ReVo
*kukurb/o UV

*kukurbo

1.
BOT Liana vegetaĵo kun manĝeblaj fruktoj; genro el familio kukurbacoj (Cucurbita): miaj du infanoj ĉi-jare plantis unuafoje en sia vivo kukurbojn, kaj ili kun granda atento sekvas ilian evoluon [1].
2.
KUI Frukto1 de kukurboplanto granda, bulforma, sukplena: vi estas kiel homo, kiu, serĉante kukurbon sur figarbo, ne vidas la figon [2]; nun fanfarone li levis la nazon, nazon imponan en form' de kukurb' [3]; la festo koincidas kun la maturiĝo de kukurboj, kiujn oni diversmaniere uzas: rostitaj aŭ bakitaj por manĝi, aŭ malplenigitaj kaj de infanoj ĉizitaj en la formo de teruraspekta kapo, en kiun oni starigas kandelon (vd Haloveno) [4].
angle:
squash, pumpkin
beloruse:
гарбуз, кабачок (гародніна)
bulgare:
миква
ĉeĥe:
dýně, turek, tykev
ĉine:
[guā], 南瓜 [nánguā], 倭瓜 [wōguā]
france:
courge
germane:
Kürbis
hispane:
calabaza
hungare:
tök
indonezie:
labu
japane:
カボチャ
latinece:
1. Cucurbita
nederlande:
pompoen
pole:
kabaczek
rumane:
dovleac
ruse:
тыква
slovake:
tekvica jedlá
turke:
kabak
ukraine:
гарбуз

kukurbeto, itala kukurbo, italia kukurbo

1.
BOT Kultivoformo de kukurbo populara en la mediteranea regiono (Cucurbita pepo pepo).
2.
KUI Frukto de kukurbetoplanto plej ofte verda, longforma, kiun oni manĝas nematura: telero da kukurbetoj je petroselo [5]; la kukurbeto aŭ italia kukurbo […] aspektas simile al kukumo, krom la frukto, oni ankaŭ manĝas la floron [6].
angle:
zucchini
beloruse:
цукіні
bulgare:
тиквичка
ĉine:
意大利青瓜 [Yìdàlìqīngguā], 夏南瓜 [xiànánguā], 小瓜 [xiǎoguā], 小胡瓜 [xiǎohúguā], 西葫芦 [xīhúlú], 西葫蘆 [xīhúlú], 西葫芦 [xīhúlǔ], 西葫蘆 [xīhúlǔ]
france:
courgette
germane:
Zucchini, Zucchetti
indonezie:
zukini
japane:
ズッキーニ
latinece:
1. Cucurbita pepo pepo
nederlande:
courgette
pole:
cukinia
rumane:
dovlecel
ukraine:
кабачок

administraj notoj