*kostum/o PV

*kostumo

TEKS Vesto propra al iu nacio, klaso, tempo, ofico, cirkonstanco: funebra kostumo [1]; flegistina kostumo [2]; li donis al mi kostumon de novico [3]; li surmetas pastran kostumon kaj vizitas templojn [4]; la bankiero amis la militistajn kostumojn [5]; bela junulo en kostumo de vojaĝo [6]; kostumo de pilgrimanto [7]; ili vidis la vilaĝanojn en la naciaj kostumoj [8]; li distingis altkreskan viron en ĉaskostumo kaj kun altaj botoj [9]; fortika viro en eleganta kostumo [10]; kostumo de la tempoj de la praavoj, kun pudritaj haroj kaj rigida tola jupo [11]; la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon, ĉar ili estis sportistoj [12]; maljuna afabla virino en stranga kostumo, kiu estis verda kiel la folioj de la sambuka arbo kaj havis garnaĵon el grandaj blankaj sambukaj floraĵoj [13]; vestitaj per skikostumoj, foje kun peltaj ĉapeloj, la ski-amantoj „atakis“ kelkcentmetran distancon [14]; eĉ dum varmegaj someraj tagoj ŝoforoj ne povos porti somerĉemizojn, mallongajn pantalonojn aŭ sportkostumojn [15]; tre maldensa estas la atmosfero je granda alteco […] pro tio inĝenieroj kreis novan ŝirmkostumon [16]; la glacirompilo haltas en la maro por ellasi kuraĝemulojn, vestitajn per akvoimunaj varmokostumoj [17]; li portis elegantan matenan kostumon laŭ la angla gusto [18]. VD:tualeto, ornato, uniformo, vestokompleto
afrikanse:
pak
albane:
kostum
amhare:
ልብስ
angle:
costume, style of dress, garb
arabe:
دعوى
armene:
կոստյում
azerbajĝane:
kostyum
beloruse:
касьцюм, строй
bengale:
মামলা
birme:
ဝတ်စုံ
bosne:
odijelo
ĉeĥe:
kostým, kroj, úbor
ĉine:
服装 [fúzhuāng], 道具服 [dàojùfú], 服 [fú], 布偶装 [bùǒuzhuāng]
dane:
kulør
estone:
ülikond
eŭske:
trajea
france:
costume, mise (costume)
galege:
traxe
germane:
Kleidung, Bekleidung, Tracht, Gewand, Rock (Gewand) ski~o: Skianug. ŝirm~o: Schutzanzug.
guĝarate:
દાવો
haitie:
kostim
haŭse:
kwat da wando
hinde:
सूट
hungare:
viselet, népviselet, kosztüm
igbe:
ekike
irlande:
oireann
islande:
föt
japane:
スーツ
jave:
miturut
jide:
פּאַסן
jorube:
aṣọ
kanare:
ಸೂಟ್
kartvele:
სარჩელი
kazaĥe:
костюм
kimre:
siwt
kirgize:
туура келүү
kmere:
ឈុត
koree:
정장
korsike:
vistitu
kose:
isuti
kroate:
odijelo
kurde:
qat
latine:
sectam
latve:
uzvalks
laŭe:
ຊຸດ
litove:
kostiumas
makedone:
костум
malagase:
niantso ny Fiangonany
malaje:
saman
malajalame:
വസ്തം
malte:
libsa
maorie:
take
marate:
खटला
monge:
nplua
mongole:
нэхэмжлэл
njanĝe:
suti
okcidentfrise:
kostúm
panĝabe:
ਮੁਕੱਦਮੇ
paŝtue:
سوټ
pole:
kostium, strój
portugale:
traje típico, veste, costume (vest.)
ruande:
ikositimu
ruse:
костюм
samoe:
pea
sinde:
مناسبت
sinhale:
ඇඳුම
skotgaele:
deise
slovake:
kostým, kroj, úbor
slovene:
obleka
somale:
suud
ŝone:
svutu
sote:
sutu
sunde:
nyaluyukeun
svahile:
suti
taĝike:
костюм
taje:
สูท
tamile:
வழக்கு
tatare:
костюм
telugue:
దావా
ukraine:
костюм
urdue:
سوٹ
uzbeke:
kostyum
vjetname:
phù hợp với
zulue:
izembatho

kostumi

Surmeti kostumon: Sinjoro Dik por maskofest' ⫽ Sin ŝerce kiel kok' kostumis [19]; bele kostumita hundino [20]. VD:tualeti
beloruse:
апранаць касьцюм
ĉine:
捯飭 [dáochì], 乔装打扮 [qiáozhuāngdǎbàn]
germane:
kostümieren, ausstaffieren, herausputzen
japane:
衣装を着せる [いしょうをきせる]

bankostumo, naĝkostumo

TEKS Vesto aŭ vestaro portata dum banado, naĝado: mi vidis ilin ĉe l' marbordo en bankostumo [21]; junulino en naĝkostumo [22]; same agas Berta kun sia robo, sub kiu ŝi havas bankostumon Metrop ; ŝi preferas unupecajn bankostumojn [23].
beloruse:
купальнік (касьцюм)
ĉeĥe:
plavky
ĉine:
泳衣 [yǒngyī], 泳装 [yǒngzhuāng]
france:
costume de bain, maillot de bain
germane:
Badebekleidung
japane:
水着 [みずぎ]
pole:
strój kąpielowy, kąpielówki
slovake:
plavky
ukraine:
купальник

noktkostumo

Kostumo, kiun oni portas por dormado dum la nokto: vestita de eleganta noktkostumo, la grafino sidis apud brila fajro [24]. SIN:noktovestoVD:negliĝo, piĵamo
angle:
pajamas
beloruse:
піжама
ĉine:
睡衣 [shuìyī], 睡衣裤 [shuìyīkù]
france:
pyjamas
germane:
Schlafanzug, Nachtgewand, Pyjama

popolkostumo, nacikostumo

Kostumo tradicia ĉe iu popolo: ili prezentis precipe dancojn kaj kantojn en bunta vario de popolkostumoj sur stratoj kaj placoj [25]; sur slovakaj popolkostumoj oni povas vidi […] brodaĵojn, trikaĵojn kaj kroĉetaĵojn, kies ornamaĵoj estis transprenitaj el renesancaj modeloj [26]; grupoj en lokaj naci-kostumoj el diversaj vilaĝoj [27].
25. Monato, Ivo Durwael: Bukedo de popolarto, 2003
26. Monato, Stano Marček: Popolajn kostumojn portas pupoj, 2010
27. Monato, Gerrit Berveling: Katastrofa reĝinotago, 2009
beloruse:
народны строй, традыцыйны строй
germane:
Volkstracht
japane:
民俗衣装 [みんぞくいしょう]

administraj notoj

ban~o, naĝ~o: Mankas verkindiko en fonto.