraso laŭlonge de rivero aŭ ĉe marbordo, uzata kiel strato aŭ elŝipiĝejo: nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo [1]; la vaporŝipo alproksimiĝis malrapide al la kajo, kaj la vojaĝantoj malpacience atendis la momenton, en kiu ili povos elŝipiĝi [2]. VD:albordiĝejo, elŝipiĝejo
b)
FER Alta trotuaro konstruita laŭlonge de fervojo, faciliganta en tiu loko en- kaj elvagoniĝon de pasaĝeroj: la trajno delonge staris ĉe kajo [3]; la ŝoforo de la pensiono enportas pakaĵon en la kupeon, apude sur la kajo staras la patrino de Arne [4]. SIN:perono
HOM:kajo
angle:
1.a dock 1.a quay, pier, wharf 1.b platform
beloruse:
1.a набярэжная , прыстань, прычал 1.b плятформа, пэрон
bulgare:
1.a кей 1.b платформа
ĉeĥe:
nástupiště, peron, rampa
ĉine:
[bù], 埔 [bù], 埠 [bù], 码头 [mǎtóu], 站台 [zhàntái]
finne:
1.a (ranta)laituri 1.b (asema)laituri
france:
quai
germane:
1.a Kai 1.b Bahnsteig
hebree:
1.a מזח 1.b רציף
hispane:
1.a muelle 1.b andén
hungare:
1.a rakpart 1.b peron
japane:
岸壁 [がんぺき], 波止場 [はとば], 河岸 [かし], 荷揚げ場 [にあげば], プラットホーム
nederlande:
1.a kade 1.b perron
pole:
1.a nadbrzeże, nabrzeże, przystań 1.b peron, rampa
portugale:
1.a cais 1.b plataforma
rumane:
1.b peron
ruse:
1.a набережная , пристань, причал 1.b перрон, железнодорожная платформа
slovake:
nástupište, perón, rampa
svede:
1.a kaj 1.b perrong, plattform
turke:
1.b peron
ukraine:
набережна, пристань, (залізнична) платформа, перон

alkajiĝi, enkajiĝi

(pri veturilo) Proksimiĝi al la kajo por halti tie: ni enkajiĝis en Hispanio [5]; la ŝipestro certe sciis, kial li ne alkajiĝis en kelkaj havenoj, sed restis en rodo [6]. VD:albordiĝi
germane:
anlegen (am Kai), anlanden (am Kai), einfahren (am Bahnsteig)

surkajiĝi

(ntr)
Ekpaŝi sur kajon: Minsu surkajiĝis, kaj antaŭ ĉio li snufis la aeron ĉirkaŭ si du-trifoje kaj poste enspiris ĝin ĝissate [7].
7. Cho Sung Ho: Ateliero, Monato, 2025/01, p. 26a-27a
beloruse:
сходзіць на прыстань
france:
descendre à quai
germane:
von Bord gehen

administraj notoj