ReVo
*pelv/o MT

*pelvo

1.
Portebla malprofunda kaj larĝa vazo por enteni fluaĵon: Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis en pelvojn [1]; li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiplo [2]; donu la pelvon kun la terpomoj ĉi tien [3]. VD:baseno
Rim.: Kutime pelvo estas tiel konstruita, ke oni povas porti ĝin kun la enhavo per du manoj ambaŭflanke ĉe la rando. Pli grandaj estas trogo, kuvo, pli profunda estas sitelo kaj pli malgrandaj bovlo kaj plado.
Rim.: Kelkajn ujojn fiksitajn ĉe la muro aŭ planko, ekz-e lavujon aŭ necesseĝon oni ankaŭ povas nomi pelvo.
2.
Similforma objekto por diversaj uzoj: [tie] staris valoraj fumpelvoj, el kiuj ŝvelis pezaj nuboj de diversaj koloroj [4]; parabolspegula antenpelvo (vd reflektoro) [5].
3.
ANA Speco de osta zono, konsistiganta la bazon de la trunko kaj kuniganta ĝin kun la kruroj: la formo de la pelvo indikas, ke ĝi estis vira besto [6].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 24:6
2. La Nova Testamento, Johano 13:5
3. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
5. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
6. Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, Monato, 2008/05, p. 18
angle:
1. basin, bowl 3. pelvis
beloruse:
1. таз (посуд) 2. таз, міса 3. таз (частка шкілета), лагво
bretone:
1. basin 3. divgroazell
bulgare:
1. леген 3. таз
ĉeĥe:
mísa
ĉine:
3. [kuān], 髖 [kuān], 骨盆 [gǔpén], 池 [chí], 蓄水池 [xùshuǐchí], 骨盘 [gǔpán], 骨盤 [gǔpán], 盆 [pén], 水盆 [shuǐpén]
france:
1. bassin, bassine 3. pelvis
germane:
1. Schüssel, Schale, Wanne 2. Schüssel, Becher, Tiegel, Kokille 3. Becken
hispane:
1. fuente (para servir a la mesa)
hungare:
medence(csont) 1. mosdótál
indonezie:
1. tulang panggul
itale:
1. catino, bacile, bacinella 3. bacino (anat.), pelvi
japane:
たらい, 洗面器 [せんめんき], 水盤 [すいばん], 骨盤 [こつばん]
katalune:
1. gibrell, conca 3. pelvis
nederlande:
1. kom, bekken 2. schaal 3. bekken
perse:
1. لگن 3. لگن خاصره
pole:
1. miednica 3. miednica
ruse:
таз
slovake:
misa, plytká nádoba
ukraine:
таз, миска

*pelveto

Malgranda pelvo: ronda tablo, kovrita de diversaj pelvetoj kaj korboj plenaj de fruktoj [7].
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
beloruse:
міска, паўмісак
bulgare:
легенче
ĉeĥe:
miska
france:
écuelle, jatte
germane:
Schälchen, Schüsselchen, Wännchen
itale:
catinella, bacinella
japane:
[はち], どんぶり, 火皿 [ひざら], 腎盂 [じんう]
katalune:
escudella, bol
nederlande:
schaal
perse:
لگنچه
pole:
miska
slovake:
miska
ukraine:
мисочка

lavopelvo [8]

Pelvo uzata por akva lavado, ekzemple en kuirejo por diversaj preparoj: du apartaj lavopelvoj por prepari kaj lavi respektive laktaĵon kaj viandaĵon [9]; la bela Sara alportis la grandan arĝentan lavopelvon, […] kiun ŝi tenis antaŭ ĉiu gasto, dum oni verŝis al li akvon sur la manojn [10].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 108:9
9. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
10. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
angle:
sink (for washing)
beloruse:
таз (для мыйкі)
ĉine:
脸盆 [liǎnpén], 臉盆 [liǎnpén], 洗脸盆 [xǐliǎnpén], 洗臉盆 [xǐliǎnpén], 洗涤槽 [xǐdícáo], 洗滌槽 [xǐdícáo]
france:
cuvette
germane:
Waschbecken
japane:
洗面器 [せんめんき]
katalune:
rentamans

administraj notoj