ReVo
*pur/a PV

*pura

1.
Karakterizas ion, kies naturo estas miksita je neniu fremda elemento: pano el pura tritiko; pura vino (senakva); via koro ne hipokritas, ĝi estas pura kaj perfekta kiel pura oro [1]; oni prenas ordinare la purajn radikojn (sen gramatika finaĵo) [2]; glaso da pura akvo [3]; pura profito (neta); li estas homo en plej pura senco de l' vorto; ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero [4]; tiuj respondoj havis karakteron pure (nur, ekskluzive1) privatan [5]; la vorto „neniu“ havas sencon pure pronoman [6]; demandoj […] pure akademiaj [7]; pure kondiĉa rimedo de interkomunikiĝado [8]. VD:esenca, ĝusta, kerna, senmiksa
2.
Karakterizas ion, kies naturo estas difektita de neniu malbona elemento: spiradi la puran aeron de la kamparo [9]; Animo pura ruzon ne bezonas [10]; La puran, ĉastan ĝojon de fratino ⫽ Ne nomu senprudenta volupteco [11]! pura (sennuba) ĉielo fulmon ne timas PrV ; akvo kura, akvo pura PrV ; (figure) pura besto, manĝaĵo (permesita de la religio); la edzo estos pura de kulpo [12]; pura konscienco Marta ; diri la puran veron PrV ; pli bona pura konscienco, ol malpura potenco PrV ; vesto eluzita, sed pureco spirita PrV . VD:ĉasta, halala, koŝerasankta, sendifekta, senmakula, senpeka, virga
3.
Ne makulita de naŭza substanco (polvo, graso, koto, ktp): la mano de Johano estas pura [13]; (figure) tro forta ĵuro, la afero ne pura PrV .
afrikanse:
skoon
albane:
i pastër
amhare:
ንፁህ
angle:
pure
arabe:
نظيف
armene:
մաքուր
azerbajĝane:
təmiz
beloruse:
чысты
bengale:
পরিষ্কার
birme:
သန့်ရှင်းသော
bulgare:
чист, спретнат
ĉeĥe:
čistý, ryzí, čirý
ĉine:
純淨 [chúnjìng], 纯净 [chúnjìng], 单纯 [dānchún], 單純 [dānchún], 清白 [qīngbái], 湜 [shí], 洁 [jié], 潔 [jié], 皭 [jiào], 粹 [cuì], 純 [chún], 纯 [chún], 純正 [chúnzhèng], 纯正 [chúnzhèng], 純潔 [chúnjié], 纯洁 [chúnjié], 純粹 [chúncuì], 纯粹 [chúncuì], 絜 [xié]
dane:
ren
estone:
puhas
eŭske:
garbi
filipine:
malinis
france:
propre, pur
galege:
limpo
germane:
1. rein, pur, unverfälscht, unvermischt 2. rein, klar, unberührt 3. sauber
guĝarate:
સ્વચ્છ
haitie:
pwòp
haŭse:
mai tsabta
hinde:
साफ
hispane:
puro
hungare:
tiszta
igbe:
dị ọcha
indonezie:
1. murni 2. murni 3. bersih
irlande:
glan
islande:
hreinn
japane:
クリーン
jave:
resik
jide:
ריין
jorube:
o mọ
kanare:
ಕ್ಲೀನ್
kartvele:
სუფთა
kazaĥe:
таза
kimre:
lân
kirgize:
таза
kmere:
ស្អាត
koree:
청소
korsike:
lavagna
kose:
acocekileyo
kroate:
čist
kurde:
pak
latine:
mundi
latve:
tīrs
laŭe:
ສະອາດ
litove:
švarus
makedone:
чиста
malagase:
madio
malaje:
bersih
malajalame:
വെടിപ്പുള്ള
malte:
nadif
maorie:
ma
marate:
स्वच्छ
monge:
huv si
mongole:
цэвэр
nederlande:
schoon, rein, zuiver
nepale:
स्वच्छ
njanĝe:
oyera
okcidentfrise:
skjin
panĝabe:
ਨੂੰ ਸਾਫ਼
paŝtue:
پاک
pole:
czysty, schludny
portugale:
puro, limpo, castiço (linguagem), genuíno
ruande:
isuku
rumane:
pur, curat
ruse:
чистый
samoe:
mamᗑ
sinde:
صاف
sinhale:
පිරිසිදු
skotgaele:
glan
slovake:
rýdzi, írečitý, čistý, číry
slovene:
čist
somale:
nadiif ah
ŝone:
chena
sote:
hloekileng
sunde:
beresih
svahile:
safi
svede:
ren
taĝike:
тоза
taje:
ทำความสะอาด
tamile:
சுத்தமான
tatare:
чиста
telugue:
శుభ్రంగా
tibete:
གཙང་མ་
turke:
temiz
ukraine:
чистий
urdue:
صاف
uzbeke:
toza
vjetname:
sạch
zulue:
zihlanzekile

*purema

Kutime zorganta pri pureco: li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [14]; porkoj estas puremaj bestoj kaj ne joton malpli puremaj ol ĉevaloj [15]; malpuraj fulgokovritaj kaj grasmakulitaj supujoj el kuirejo de malpurema kuiristino Metrop .
angle:
tidy
beloruse:
ахайны
ĉeĥe:
čistotný
ĉine:
整洁 [zhěngjié], 整潔 [zhěngjié], 崭齐 [zhǎnqí], 嶄齊 [zhǎnqí]
france:
propre (aimant la propreté)
germane:
reinlich ~ema: liederlich.
hispane:
limpio
hungare:
tisztaságszerető
indonezie:
teratur, rapi, kemas
japane:
きれい好きの [きれいずきの]
nederlande:
op reinheid gesteld
pole:
schludny
portugale:
asseado
rumane:
curat
ruse:
опрятный, чистоплотый
slovake:
čistotný
svede:
renlig
turke:
temiz(temizliği seven)
ukraine:
охайний, чепурний

*purigi

(tr)
Igi pura:
1.
refandi kaj purigi arĝenton [16]; nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon [17]; provoj „purigi“ la naciajn lingvojn de „fremdaj“ vortoj estas […] stulte mortigaj por la lingvoj mem [18]; neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj Marta .
2.
Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo [19]; lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia peko [20]; antaŭ ol vi sukcesos plene purigi vin de tiu ĉi kulpigo, ni ne povos eĉ pripensi kondiĉojn de kontrakto [21]; purigi de tiu ĉi makulo la honoron de la […] familio [22].
3.
mi prenis broson kaj purigis la veston [23]; ili purigu la altaron de la cindro [24]; ni purigis la tutan domon [25]; [mi] purigus miajn manojn per lesivo [26]; la knabinoj alportis la balailon kaj purigis la pelton de la urso [27]; Lotinjo trovis en iu angulo pluŝurseton, ĝi estis komplete polvkovrita, antaŭ ol ŝi frappurigis ĝin [28]; la sono de lia nazo, kiam li ĝin purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo [29].
angle:
clean, cleanse
beloruse:
чысьціць, ачышчаць, ачысьціць, вычысьціць
ĉeĥe:
pucovat (hovor.), vyčistit, čistit
ĉine:
[jiān], 洁净 [jiéjìng], 潔淨 [jiéjìng], 清扫 [qīngsǎo], 清掃 [qīngsǎo], 清洁 [qīngjié], 清潔 [qīngjié], 沷 [fā], 洮 [táo], 祓 [fú], 打扫 [dǎsǎo], 打掃 [dǎsǎo], 澼 [pì], 擦 [cā], 洗净 [xǐjìng], 洗淨 [xǐjìng], 涤 [dí], 滌 [dí], 擦拭 [cāshì]
france:
nettoyer, purifier
germane:
reinigen frap~igi: ausklopfen.
hispane:
limpiar
hungare:
tisztít
indonezie:
membersihkan, memurnikan, menyucikan
japane:
純化する [じゅんかする], 精製する [せいせいする], 清める [きよめる], きれいにする, 掃除する [そうじする], 浄化する [じょうかする]
nederlande:
1. zuiveren, raffineren, veredelen 2. zuiveren 3. schoonmaken, reinigen, poetsen
pole:
1. czyścić, sprzątać
portugale:
1. limpar 2. limpar 3. limpar
rumane:
1. curat
ruse:
1. очистить, очищать 2. очистить, очищать 3. чистить, очищать, очистить
slovake:
očistiť, prečistiť, vyčistiť, čistiť
svede:
rena, rengöra
tibete:
སྦྱོང་བ་
turke:
temizlemek
ukraine:
чистити, очищати, прибирати

purigilo

Ĉia ilo uzata por purigado: ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon [30]; ili investas en esploroj diverskampaj por inventi novajn purigilojn [31]. SUB:lavilo
angle:
cleanser
ĉine:
淸洗劑 [qīngxǐjì], 清洗剂 [qīngxǐjì], 洁面乳 [jiémiànrǔ], 潔面乳 [jiémiànrǔ], 使淸潔的東西 [shǐqīngjiédedōngxi], 使清洁的东西 [shǐqīngjiédedōngxi], 擦亮粉 [cāliàngfěn], 淸潔劑 [qīngjiéjì], 清洁剂 [qīngjiéjì], 淸潔用品 [qīngjiéyòngpǐn], 清洁用品 [qīngjiéyòngpǐn], 清除剂 [qīngchújì], 清除劑 [qīngchújì]
france:
fourniture de nettoyage
germane:
Reinigungsmittel
indonezie:
pembersih, pemurni
ruse:
моющее средство

puriĝejo

Loko aranĝita aŭ taŭga por sinpurigo: tiu ĉambro […] estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco Marta . VD:purgatorio
angle:
purgatory
beloruse:
чысцілішча
ĉine:
水房 [shuǐfáng], 厕 [cè], 廁 [cè], 洗手間 [xǐshǒujiān], 洗手间 [xǐshǒujiān], 盥洗室 [guànxǐshì]
france:
purgatoire
germane:
Bad, Waschraum
hungare:
tisztálkodóhelyiség, tisztulás helye
indonezie:
tempat penyucian
nederlande:
vagevuur
pole:
czyściec
portugale:
purgatório
rumane:
purgatoriu

purismo

LIN Zorgado pri lingva pureco, pli vole prenanta vortojn kaj esprimojn el ĝia provizo, ol depruntanta de aliaj lingvoj: eliminado de internaciaj vortoj el kiu ajn lingvo estas esprimo de mallarĝanima lingva purismo [32].
Rim.: PIV trudas al tiu vorto malaproban nuancon: „Troa zorgado ...“. Tamen tio neniel sekvas el la strukturo de la vorto, kaj estas ekzemplo de fremdlingva misinfluo, kiun vera puristo (kiel mi mem) malakceptas. [Sergio Pokrovskij]
32. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
angle:
purism
beloruse:
пурызм
ĉeĥe:
purizmus
france:
purisme
germane:
Purismus
hispane:
purismo
hungare:
purizmus
indonezie:
purisme, pemurnian (bahasa)
japane:
純正主義 [じゅんせいしゅぎ], 純粋主義 [じゅんすいしゅぎ], ピュリスム
katalune:
purisme
nederlande:
purisme
pole:
puryzm
portugale:
purismo
rumane:
purism
ruse:
пуризм
slovake:
purizmus
ukraine:
пуризм

puristo

LIN Tiu, kiu volas konservi lingvon pura, sen enmikso de fremdaj influoj: nefleksebla puristo [33]; ne, – rebatas la puristo, – diru pli ĝuste: […] [34]; laŭ lingvaj puristoj, vi ne estas bona latvo, se vi skribas komputer anstataŭ dators [35]; la du citaĵoj ĉisupraj donas al vi specimenon de la gusto de la rakontostilo, ĝi eble ne plene kontentigos puristojn kiuj preferas sian mitologion senornama [36].
33. L. Beaucaire: El la vivo de bervala sentaŭgulo, 1974
34. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Per kio ni amuzu nin?
35. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)
36. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
beloruse:
пурыст
ĉeĥe:
brusič, purista
ĉine:
純化論者 [chúnhuàlùnzhě], 纯化论者 [chúnhuàlùnzhě]
france:
puriste (ling.)
germane:
Purist
indonezie:
puris, pemurni (bahasa)
japane:
純正主義者 [じゅんせいしゅぎしゃ], 純粋主義者 [じゅんすいしゅぎしゃ], ピュリスト
pole:
purysta
rumane:
purist
slovake:
brusič, purista
ukraine:
пурист

puruma

HejmVort
(pri infano) Kiu ne plu bezonas vindaĵojn.
angle:
toilet trained, potty trained
beloruse:
ахайны, прывучаны да парадку
france:
propre (enfant)
germane:
sauber (Kind), trocken (windelfrei)
hungare:
szobatiszta
japane:
おむつのとれた
nederlande:
zindelijk
pole:
nauczony porządku
portugale:
que não mais usa fralda
rumane:
învățată
ruse:
опрятный, чистоплотный

malpura

Ne pura, enmiksita de fremda, naŭza elemento: ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero [37]; kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj Marta ; la ondoj de la alfluo kraĉis salan, malpuran ŝaŭmon [38]; malpuraj hoteloj [39]; la malpura atmosfero de grandaj urboj [40]; malpurulo PrV ; ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran PrV ; tolaĵon malpuran lavu en la domo (ne montru al fremduloj familiajn disputojn) PrV ; MUZ mi ludas solon, kun sufiĉe malpura (neharmonia, neĝusta tonalto) kaj neregata sono, ĉar mi volis krei senton de perdo de memrego [41]. VD:ekskrementa, kota, makulita, ŝlima
angle:
dirty
beloruse:
брудны
ĉeĥe:
nečistý, špinavý
ĉine:
[wū], 肮脏 [āngzāng], 骯髒 [āngzāng], 脏 [zāng], 髒 [zāng], 弄脏 [nòngzāng], 弄髒 [nòngzāng], 汙 [wū], 肮 [āng], 骯 [āng], 齷 [wò], 龌 [wò], 混浊 [hùnzhuó], 混濁 [hùnzhuó], 下流 [xiàliú], 脏兮兮 [zāngxīxī], 髒兮兮 [zāngxīxī], 污秽 [wūhuì], 污穢 [wūhuì], 污跡斑斑 [wūjībānbān], 污迹斑斑 [wūjībānbān]
france:
impur, sale tolaĵon mal~an lavu en la domo: il faut laver son linge sale en famille.
germane:
schmutzig
hispane:
sucio
hungare:
piszkos, szennyes tolaĵon mal~an lavu en la domo: nem kell a szennyest kiteregetni.
indonezie:
kotor
japane:
不純な [ふじゅんな], 混ざり物のある [まざりぶつのある], 濁った [にごった], 汚れた [けがれた], きたない, 不潔な [ふけつな], 不浄な [ふ浄な], けがれた
katalune:
brut
nederlande:
vuil, vies
pole:
brudny
portugale:
sujo, impuro
rumane:
murdar
ruse:
грязный
slovake:
nečistý, špinavý
svede:
smutsig
tibete:
བཙོག་པ་
tokipone:
jaki
ukraine:
брудний, нечистий

malpuraĵo

Aĵo, elemento malpura: la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro, ĝi estas pekofero [42]; lia vizaĝo estis tiel kovrita de malpuraĵo, ke se oni semus tie kreson, ĝi donus riĉan rikolton [43]; rigardu […] la malpuraĵon de muŝoj tie ĉi en la angulo [44]; ŝi estis virino purema […], neniam lasis malpuraĵojn amasiĝi en anguloj [45].
beloruse:
бруд
ĉine:
[wū], 垢 [gòu], 污垢 [wūgòu], 污秽 [wūhuì], 污穢 [wūhuì], 泥垢 [nígòu], 秽 [huì], 穢 [huì]
france:
saleté
germane:
Schmutz, Dreck, Verunreinigung
indonezie:
kotoran
tibete:
དྲེག་པ་
ukraine:
бруд

malpurigi

(tr)
Enmeti, enmiksi fremdan, misan aŭ naŭzan substancon: mi tute ne volas malpurigi miajn manojn, kaj [ŝi] foriris [46]; ruĝa makulo, pli kaj pli disvastiĝanta, malpurigis lian ĉemizon, en la loko de la koro [47]; (figure) tiu naŭziga kraĉaĵo, kiu ŝprucis sur ŝiajn sentojn kaj malpurigis ŝiajn memorojn [48]; (figure) [ĉu] estu via filino, kiu unua malpurigu sian blazonon per perfido kaj per felonio [49]? kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn PrV . VD:makuli
angle:
soil
beloruse:
брудзіць, забруджваць, пэцкаць
ĉeĥe:
zašpinit
ĉine:
[wò], 弄脏 [nòngzāng], 弄髒 [nòngzāng], 薶 [wō], 壤 [rǎng], 受污染 [shòuwūrǎn], 污跡斑斑 [wūjībānbān], 污迹斑斑 [wūjībānbān], 衣裳褴褛 [yīshanglánlǚ], 衣裳襤褸 [yīshanglánlǚ], 受到污染 [shòudàowūrǎn], 脏污 [zāngwū], 髒污 [zāngwū]
france:
salir, souiller
germane:
beschmutzen, verschmutzen, verunreinigen, besudeln
hispane:
ensuciar
hungare:
bepiszkol, beszennyez
indonezie:
mengotori
japane:
よごす, 汚くする [きたなくする], けがす
katalune:
embrutar, embrutir
nederlande:
vuil maken, vervuilen (vuil maken)
pole:
brudzić, chlapać, śmiecić, zanieczyszczać
portugale:
sujar, emporcalhar
rumane:
murdare, stropi, gunoi, poluează
ruse:
пачкать, испачкать, запачкать, загрязнять, загрязнить
slovake:
zamazať, zašpiniť, znečistiť
svede:
smutsa ner
tokipone:
jaki
ukraine:
бруднити, забруднювати, занечищувати

*malpuriĝi

(ntr)
Difektiĝi pro almeto de io fremda, malboniga: en la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis [50]; ha, kiel ŝi malpuriĝis en la bierfarejo [51]; (figure) en via buŝo la sankta vorto amo malpuriĝas [52]; la riveroj malpuriĝis je signifa kvanto da kupro kaj plumbo [53].
50. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
52. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
53. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
angle:
get dirty
beloruse:
пэцкацца, забруджвацца
france:
se salir, se souiller
germane:
schmutzig werden, verdrecken
hispane:
ensuciarse
hungare:
bepiszkolódik, beszennyeződik
indonezie:
terkotori
nederlande:
vuil worden, vervuilen (vuil worden)
pole:
brudzić się
portugale:
sujar-se
rumane:
murdare
ruse:
испачкаться, запачкаться

akvopurigejo

Instalaĵo, kie oni purigas akvon de malpuraĵoj kaj ekskrementoj: la unua akvopurigejo en Eŭropo ekfunkciis en 1882 en Frankfurto ĉe Majno [54].
angle:
wastewater treatment plant
beloruse:
водаачышчальнае збудаваньне
ĉine:
污水处理厂 [wūshuǐchǔlǐchǎng], 污水處理廠 [wūshuǐchǔlǐchǎng], 污水净化设备 [wūshuǐjìnghuàshèbèi], 污水淨化設備 [wūshuǐjìnghuàshèbèi]
france:
traitement des eaux usées
germane:
Kläranlage
indonezie:
IPAL (instalasi pengolahan air limbah), instalasi pengolahan air limbah

blovpurigi, nazpurigi

Purigi per trablovo (de nazo ks); senmukigi: [li] blovpurigas la nazon kaj volas denove preni la glason, kiam li sentas, ke li devas terni denove [55]; Elvira prenis paperan poŝtukon, brue nazpurigis en ĝin, kaj ploris [56]. VD:mungi
beloruse:
смаркацца
ĉeĥe:
smrkat, čistit si nos
ĉine:
擤鼻涕 [xǐngbítì], 擤 [xǐng]
france:
se moucher
germane:
schnauben, schneuzen
indonezie:
menyingsring
japane:
洟をかんでやる [はなをかんでやる], 洟をかむ [はなをかむ]
pole:
wycierać nos
rumane:
ștergeți nasul
slovake:
smrkať, čistiť nos

brilpura

Pro pureco reluma, brila: [la] cervo […] havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon [57]; la brilpuraj rikoltiloj de la rikoltistoj brilis sur la grenkampoj [58]; ĉio estis nova, brilpura kaj bela [59]!
angle:
sparkling clean
beloruse:
начышчаны да бляску
ĉeĥe:
zářivě čistý
ĉine:
光洁 [guāngjié], 光潔 [guāngjié]
france:
reluisant (propre)
germane:
blitzsauber, blitzeblank
hungare:
ragyogóan tiszta
indonezie:
bersih bersinar, bersih berkilau
nederlande:
blinkend (schoon)
pole:
czysty do połysku
portugale:
reluzentemente limpo, resplandescente
rumane:
curat pentru a străluci
slovake:
žiarivo čistý
turke:
pırıl pırıl
ukraine:
начищений до блиску, блискучий

frotpurigi

(tr)
Purigi forigante supran malpuron per frotado: lia ora krono kaj la sceptro estis frotpurigitaj tiel, ke ĉio aspektis belege [60]; frotpurigita kaj brilpura la lanterno staris en angulo, kie ĝi tuj faladis en la okulojn [61]; mi same levadis la litojn, la akvo-sitelojn, portis malpurajn vestaĵojn al la lavejo, frotpurigis, gladis [62]; frotpurigita pargeta planko [63]. VD:skrapi, viŝi
angle:
polish, scrub
beloruse:
выціраць (дачыста), адціраць
ĉeĥe:
drhnout, vydrhnout, vytřít
france:
astiquer, fourbir, récurer
germane:
scheuern, schrubben, rubbeln, abwischen
hungare:
sikál, súrol
indonezie:
menggosok (utk membersihkan), memoles, menyemir, mengeskrub
nederlande:
schoonwrijven
pole:
szorować
portugale:
esfregar
rumane:
tufărie
slovake:
drhnúť, šúchať (pri praní)
svede:
skrubba
ukraine:
витирати

ripozpurigi

(tr)
Purigi per ripozigo, precipe likvaĵon, kies malpuraĵoj tiel alfundiĝas: mi ripozpurigos iliajn akvojn [64]. VD:dekanti, precipiti
angle:
decant
beloruse:
адстойваць (вадкасьць)
ĉine:
[dèng], 滗析 [bìxī], 潷析 [bìxī]
france:
décanter
germane:
dekantieren, absetzen lassen, ausfällen
hungare:
derít, ülepít
indonezie:
menyiring, mendekantasi
nederlande:
decanteren
pole:
scedzić
portugale:
decantar
ruse:
отстаивать (жидкость)

sekpurigi

(tr)
TEKS(pri tolaĵoj) Purigi per ĥemia, senakva procedo.
beloruse:
рабіць хімчыстку
ĉine:
乾洗 [gānxǐ], 干洗 [gānxǐ]
france:
laver à sec
germane:
chemisch reinigen
indonezie:
mencuci kering
japane:
ドライクリーニングする

sekpurigejo

TEKS Loko aŭ butiko al kiu oni portas tolaĵojn por ilia sekpurigo: kiam Lidia estis en Lima unu el la lokaj bahaanoj, Glen Sealts, kiu posedis sekpurigejon, ofertis senpage sekpurigi ŝiajn vestaĵojn [65].
65. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
beloruse:
хімчыстка (месца)
ĉine:
乾洗 [gānxǐ], 干洗 [gānxǐ]
france:
blanchisserie, pressing
germane:
chemische Reinigung
indonezie:
penatu kimia

viŝpurigi

(tr)
Purigi per viŝado: ni demetis la bluzojn kaj per ili viŝpurigis la plankon [66].
66. S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007
beloruse:
выціраць, сьціраць
ĉine:
[mā], 拭抹 [shìmǒ], 拭除 [shìchú], 揩拭 [kāishì], 揩擦 [kāicā]
france:
astiquer, essuyer
germane:
wischen, schrubben
indonezie:
mengelap
pole:
ścierać
rumane:
șterge

pure kaj nure, pure kaj simple

(frazaĵo)
Ĝuste dirite, sen troigo aŭ maltroigo: mi min demandas ĉu tiu afero pri la albana krimmetodo ne estas pure kaj nure antaŭjuĝo, kliŝo [67]; se ni sen antaŭjuĝo konsideras la ĉi-supran frazon, ni konstatas, ke ĝi pure kaj simple esprimas unu pasintan okazaĵon [68].
67. J. Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
68. Akademio de Esperanto: Esploro de la Ekzercaro pri la formo „estis -ita“, Akademia Cirkulero 76a, 1965
beloruse:
без прыкрасаў, папросту кажучы
ĉine:
[pǔ], 樸 [pǔ], 单纯 [dānchún], 單純 [dānchún]
france:
purement et simplement
germane:
schlicht und einfach, einfach gesagt, ohne zu beschönigen

etna purigo, etna purigado

MIL Forigo de ĉiuj anoj de iu nacio el teritorio: tiu milito de etna purigado pere de perforto amarigas mian vivon [69]. VD:genocido, masakro
69. Ratimir: Rat i Mir, en: Vivprotokoloj, 2009
beloruse:
этнічная чыстка
ĉine:
种族清洗 [zhǒngzúqīngxǐ], 種族清洗 [zhǒngzúqīngxǐ], 种族清除 [zhǒngzúqīngchú], 種族清除 [zhǒngzúqīngchú]
france:
nettoyage ethnique
germane:
etnische Säuberung
indonezie:
pembersihan etnis
japane:
民族浄化 [みんぞくじょうか]
pole:
czystka etniczna
rumane:
purificarea etnică

administraj notoj

~uma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sek~igi: Mankas dua fontindiko.
sek~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.