*kurten/o UV

*kurteno

1.
TEKS Peco da ŝtofo pendigita por kaŝi aŭ ŝirmi ion: ĉe la pordoj kaj fenestroj pendis kurtenoj kun multkoloraj strioj [1]; sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino [2]; la kurteno sur la altaro leviĝis kaj post ĝi, inter la saltantaj fulmoj, aperis strangaj kreaĵoj [3]; la kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la kuŝantoj en la okulojn [4]; tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina ŝovkurteno Marta ; antaŭ la enlitiĝo ŝi ĉiam diligente kaj precize tiras la du dikajn fenestrokurtenojn [5]; nenia signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda interspaco (kp alkovo) pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno [6]; la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj Marta ; estis la horo fermi, li mallumigis, kaj komencis malsuprenigi la pezan ferkurtenon [7].
2.
TEA Granda kurteno, kiu kaŝas scenejon de teatro, dum oni ne ludas; kurtenego: la kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara [8].
3.
(figure) Ĉio, kio baras vidon aŭ konon: mi rigardis en la neĝan vintron kaj pensis pri la estonto, pri la ekscita enigmo malantaŭ la neĝkurteno [9]; vidalvide, en la tranĉeoj time, alteriĝe kuŝis la germanoj, kies kontakton kun la provizejo fortranĉis la fajrokurteno [10]; kiam la ĉelpordo malfermiĝas, fluas la larĝa sunstrio kiel orkurteno trans ŝian korpon [11]; uzantoj de komputiloj tutmonde estis invititaj disponigi al la programo siajn ekrankurtenojn por helpi analizi eblajn signalojn el la kosmo [12].
SUP:ŝirmilo
angle:
1. curtain, screen, veil 2. curtain 3. curtain, screen
beloruse:
1. фіранка, гардзіна 2. заслона 3. завеса
bretone:
gouel (stign), rideoz, stign, tenneris
ĉeĥe:
clona, gardina, závěs, záclona, opona
ĉine:
帷幔 [wéimàn], 帷幕 [wéimù], 窗帘 [chuānglián], 窗簾 [chuānglián], 帘 [lián], 簾 [lián], 帷 [wéi], 帐幔 [zhàngmàn], 帳幔 [zhàngmàn], 帏 [wéi], 幃 [wéi], 幔 [màn], 幕 [mù], 幙 [mù], 窗帷 [chuāngwéi], 窗幔 [chuāngmàn], 簾 [lián], 帲 [píng]
france:
rideau
germane:
Vorhang lit~o: Bettvorhang. pordo~o: Türvorhang. ekran~o: Sperrbildschirm.
hispane:
1. cortina 2. telón
hungare:
függöny
indonezie:
gorden
japane:
カーテン, 幕 [まく]
nederlande:
gordijn 1. gordijn 2. gordijn
pole:
1. firanka 2. kurtyna 3. kotara, zasłona
portugale:
cortina (peça de pano)
rumane:
perdele, perdea, decor, umbră
ruse:
1. занавеска, гардина, штора, полог 2. занавес 3. завеса
slovake:
opona, záclona, záves
svede:
1. gardin 2. ridå, teaterförhänge
tibete:
ཁྲ་ཡོལ་
ukraine:
занавіска, фіранка, завіса, гардина, штора, запона

kurtenego

1.
Granda, impresa kurteno1: tra peza, porda kurtenego, kiu multfalde pendis de riĉa kornico ĝis polurita planko, aŭdiĝis […] malklara bruo de multaj personoj [13].
2.
TEA Kurteno2: la amika babilado de la kunvenintoj subite silentiĝis, la teatra kurtenego leviĝis [14].
13. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
14. H. Bolingbroke Mudie: Kongres-impresoj, The Esperantist, 1905-09 (23)
beloruse:
заслона
pole:
kurtyna
rumane:
cortină

*flankkurteno

1.
Ornama kurteno, kiun oni malfermas al la flankoj: la blankaj flankkurtenoj estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaŭ ili estus el damasko [15]; ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino [16]; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj, sur kiuj staris florpotoj [17]; la ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu [18]!
2.
TEA Ĉiu el la kurtenoj, pendantaj ambaŭflanke de scenejo kaj uzataj kiel neformalaj kulisoj.
germane:
1. Übergardine, Dekorvorhang, Dekoschal, Gardine 2. Seitenvorhang
japane:
袖幕 [そでまく]
pole:
firanka (boczna), boczna zasłona
rumane:
perdea (lateral)
ukraine:
занавіска

latkurteno

ARKI Fenestra kovrilo farita el klineblaj latoj por regi lum-enlason: mallevitaj latkurtenoj, tra kiuj neniam estis videbla lumo el interne, nek penetris sunradio elekstere [19]; strio da sunbrilo penetris tra la latkurteno kaj etendiĝis kiel luma rubando sur la kovrilo [20]. VD:ĵaluzio
19. Vladimir Poljanov, trad. I.H.Krestanoff: La Nigra Domo, Literatura Mondo, n-ro 1, 1924
20. Sten Johansson: Marika, Beletra Almanako, n-ro 35
angle:
Venetian blind
beloruse:
жалюзі
ĉeĥe:
žaluzie
ĉine:
卷帘 [juǎnlián], 捲簾 [juǎnlián], 卷帘式百叶窗 [juǎnliánshìbǎiyèchuāng], 捲帘式百葉窗 [juǎnliánshìbǎiyèchuāng], 卷门 [juǎnmén], 捲門 [juǎnmén]
france:
store vénitien
germane:
Rollo Rollo, Rollladen, Jalousie
hungare:
redőny, roló, reluxa
itale:
veneziana (infisso)
japane:
ベネチアンブラインド, すだれ
katalune:
persiana veneciana
nederlande:
zonneblind
pole:
żaluzja
portugale:
veneziana
rumane:
jaluzea
ruse:
жалюзи
slovake:
latková roleta

*rulkurteno

ARKI Kurteno meĥanike kunrulebla kaj derulebla de supra stango: la rulkurteno estis mallevita, kaj tial estis iom malhele en la ĉambro [21]; sur la balkono de Emma Demartino la verda rulkurteno neniam leviĝis kaj oni neniam vidis tie la posedantinon [22]; mi vidis kelkajn pordojn kun strangaj surskriboj, sed sen feraj rulkurtenoj, kvazaŭ ili tute ne estus vendejoj [23]; ŝirmataj kontraŭ la suno per rulkurteno [24].
21. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
22. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
23. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
24. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
beloruse:
ралета, ральштора
ĉeĥe:
opona navíjená nahoru, roleta
ĉine:
天幕 [tiānmù], 遮光帘 [zhēguānglián], 遮光簾 [zhēguānglián], 雨篷 [yǔpéng]
france:
store
germane:
Rollvorhang, Markise, Rollo
japane:
巻上げカーテン [まきあげカーテン], ロールカーテン
pole:
roleta
rumane:
orb
slovake:
roleta
ukraine:
штора

Fera Kurteno

(frazaĵo) HIS Malfacile transirebla limo en Eŭropo inter okcidentaj kapitalismaj kaj orientaj komunismaj ŝtatoj en la 20a jarcento, precipe post la dua mondmilito kaj ĝis 1991: ĉe ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno estis proksimume du milionoj da soldatoj [25].
25. -: , eventeo, 2009-10-12
beloruse:
Жалезная заслона
france:
rideau de fer
hispane:
telón de acero
nederlande:
IJzeren Gordijn
pole:
Żelazna Kurtyna
rumane:
Cortina de fier

administraj notoj