1krest/o JED

kresto

1.
ZOO Elstaraĵo laŭlonge de membro:
a)
Karna ruĝa elkreskaĵo elstara sur kapo de koko, meleagro kaj samspecaj birdoj: la korta koko ekbatis per la flugiloj, fiere levis supren la kreston kaj denove kokokriis [1].
b)
Plumtufo sur la supro de birda kapo; egreto2.a.
c)
Alia simila elstaraĵo el ostoj, skvamoj...: pro la iom plumpa formo, la nigra koloro kaj la kresto sur la dorso kaj vosto, [la komodo-varano] havas malbelan aspekton [2].
2.
TEKS Fasko de plumoj aŭ aliaj ornamaĵoj sur la supro de kapvesto, egreto2.b: aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto MkM .
3.
GEOG Longforma alta supro de naturaĵo.
a)
Longa kruta altaĵo, montokresto: mi grimpis ĝis la kresto, kaj elrigardis super la malhela valo [3].
b)
Longa elstara supro de alia naturaĵo: ondokresto.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Estas tute certe
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
angle:
1.a crest (ornamental zoological feature), comb (ornamental zoological feature) 1.b crest (of feathers), plume (of feathers) 1.c crest (anatomical) 2. plume (decoration) 3.a crest (geological), ridge (geological) 3.b crest (general feature)
beloruse:
грабянец
ĉine:
3. [jí], 峰頂 [fēngdǐng], 峰顶 [fēngdǐng], 冠子 [guānzi], 鑲 [xiāng], 镶 [xiāng], 冈 [gāng], 岡 [gāng], 冠 [guàn]
france:
crête
germane:
1.a Kamm (Vogel), Federschopf 3. Kamm (Berg), Grat (Berg), Krone (Berg)
hispane:
1.a cresta
hungare:
1.a taréj, taraj 3. taréj, gerinc
japane:
とさか, 羽冠 [うかん], 頂部 [いただぶ], 山 [むれ]
katalune:
1.a cresta
nederlande:
1.a hanenkam, kam 3. kam, bergkam
perse:
1.a تاج (خروس)، کاکل (پرنده) 3. ستیغ، قله
pole:
1.a czub, grzebień (ptaka) 3. grzbiet
portugale:
1.a crista (zool.) 3. cume, cimo
rumane:
culme
ruse:
1.a гребешок (у птиц) 3. гребень (горы)
ukraine:
гребінь, гребінець (у птахів)

administraj notoj