*kunikl/o

*kuniklo

ZOO
Genro el familio leporedoj (Oryctolagus), kun pli mallongaj postaj kruroj, kaj bredata pro karno kaj felo: en granda bierfara kaldrono estis kuirata supo, kaj leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango [1]; ĝi kuŝis apud vivanta kuniklo, kiu estis tute malgaja [2]; bredi kuniklojn [3]; dombestoj estas eble iom tro mallarĝsenca vorto, ĉar temas ne nur pri hundoj, katoj aŭ kunikloj, sed ankaŭ pri la hazarda sciuro scivolema [4]; mia trijara filino perdis sian pluŝkuniklon, Mifi, kiu estis ŝia konstanta kunulo [5]. LST:leporulo

Eŭropa kuniklino (Oryctolagus cuniculus), Portugalujo
CC BY-SA 3.0  [6]
angle:
rabbit
beloruse:
трус, трусік
bretone:
konikl [sovaĝa], lapin [malsovaĝa]
bulgare:
питомен заек
ĉine:
兔子 [tùzi], 兔 [tù], 小白兔 [xiǎobáitù], 家兔 [jiātù], 栗鼠 [lìshǔ]
france:
lapin
germane:
Kaninchen
hispane:
conejo
hungare:
üreginyúl
indonezie:
kelinci
japane:
カイウサギ, イエウサギ
latinece:
Oryctolagus
nederlande:
konijn
pole:
królik
ruse:
кролик
svede:
kanin
tibete:
རི་བོང་
ukraine:
кріль, кролик

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.