ReVo
4plur/aj PV

pluraj

1.
Numerala nedifina adjektivo, kiu karakterizas nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj, kontraste kun la unuo aŭ kun malpli granda kvanto: rimarkinda laŭ pluraj vidpunktoj [1]; li certigis, ke dum pluraj sieĝoj okazis sama afero [2]; la vojaĝantinoj eniris en la vastan hotelegon, en kiu loĝas ĉiujare pluraj miloj da turistoj [3]; nomi plurajn gravajn eventojn de tiu jaro [4]; mi havas nur pluran okazon por memkontrolo Metrop ; ekestis pluraj lingvoteorioj, formiĝis kelkaj apartaj skoloj [5]; pluraj scienculoj rilatigis la ekeston de la lingvo al interjekcioj [6]. VD:diversaj, kelkaj
2.
Samsenca nedifina numerala pronomo: pluraj (pluraj homoj) estis vunditaj; vi jam flegis plurajn el la fratoj […] kaj vi famas, kiel lerta kuracisto [7]; pluraj faris laŭtajn ĵurpromesojn al la dioj [8].
Rim.: Iuj, iom da insistas pri la nedifiniteco, sed sen aludo al granda aŭ malgranda nombro. Malmultaj insistas pri la malgrandeco de la kvanto. Kelkaj insistas pri tio, ke la montrita nombro, kvankam sufiĉe granda, estas tamen pli malgranda ol alia kvanto kaj egalvaloras kiel: ne tre multaj. Pluraj insistas pri tio, ke la montrita nombro, kvankam ĝi ne estas tre granda, estas tamen pli granda ol unu, kaj ĝi estas samvalora kiel: sufiĉe multaj. Dum la malo de kelkaj estas neniu, la malo de pluraj estas unu.
afrikanse:
verskeie
albane:
disa
amhare:
በርካታ
angle:
more than one, multiple, several
arabe:
عدة
armene:
մի քանի
azerbajĝane:
bir neçə
beloruse:
не адзін, некалькі, многа, многія
bengale:
বিভিন্ন
birme:
အတော်ကြာ
bosne:
nekoliko
ĉeĥe:
mnozí, nejeden, několik, více
ĉine:
几样 [jǐyàng], 幾樣 [jǐyàng], 多工 [duōgōng]
dane:
flere
estone:
mitu
eŭske:
hainbat
filipine:
ilang
france:
plusieurs
galege:
varios
germane:
mehrere
guĝarate:
અનેક
haitie:
plizyè
haŭse:
da yawa
hinde:
कई
hispane:
varios
hungare:
1. több 2. többen, többek
igbe:
ọtụtụ
irlande:
roinnt
islande:
nokkrir
japane:
いくつかの
jave:
sawetara
jide:
עטלעכע
jorube:
orisirisi awọn
kanare:
ಹಲವಾರು
kartvele:
რამდენიმე
kazaĥe:
бірнеше
kimre:
nifer
kirgize:
бир топ
kmere:
ជាច្រើន
koree:
여러
korsike:
parechji
kose:
eziliqela
kroate:
nekoliko
kurde:
piran
latine:
plures
latve:
vairāki
laŭe:
ຫຼາຍ
litove:
kelis
makedone:
повеќе
malagase:
maro
malaje:
beberapa
malajalame:
നിരവധി
malte:
diversi
maorie:
e rave rahi
marate:
अनेक
monge:
ob peb
mongole:
хэд хэдэн
nederlande:
verscheidene
nepale:
धेरै
njanĝe:
angapo
okcidentfrise:
ferskate
panĝabe:
ਕਈ ਕਈ
paŝtue:
څو
pole:
kilka, parę, niejeden
portugale:
1. vários, bastantes, mais de um 2. vários, bastantes, mais de um
ruande:
byinshi
ruse:
несколько, многие, больше одного
samoe:
nai
sinde:
ڪيترن ئي
sinhale:
කිහිපයක්
skotgaele:
grunn
slovake:
mnohí, nejeden, niekoľko, viacerí
slovene:
več
somale:
dhowr
ŝone:
akawanda
sote:
tse ‘maloa
sunde:
sababaraha
svahile:
kadhaa
svede:
flera
taĝike:
якчанд
taje:
หลาย
tamile:
பல
tatare:
берничә
telugue:
అనేక
tokipone:
mute
ukraine:
кілька
urdue:
کئی
uzbeke:
bir necha
vjetname:
nhiều
zulue:
eziningana

plure, plurope

(je) pli ol unu: jungi [ĉevalojn] du- aŭ plurope [9]; la konkretaj aĵoj, samkiel uloj, povas aperi sole aŭ plure, tial la uzbeka lingvo laŭbezone uzas multenombron de la koncernaj demandovortoj [10]; la vortaro malkaŝas, al la fremduloj, rilaton de la italaj civilizo kaj kulturo […], sur kiu tamen baziĝas plure da dirmanieroj [11]; ni rigardis la homojn plurope alfluadi [12]; plure da lokaj kaj dialektaj esprimoj [13].
9. Monato, Jean-Yves Santerre: Dombestoj: Ĉevalrasoj
10. La Ondo de Esperanto, 2001, №7
11. Monato, Roberto Pigro: Ludema Italio, 2012
12. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
13. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
germane:
mehrere, zu Mehreren

pluro, pluropo

Nombro, pli granda ol unu: la esploroj ampleksas […] pluron da originalaj romanoj [14]; [en] pluramemo […] ekzistas triopoj, aŭ pli ĝenerale pluropoj: homoj, kiuj ĉiuj amas unu la alian, kaj eble vivas kune [15]; por tiuj, kiuj jam legis liajn biografiajn verkojn, pluro estas konata [16].
14. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
15. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
16. Monato, Carlo Minnaja: Kiu ĉi mi?, 2014
germane:
Mehrzahl (mehr als eins)

plureco

Ekzisto de pluraj uloj, aĵoj, opinioj... diseco malunueco: plureco de religiaj konvinkoj, de mondkonceptoj kaj vivomanieroj fariĝis trajto kiu karakterizas la eŭropan kulturon [17]; la universalismo estas postulato racia, ĉar ĝi estas postulato de la historia evoluo de la homaro, kiu – kondiĉite de la teknika progresado – iras de diverseco kaj plureco al konkordo kaj unueco [18]. VD:plurkultureco
17. KEK, KEEK, trad. -: Ekumena Ĉarto, [2006?]
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
angle:
plurality
beloruse:
множнасьць, плюралізм
ĉeĥe:
mnohost, množství
france:
pluralité
germane:
Pluralität
japane:
多元性 [たげんせい], 多様性 [たようせい]
pole:
wielość, mnogość
slovake:
mnohosť, množstvo
ukraine:
множинність, численність

administraj notoj