*krajon/o PV

*krajono

1.
TIP Maldika koloneto el grafito aŭ alia substanco, entenata en ligna bastoneto, kaj uzata por skribi aŭ desegni: sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo [1]; la knabeto prenis la krajonon kaj provis […] fari desegnon [2]; la teksto, skribita per krajono, fariĝis ĉiam pli kaj pli nelegebla [3]; la viro elprenis […] sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn apud la falegon minacanta kamentubo [4]; diverskoloraj krajonoj [5]; skatoleto kun inkokrajonoj de firmao J. S. Staedtler el 1914-1918 [6]; „Pinta krajono“ (poemaro de Reto Rossetti) [7].
2.
TIP (pli vastasence) Ilo simila al krajono1 pro cilindra formo kaj enteno de farba substanco. SUB:feltkrajono, globkrajono, ŝminkokrajonoVD:fontoplumo, grifelo, skribilo
Rim.: Ĉi tiu pli vasta senco ne estas fundamenta. [ĵv]
angle:
*pencil
beloruse:
аловак
bretone:
kreion
ĉeĥe:
tužka
ĉine:
鉛筆 [qiānbǐ]
france:
*crayon
germane:
1. *Bleistift inko~o: Kopierstift, Tintenstift. 2. Stift
hispane:
lápiz, lapicero
hungare:
ceruza
indonezie:
pensil
japane:
鉛筆 [えんぴつ]
katalune:
llapis
nederlande:
potlood
pole:
*ołówek
portugale:
lápis
rumane:
creion
ruse:
*карандаш
slovake:
ceruzka
tibete:
སྨྱུ་གུ་
turke:
kurşun kalem
ukraine:
олівець

krajonumi

(x)
Per krajono malzorge desegni aŭ skribi: iuj el la restantaj homoj en la ĉambrego staris en grupo diskutante ŝanĝojn en la rotordo por la venonta tago, dum aliaj sidis krajonumante [8].
8. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
чыркаць алоўкам
ĉine:
塗鴨 [túyā], 乱画 [luànhuà]
france:
crayonner, gribouiller
germane:
kritzeln
hispane:
garabatear, pintarrajear
pole:
szkicować
rumane:
desena, schiță

feltkrajono

TIP Krajono, kiu ellasas inkon tra pinto el felto aŭ simila pora substanco: li lasis flanke la uzitan feltkrajonon kaj kun paperfasko enmane li kuris al sia budapeŝta mentoro [9]; la loĝintoj elvokas siajn memorojn kaj skribas siajn nomojn per feltkrajono sur la lokojn kie ili estis vivintaj [10].
9. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 4
10. P. Rivière, trad. V. Lutermano: La rasdisigo en muzeo, le Monde diplomatique, 2008-04
beloruse:
флямастар
france:
stylo-feutre
germane:
Filzstift
hispane:
rotulador
japane:
フェルトペン, サインペン, マジックインキ
katalune:
retolador
pole:
flamaster, mazak, pisak
rumane:
marcator, cariocă

globkrajono

TIP Krajono, kiu ellasas inkon tra ekstrema, sur la papero ruliĝanta globeto: [ŝi] atendis kun globkrajono enmane, kvazaŭ bildo de perfekta sekretariino [11]; oni vendas bildkartojn kaj surskribitajn globkrajonojn [12]; malbonkvalita globkrajono […] postlasas inko-bulaĵojn [13].
11. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 29
12. La Ondo de Esperanto, 2001, №7
13. W. D. Oryan: Re: Propono..., soc.culture.esperanto, 1996-02-27
beloruse:
шарыкавая ручка, асадка
ĉeĥe:
kuličková tužka, propiska
ĉine:
圆珠笔 [yuánzhūbǐ], 中性笔 [zhōngxìngbǐ], 原子笔 [yuánzǐbǐ], 走珠笔 [yuánzhūbǐ]
france:
crayon à bille, stylo-bille
germane:
Kugelschreiber
hispane:
bolígrafo, boli, esferográfica, birome, lapicero, lapicerito, lapicera, lápiz tinta, pluma atómica
indonezie:
pulpen
japane:
ボールペン
katalune:
puntabola, esferogràfic, boli
nederlande:
balpen, bic, stylo, ballpoint, kogelpen
pole:
długopis
rumane:
pix, stilou
ruse:
шариковая ручка
slovake:
guličkové pero, večná ceruzka
ukraine:
кулькова ручка

karbkrajono

1.
BELA Peco da lignokarbo uzata por desegni.
2.
ELE Karbopeco, cilindra aŭ prisma, uzata kiel pozitiva poluso en elektraj aparatoj.
angle:
charcoal pencil
beloruse:
1. вугаль для маляваньня 2. вугальны электрод
bretone:
1. glaouenn-dresañ
ĉine:
1. 炭精棒条 [tànjīngbàngtiáo], 碳精棒 [tànjīngbàng] 2. 碳刷 [tànshuà], 磨光木炭 [móguāngmùtàn]
france:
1. charbon (de fusain), fusain (crayon) 2. charbon (électricité)
germane:
1. Kohlestift, Zeichenkohle 2. Kohlebürste, Schleifkohle, Motorkohle
hungare:
1. rajzszén 2. anódszén
indonezie:
1. pensil arang
katalune:
1. carbonet
nederlande:
1. houtskoolpotlood 2. koolstaaf
pole:
1. węgiel rysunkowy
ruse:
1. уголь (для рисования) 2. угольный стержень

kolorkrajono

krajono kolore pigmentita por desegnado: mia hodiaŭa kolekto jam enhavas preskaŭ 5000 krajonojn kaj kolorkrajonojn el 41 landoj [14]; tie vi trovos ĉion, kion vi deziras, funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, […] homampleksajn felbotojn, gasbalonojn, piramidojn de kolorkrajonoj Metrop .
14. Monato, Gabriela Hrochová: Kolekti krajonojn, 2010
angle:
colored pencil
beloruse:
каляровы аловак
ĉine:
彩色笔 [cǎisèbǐ], 水彩笔 [shuǐcǎibǐ]
france:
crayon de couleur
germane:
Buntstift
japane:
色鉛筆 [いろえんぴつ]

ŝminkokrajono, ruĵkrajono

krajono uzata por ŝminki sin: per ŝminkokrajono ŝi emfazas la profundon de siaj okuloj kaj siajn humidajn molajn lipojn [15]; la Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric, desegnis ambajn nomojn sur la metala rebildo de sia vizaĝo [16].
angle:
makeup stick
beloruse:
аловак для грыму
france:
bâton de maquillage
germane:
Schminkstift

administraj notoj

pri karb~o 2.:
      Tion ĉi PIV1 nomas "~pinto". Cetere la uzo estas
      pli vasta, ekz-e ĉe motoroj, kaj ili estas farataj el karbono
      pli ol el karbo.
      [MB]
    
karb~o: Mankas dua fontindiko.
karb~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.