ReVo
*pom/o PV

*pomo

1.
KUI Frukto de la pomarbo: la patro donis al mi dolĉan pomon [1]; brulis fajro kaj rostiĝis pomoj [2]; oraj pomoj, grandaj kaj malgrandaj, pendis kiel oranĝoj inter la verdaj folioj [3]; Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia filo [4]; estas malfacile kompari pomojn kun citronoj [5]; ĉiutage unu pomo – ĉiam sana restas homo [6]; eĉ por pomo putranta troviĝas amanto PrV . SUP:plurfruktoVD:piro
2.
Objekto kun formo de pomo: en unu mano ŝi tenis la sceptron, en la alia la imperiestran pomon [7]; la paciento havas la senton kvazaŭ la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al la okulpomo [8]; kolekti la sterkpomojn de Pegazo [9]; jen nia gorĝpomo (aŭ adampomo), kaj la dornpomo (frukto de la daturo), kaj […] en la ĉina, se mi ne eraras, terpomojn oni nomas per vorto ekvivalenta al ter-ovoj [10].
afrikanse:
appel
albane:
mollë
amhare:
ፖም
angle:
apple
arabe:
تفاحة
armene:
խնձոր
azerbajĝane:
alma
beloruse:
яблык
bengale:
আপেল
birme:
ပန်းသီး
bulgare:
ябълка
ĉeĥe:
jablko
ĉine:
苹果 [pǐng guǒ]
dane:
æble
estone:
õun
eŭske:
sagar
filipine:
mansanas
france:
pomme
galege:
mazá
germane:
Apfel
guĝarate:
સફરજન
haitie:
pòm
hinde:
सेब
hispane:
manzana
hungare:
alma
igbe:
apụl
indonezie:
apel
irlande:
úll
islande:
epli
itale:
mela
japane:
リンゴ
jave:
apel
jide:
עפּל
jorube:
apu
kanare:
ಸೇಬು
kartvele:
ვაშლის
katalune:
poma
kazaĥe:
алма
kimre:
afal
kirgize:
алма
kmere:
ផ្លែប៉ោម
koree:
사과
korsike:
mela
kose:
apile
kroate:
jabuka
kurde:
sêv
latine:
pupillam
latve:
ābolu
laŭe:
ຈາກຫນາກແອບເປີ
litove:
obuolių
makedone:
јаболко
malagase:
paoma
malaje:
apal
malajalame:
ആപ്പിൾ
malte:
tuffieħ
maorie:
aporo
marate:
सफरचंद
monge:
Kua
mongole:
алим
nederlande:
appel
nepale:
स्याउ
njanĝe:
apulosi
okcidentfrise:
appel
panĝabe:
ਸੇਬ
paŝtue:
مڼه
perse:
سیب
pole:
jabłko
portugale:
maçã
ruande:
pome
ruse:
яблоко
samoe:
apu
sinde:
صوف
sinhale:
ඇපල්
skotgaele:
ubhal
slovake:
jablko
slovene:
jabolko
somale:
tufaax
ŝone:
apuro
sote:
apole
sunde:
apel
svahile:
mboni
svede:
äpple
taĝike:
себ
taje:
แอปเปิล
tamile:
ஆப்பிள்
tatare:
алма
telugue:
ఆపిల్
tibete:
ཀུ་ཤུ་
turke:
elma
ukraine:
яблуко
urdue:
ایپل
uzbeke:
olma
vjetname:
táo
zulue:
apula

pomejo

HOR Kampo kie pomarboj estas plantitaj.
beloruse:
яблыневы сад
bretone:
avalenneg
france:
pommeraie
germane:
Apfelplantage, Streuobstwiese
katalune:
pomereda
nederlande:
appelboomgaard
perse:
باغ سیب
pole:
sad (jabłkowy)
ruse:
яблоневый сад

*pomujo, pomarbo

BOT Genro el familio rozacoj (Malus) de arboj kaj arbustoj, kies unu specio (Malus domestica) estas kultivata en multaj variaĵoj pro la fruktoj: la arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aŭ pomarbo [11]; la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo [12]; ĉu vi vidas la pomujon ĉe la fino de herbejo [13]? mi suferegis kiel nia pomujo, kiu faligis duonon de siaj fruktoj [14].
11. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
13. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, En sia korto ĉiu kok’ estas forta
14. Monato, Stefan Maul: Varmego suferiga, 2003
beloruse:
яблыня
ĉeĥe:
jabloň
ĉine:
苹果树 [píngguǒshǔ], 蘋果樹 [píngguǒshǔ]
france:
pommier
germane:
Apfelbaum
hispane:
manzano
hungare:
almafa
japane:
リンゴ箱 [りんごはこ], リンゴの木 [りんごのき]
katalune:
pomera
latinece:
Malus Malus domestica
nederlande:
appelboom
perse:
درخت سیب
pole:
jabłoń
ruse:
яблоня
slovake:
jabloň
svede:
äppelträd
tatare:
алмагач
ukraine:
яблуня

gorĝopomo, gorĝa pomo, adampomo

ANA Elstaro de la tiroida kartilago videbla sur la kolo precipe de plenkreskaj viroj: pro la tusado, lia vizaĝo ruĝiĝis purpure, la gorĝa pomo leviĝis kaj malleviĝis [15]; la adampomo en lia magra kolo dum la glutado sekvas liajn emociojn [16].
15. Zhang Xingjian, trad. Miaohui: La Sunperiodo Grenpluvo, en Malgranda Stacidomo kaj aliaj Mikronoveloj, 1990
16. S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007
angle:
Adam's apple
ĉine:
喉結 [hóujié], 喉结 [hóujié], 亚当的苹果 [yǎdāngdepíngguǒ], 亞當的蘋果 [yǎdāngdepíngguǒ]
france:
pomme d'Adam
germane:
Adamsapfel
indonezie:
jakun
japane:
のどぼとけ
pole:
grdyka, jabłko Adama (pot.)

stelpomo

KUI Manĝebla frukto de stelpomarbo, kun globaj, dolĉaj fruktoj, kiuj post tratranĉo elmontras stelforman helaĵon ĉirkaŭ la semoj: parencaj specioj, ankaŭ nomitaj stelpomoj estas kultivitaj en Afriko, inkluzive de C. albidum kaj C. africanum [17].
17. Vikipedio, stelpomo, 2013-02-02
france:
pomme de lait
germane:
Sternapfel

stelpomarbo, stelpomujo

BOT Alta arbo el Centrameriko, Karibio, Antiloj donanta fruktojn kaj plurajn kuracajn substancojn; specio el familio sapotacoj (Chrysophyllum cainito).
ĉine:
金星果 [jīn xīng guǒ]
france:
caïnitier
germane:
Sternapfelbaum
latinece:
Chrysophyllum cainito

sukerpomo

KUI Manĝebla frukto de sukerpomarbo, kun plej ofte verda skvameca ŝelo kaj je matureco blanka kaj mola karno: ne forgeseblaj fruktoj estas drakofrukto (Thanh long) kaj sukerpomo (mãng cầu ta) por oferi al prapatroj [18].
18. Rejko: Preparado por Tet'o, 2009-01-22
angle:
sugar-apple
france:
atte, pomme cannelle
germane:
Zimtapfel
ukraine:
цукрове яблуко (плід анони лускатої)

sukerpomarbo, sukerpomujo

BOT Sudamerikdevena arbeto kultivata en tropikaj kaj subtropikaj landoj pro la fruktoj; specio de anonarbo (Annona squamosa): la kunmetita frukto de la sukerpomarbo havas rondan formon [19].
19. Vikipedio, sukerpomo, 2013-03-12
ĉine:
番荔枝 [fānlìzhī]
france:
attier, pommier cannelle
germane:
Zimtapfel, Süßsack, Rahmapfel
latinece:
Annona squamosa
pole:
flaszowiec łuskowaty

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
stel~arbo, stel~ujo: Mankas dua fontindiko.
stel~arbo, stel~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.