latis/o

latiso

1.
TEKPIV1 Kunmetaĵo el stangoj, dratoj, maldikaj traboj ks, ofte aranĝitaj paralele laŭ du ĉefaj direktoj, uzata por fari aĵurajn barilojn, ŝirmilojn, kribrilojn ks. VD:krado.
2.
MAT[1] Tia algebra strukturo `(bb E,vv,^^)`, ke ambaŭ operacioj estas komutecaj kaj asociecaj, kaj ke `x vv(x ^^y)=x^^(x vv y)=x`, kiuj ajn estas `x,y in bb E` (sorbada regulo): se `(bb E,vv,^^)` estas latiso, ankaŭ `(bb E,^^,vv)` estas (duala latiso); la aro de naturaj entjeroj, provizita per la operacioj plej granda komuna divizoro kaj plej malgranda komuna oblo estas latiso. VD: Specifaj ecoj de latiso: distribueca, komplementa, kompleta.
Rim.: La rilato `x^^y=x` difinas ordo-rilaton super `bb E`. Alternative kaj ekvivalente eblas difini latison kiel tian ordan aron `(bb E,le)`, ke por ajnaj du elementoj `x,y` de ĝi ekzistas iliaj infimo (signata per `x^^y`) kaj supremo (signata per `x vv y`).
angle:
1. lattice 2. lattice
beloruse:
1. рашотка, крата, краты 2. крата, структура
ĉeĥe:
mříž, síťová mřížka
ĉine:
2. 格子 [gézi], 棂 [líng], 櫺 [líng], 柵格 [shāngé], 栅格 [shāngé]
france:
1. claie, treillage, treillis (treillage) 2. treillis
germane:
2. Verband
hungare:
1. rács, háló 2. háló
japane:
格子 [こうし], 網格子 [あみこうし], ラチス, 金網 [かなあみ], 格子状の構造 [こうしじょうのこうぞう]
katalune:
2. reticle
pole:
2. krata
portugale:
1. treliça, rede de metal, grade (de metal)
ruse:
2. решётка, структура
slovake:
drôtené pletivo, mreža
ukraine:
решітка, решітчаста загородка, штахети, ферма

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.