1kanonik/o JED

kanoniko

KRI
1.
Honora titolo donebla de episkopo al pastro alligita al katedralo por reciti la publikajn preĝojn kaj konsili la episkopon: la kanoniko de Notre-Dame, ekslakeo de l’ kardinalo, rekomendis lin al Lia Kardinala Moŝto, kiel homon fidelan [1]; episkopoj, kanonikoj, ⫽ kaj abatoj kaj monaĥoj ⫽ […] ĉiuj estas niaj predoj [2].
2.
Membro de kapitulo (kanonikaro): la kanonikoj de Prago kaj de Vyšehrad sendis al Konstanco liajn malamikojn, kiuj abomenis neniun rimedon por makuli la honoron kaj la bonan nomon de Hus [3]; al la bretona reĝo Salomon (857-874) oni aljuĝas la fondon de gimnazio por kanonikoj [4]; kanonikoj de Varmia Diocezo serĉante lokon por konstrui kastelon trovis ĝin inter arbaroj, lagoj, ĉe rivero, en 1346 oni komencis konstruadon [5].
1. Internacia krestomatio, Tri Musketeroj
2. trad. P.-J. Doumen: Karlo kaj Elegasto, 2012
3. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?
4. Monato, Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, 2009
5. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
angle:
canon
beloruse:
канонік
ĉeĥe:
kanovník
france:
chanoine
germane:
Kanoniker, Stiftsherr, Chorherr
hispane:
canónigo
hungare:
kanonok
japane:
教会参事会員 [きょうかいさんじかいいん]
katalune:
canonge
nederlande:
kanunnik
pole:
kanonik
portugale:
cônego
ruse:
каноник
slovake:
kanonik
ukraine:
канонік

kanonikaro

KRI (en la romkatolika kaj anglikana eklezio) Kapitulo, diversgradaj klerikoj kune prizorgantaj la liturgion de preĝejo: en la kanonikar-domo de la gotika monaĥejo estas la tombo de la nekonata soldato de Portugalio [6].
6. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
germane:
Stiftkapitel, Domkapitel

kanonikejo

KRI Kristana korporacio (kolegiato aŭ ordeno) kune kun ties posedo da tereno kaj domoj, kutime fondita de nobelo kaj administrata de kanonikaro sub preposto: en 1436 duko Adolfo la 2-a Kleve translokigis la kanonikejon de Zyfflich al la paroĥa preĝejo de Kranenburg, kiu en tiuj ĉi jardekoj estis novkonstruata per monrimedoj el la Krucopilgrimado je Kranenburg [7]. PRT:kapitulo1
angle:
stift
france:
stift (institution)
germane:
Stift (Kirche)

kanonika preĝejo

KRI Preĝejo sub gvido de kanoniko: Binche allogas la turistojn per siaj historiaj kaj arkeologiaj vidindaĵoj: remparo, urbodomo, kanonika preĝejo [8].
8. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
angle:
collegiate church
france:
église collégiale
germane:
Stiftskirche

administraj notoj