*lit/o UV

*lito

Meblo aŭ kusenaro sur kiu oni kuŝas por dormi, ripozi: kuŝi en lito [1]; la muso kuris sub la liton [2]; la kapa parto de la lito [3]; puplito [4]; balanceblaj infanlitoj [5]; nokte li dormis en sia laborĉambro sur kaĝolito, kiun oni refaldis tage [6]; mia patro […] jam kuŝis en la ŝranklito (vd alkovo) [7]; li kuŝas apud ŝi en la geedza lito [8]; ĉu la juna sinjoro jam moŝtis forlasi sian baldakenliton [9]? la mezon de la […] ĉambro okupis ortegita kanapolito, surhavanta molajn kusenojn kaj kovrilon el cervaj feloj [10]; en angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis [11]; [mi] ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito [12]; la senarbejo estis duonronde borderita per komfortaj, sunbanaj ĝardenlitoj, sur kiuj kelkloke sidis aŭ kuŝis homoj [13]; ekstere du viroj nin atendis kun portlito (kp brankardo) kaj transportis al la […] transportvagono por malsanuloj [14]; mi kuŝigis min sur la soldatliton, kiu staris en la ĉambro, kaj observis la bluajn nubojn [15]; estis kurtenitaj vojaĝlitoj, kiuj ŝanceliĝis super niaj kapoj [16]; kiu amas la liton (ripozon), ne akiros profiton PrV . SUB:hamako, lulilo
afrikanse:
bed
albane:
krevat
amhare:
አልጋ
angle:
bed, couch
arabe:
قاع
armene:
մահճակալ
beloruse:
ложак
bengale:
বিছানা
birme:
အိပ်ရာ
bosne:
krevet
bulgare:
легло
ĉeĥe:
lůžko, postel
ĉine:
[chuáng], 床鋪 [chuángpù], 床铺 [chuángpù]
dane:
seng
estone:
voodi
eŭske:
ohean
filipine:
kama
france:
lit kiu amas la ~on (ripozon), ne akiros profiton: l'avenir appartient à ceux qui se lèvent tôt.
galege:
cama
germane:
Bett, Schlafstatt kaĝo~o: Gitterbett. ŝrank~o: Schrankbett. geedza ~o: Ehebett. baldaken~o: Himmelbett. pajlo~o: Strohsack. ĝarden~o: Gartenliege. port~o: Trage. soldat~o: Feldbett. vojaĝ~o: Reisebett.
greke:
κρεβ(β)άτι
guĝarate:
બેડ
haitie:
kabann
haŭse:
gado
hinde:
बिस्तर
hispane:
cama, lecho, piltra
hungare:
ágy
irlande:
leaba
islande:
rúm
japane:
ベッド
jave:
amben
jide:
בעט
jorube:
ibusun
kanare:
ಹಾಸಿಗೆ
kartvele:
საწოლის
kazaĥe:
төсек
kimre:
gwely
kirgize:
төшөк
kmere:
គ្រែ
koree:
침대
korsike:
etichettatura
kose:
ibhedi
kroate:
krevet
kurde:
nivîn
latine:
cubili
latve:
gulta
laŭe:
ນອນ
litove:
lova
makedone:
кревет
malagase:
fandriana
malaje:
katil
malajalame:
കിടക്ക
malte:
sodda
maorie:
moenga
marate:
बेड
monge:
txaj
mongole:
ор
nederlande:
bed
nepale:
ओछ्यानमा
njanĝe:
bedi
okcidentfrise:
bêd
panĝabe:
ਮੰਜੇ
paŝtue:
بستره
pole:
łóżko, łoże
portugale:
cama
ruande:
uburiri
rumane:
strat
ruse:
кровать, постель
samoe:
moega
sinde:
پلنگ
sinhale:
ඇඳ
skotgaele:
leabaidh
slovake:
posteľ
slovene:
postelja
somale:
sariirta
ŝone:
mubhedha
sote:
bethe
sunde:
ranjang
svahile:
kitanda
svede:
säng
taĝike:
кат
taje:
เตียง
tamile:
படுக்கையில்
tatare:
карават
telugue:
మంచం
tibete:
ཉལ་ཁྲི་
ukraine:
ліжко
urdue:
بستر
uzbeke:
karavot
vjetname:
giường
volapuke:
bed
zulue:
embhedeni

litaĵo

Ĉio, kio servas por pretigi liton por kuŝiĝo: oni ja prenos vian litaĵon de sub vi [17]; sin kaŝi sub la litaĵon [18]; li elprenis litotukon, kaŭĉukan kusenon kaj ceterajn litaĵojn el la mura ŝranko [19].
angle:
bed clothes, bed linens
beloruse:
пасьцельная бялізна
ĉine:
被褥 [bèirù], 床上用品 [chuángshàngyòngpǐn]
france:
literie
germane:
Bettzeug, Bettwäsche
hispane:
ropa de cama
hungare:
ágynemű
japane:
寝具 [しんぐ]
nederlande:
beddegoed
pole:
posłanie
portugale:
roupa de cama
ruse:
постельное бельё, постельные принадлежности

ellitiĝi

(ntr)
Eliĝi el lito, ekzemple vekiĝinte el dormo: jam estas malfrue, mi do devas ellitiĝi [20].
20. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 101a, volumo 3a, p. 310a
angle:
get out of bed
beloruse:
устаць (з ложку)
ĉine:
起床 [qǐchuáng]
france:
se lever (sortir du lit)
germane:
aufstehen (aus dem Bett)
hispane:
levantarse de la cama
hungare:
felkel az ágyból
japane:
起床する [きしょうする]
nederlande:
opstaan (uit bed)
pole:
wstawać (z łóżka)

enlitiĝi

(ntr)
Ekkuŝi en lito por ripozi, dormi...: Johano frue enlitiĝis, faris sian vesperan preĝon kaj trankvile endormiĝis [21]; la fiŝkaptistoj jam delonge enlitiĝis, sed en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo [22]; tuj kiam Hjalmar enlitiĝis, la dio de dormo per sia sorĉa ŝprucigilo aspergis ĉiujn meblojn en la ĉambro [23].
angle:
go to bed
beloruse:
легчы (у ложак)
ĉine:
上床 [shàngchuáng], 歇息 [xiēxi]
france:
se coucher (se mettre au lit), se mettre au lit
germane:
zu Bett gehen
hispane:
meterse en cama, irse a la cama
hungare:
ágyba fekszik
japane:
就寝する [しゅうしんする]
nederlande:
naar bed gaan
pole:
kłaść się (do łóżka, spać)

briklito

Aranĝo de tradiciaj hejmoj en Norda Ĉinujo, granda lito el brikoj aŭ adoboj, supre kovrita de mato kaj malsupre hejtebla per fajrujo: post la manĝo li kuŝiĝis sur la briklito, kun siaj brakoj sub la kapo [24]. VD:forno1.b
24. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
ĉine:
germane:
Kang, Ofenbett
tibete:
ཚ་ཁྲི་

tabullito

Malkomforta lito, kies subaĵo konsistas el nuraj tabuloj: la soldatoj […] kuŝis sur la tabullito de sia gardista ĉambro [25]; generalo Moncada eĉ ne moviĝis de sur la tabul-lito [26]; nur unu tabullito staris ĉi tie, sed pura konscienco estas mola kuseno, kaj tial malgraŭ ĉio Georgo povis dormi trankvile kaj kviete [27].
25. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
26. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
beloruse:
нары
ĉeĥe:
pryčna, strážní nebo vězeňské lůžko
france:
grabat, lit de planches
germane:
Pritsche
nederlande:
lattenbodem
slovake:
jednoduché lôžko, pričňa
ukraine:
нари

litkadro

Muntkadro, kiu subportas la litaĵon: movanta-litkadro-teorio [28].
angle:
bed, bedstead
beloruse:
рама ложка
ĉeĥe:
rám lůžka
france:
cadre de lit
germane:
Bettgestell
hungare:
ágykeret
japane:
寝台の骨組み [しんだいのほねぐみ]
nederlande:
ledikant
pole:
rama łóżka
ruse:
остов кровати
slovake:
lám postele

mortolito

Lito sur kiu mortas homo; sekve, metonimie ankaŭ, la lastaj horoj de ies vivo: sur ŝia mortlito mi donis al ŝi la promeson, ke nia infano neniam estos baptita [29]; apud la mortlito de sia amiko li ĵuris, ke li dediĉos sian tutan vivadon al la filo de Klotildo [30]; sur mortolito kuŝas pala kaj senfortiĝanta pastro Vermo [31]. VD:katafalko
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
31. Enrico Dondi: Recenzo: Sinjoro Tadeo aŭ la lasta armita posedopreno en Litvo, La nica literatura revuo, 2:2
angle:
deathbed
beloruse:
ложышча сьмерці
germane:
Sterbebett
ruse:
смертнй одр, смертное ложе

administraj notoj