*sekv/i

*sekvi

(tr)
1.
Iri post moviĝanta objekto aŭ persono, postiri: ŝi sekvis la senditojn de David kaj fariĝis lia edzino [1]; [Marta] iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ povis ŝin sekvi Marta ; (figure) la laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio […], la pli maljunaj kun kompato (vd akompani); Marta ; la knabino sekvis ĝin per la okuloj [2]; (figure) sekvi iun per la pensoB ; nur bono kaj favoro sekvas min en la daŭro de mia tuta vivo [3]. VD:postveni
2.
Agi konforme al, depende je...
a)
(figure) Mense atenti pri io okazanta; fari la saman rezonadon, kiel iu alia, kapti la signifon de ties vortoj aŭ pensoj: sekvi (konstante viziti kaj praktiki) kurson; ĉiu sekvas kun intereso la malfacilan bataladon [4]; estas malfacile sekvi viajn pensojn [5].
b)
(figure) Dividi ies opinion, morojn, konduton; alpreni kiel modelon, mastron: kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ, kaj lin sekvis dek mil viroj [6]; ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi [7]; ne sekvu malbonajn homojn, kaj ne deziru esti kun ili [8].
c)
(figure) Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas: sekvi vojon; vi ne sekvis la konsilon Ifigenio ; laŭ lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885 FK ; sekvi kutimon, metodon; sekvu la paŝosignojn de piuloj [9]; ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin [10]; [ili] sekvas la obstinecon de sia koro [11]; egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera, ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas [12].
3.
Okazi post io: post somero sekvas aŭtuno; tago tagon sekvas, sed ne similas PrV ; el la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan (jenan) regulon [13]; la diferencon vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj [14].
4.
Okazi post io, rezulte de ĝi, esti motivita aŭ kaŭzita de ĝi: el tio sekvas, ke […] [15] FK [16]; nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris FK .
afrikanse:
volg
albane:
ndjek
amhare:
ተከተል
angle:
follow
arabe:
تابع
armene:
հետեւել
azerbajĝane:
izləmək
beloruse:
1. сьледаваць, ісьці (за кім) 2.c прытрымлівацца (чаго), сьледаваць (чаму) 3. сьледаваць 4. вынікаць, сьледаваць
bengale:
অনুসরণ করা
birme:
လိုက်
bosne:
slijediti
ĉeĥe:
následovat, sledovat, vyplývat
ĉine:
1. 跟随 [gēnsuí]
dane:
følg
estone:
järgima
eŭske:
jarraitu
filipine:
sundin
france:
suivre ~i vojon: emprunter un chemin, prendre un chemin. 2. adopter (une conduite), comprendre (un raisonnement), se conformer (à des idées), obéir (à des principes), se soumettre (à un guide, à des principes) 4. découler de
galege:
siga
germane:
folgen 2.c befolgen
guĝarate:
અનુસરો
haitie:
swiv
haŭse:
bin
hinde:
का पालन करें
hispane:
seguir 1. seguir 2.a captar, seguir, comprender, agarrar la onda [en sv] 2.b seguir una idea o creencia, profesar, imitar 2.c seguir un camino o consejo, proseguir 3. ir después de 4. seguirse de, resultar de
hungare:
követ, következik ~i vojon: utat követ.
igbe:
na-eso
indonezie:
mengikuti
irlande:
leanúint
islande:
fylgja
japane:
続く [つづく]
jave:
tindakake
jide:
נאָכפאָלגן
jorube:
tẹle
kanare:
ಅನುಸರಿಸಿ
kartvele:
დაიცვას
katalune:
seguir 1. empaitar 3. seguir-se, continuar
kazaĥe:
орындаңыз
kimre:
dilyn
kirgize:
ээрчүү
kmere:
តាម
koree:
따라
korsike:
seguitate
kose:
landela
kroate:
slijediti
kurde:
pêketin
latine:
sequitur
latve:
sekot
laŭe:
ປະຕິບັດຕາມ
litove:
sekti
makedone:
следат
malagase:
manaraka
malaje:
mengikuti
malajalame:
പിന്തുടരുക
malte:
isegwu
maorie:
te whai
marate:
अनुसरण
monge:
ua raws li
mongole:
дагах
nederlande:
volgen
nepale:
पछ्याउन
njanĝe:
kutsatira
okcidentfrise:
folgje
panĝabe:
ਦੀ ਪਾਲਣਾ ਕਰੋ
paŝtue:
تعقيب
pole:
następować, podążać, wynikać
portugale:
1. seguir
ruande:
kurikira
ruse:
1. следовать (за кем-л., чем-л.), идти (за кем-л.., чем-л.) 2.c следовать (чему-л.), придерживаться (чего-л.), соблюдать 3. следовать ~anta: следующий. 4. следовать, проистекать
samoe:
mulimuli
sinde:
جي تابعداري ڪريو
sinhale:
අනුගමනය
skotgaele:
a ‘leantainn
slovake:
nasledovať, sledovať
slovene:
sledite
somale:
raacaan
ŝone:
tevera
sote:
latela
sunde:
ngiringan
svahile:
kufuata
taĝike:
пайравӣ
taje:
1. เดินตาม, ตาม 2. ทำตาม, ปฏิบัติตาม
tamile:
பின்பற்றவும்
tatare:
иярегез
telugue:
అనుసరించండి
tibete:
གཞུགས་ལ་ཤོག་
ukraine:
слідувати
urdue:
فالو کریں
uzbeke:
rioya
vjetname:
theo
zulue:
ukulandela

sekvo

1.
Io, kio sekvas4, konsekvenco: tio estas tute natura sekvo [17]; vi ne […] pensis pri la sekvoj [18]; li ne povis distingi, ĉu [la varmego] estas sekvo de la efektiva fajro, ĉu de lia tro granda ardo de amo [19]; sekvoriĉa sukceso.
2.
Vico: tio fakto restos dum sekvo de cent jaroj [20]; televida bildosekvo [21].
17. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 47:7
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
20. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
21. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
ĉeĥe:
dohra, dopad, důsledek, následek, vliv
ĉine:
后果 [hòuguǒ], 後果 [hòuguǒ], 后效 [hòuxiào], 後效 [hòuxiào], 一致性 [yīzhìxìng], 坚定不移 [jiāndìngbùyí], 堅定不移 [jiāndìngbùyí], 连贯性 [liánguànxìng], 連貫性 [liánguànxìng], 后续 [hòuxù], 後續 [hòuxù]
france:
conséquence, répercussion, suite (conséquence) ~oriĉa: riche de conséquences.
germane:
Folge 2. Reihe
hispane:
consecuencia, repercusión
hungare:
következmény, okozat, eredmény
indonezie:
1. dampak, konsekuensi
japane:
帰結 [きけつ], 成行 [なりゆき], 結果 [けっか], 成果 [せいか]
katalune:
conseqüència, resultat
pole:
następstwo, skutek, wynik, sukcesja
ruse:
следствие, последствие
slovake:
dôsledok, následok
ukraine:
наслідок

sekve

Kiel sekvo, do, konsekvence: la surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [22]; ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato […] [23]; ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti EE ; ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge Marta .
ĉeĥe:
následkem (něčeho)
ĉine:
因此 [yīncǐ], 因而 [yīnér], 故此 [gùcǐ], 故而 [gùér], 是以 [shìyǐ]
france:
par conséquent, donc
germane:
folglich
hispane:
consecuentemente, por consecuencia, por lo tanto
hungare:
következésképpen, tehát
indonezie:
oleh karena itu, jadi
japane:
したがって
katalune:
per tant, com a conseqüència, tot seguit
pole:
zatem
ruse:
следовательно
slovake:
následkom (niečoho)
ukraine:
отже

sekve de, sekve al

(prepoziciaĵo)
En la sekvo de, post, pro...: la servistoj, siavice, sekve de geedziĝoj […] pliigos la laborkapablojn [24]; studento rajtas plenumi antaŭe aprobitan esplorlaboron kaj gajni kvin poentojn sekve al la pozitiva juĝo de la esplorraporto [25].
ĉine:
因为 [yīnwèi], 因為 [yīnwèi]
france:
en conséquence de, par suite de
germane:
in Folge von, durch, unter der Bedingung, dass
hispane:
en consecuencia de, a consecuencia de
indonezie:
sebagai hasil dari
japane:
~の結果 [~のけっか]
katalune:
com a conseqüència de
pole:
wskutek, w następstwie, w wyniku czegoś

sekvaĵo

1.
Tio, kio sekvas: ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto […] [26]; el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta Marta ; antaŭaĵo kaj sekvaĵo [27]; forĵetaĵoj, […] industriaj aŭ komercaj rubaĵoj, sekvaĵoj de privata agado [28].
a)
MED Pli-malpli fruaj kaj daŭraj komplikaĵoj, aperantaj aŭ restantaj post malsano aŭ operacio.
b)
BELA Daŭrigo: „Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie“ […] estas sekvaĵo de „Alico en Mirlando“ [29].
2.
MAT[30](arkaismo) =vico.
beloruse:
1.a наступства
ĉine:
1. 后效 [hòuxiào], 後效 [hòuxiào], 后果 [hòuguǒ], 後果 [hòuguǒ]
france:
1.a suite (séquelle), séquelle 1. suite (le reste de qc)
germane:
1.a Komplikation 1. Folgeerscheinung, Folge, Fortsetzung
hispane:
1.a complicaciones (médicas) 1. la siguiente parte 2. sucesión
hungare:
1.a szövődmény 1. folytatás
indonezie:
barisan (matematika), banjar (matematika) 1.a komplikasi 1.b sekuel 1. kelanjutan
japane:
続き [つづき], 次 [じ], 後遺症 [こういしょう]
katalune:
1.a xacra, alifac 1. continuació 2. successió
pole:
powikłanie, ciąg dalszy
ukraine:
продовження (тексту і т.п.), мед. наслідки (хвороби)

sekvigi

1.
Fari aŭ zorgi, ke iu aŭ io estu sekvanta aŭ sekvata: la policestro sekvigis la suspektatajn fremdulojn; sekvigi leteron (ŝanĝinte la adreson, redoni leteron al la poŝto por ke ĝi atingu la forestantan adresulon); (ĉe ĵonglado) triobjekta duŝo 51 estas ekscitata sekvo, ĉar ne eblas sekvigi 3 kaj 51 [31].
2.
Rezultigi aŭ konsekvencigi; kaŭzi: tia aliĝo certe sekvigos aliajn; produktado malpli kara sekvigas plian vendadon kaj produktadon; mi estas malsana sed tio ne sekvigas, ke mi ne povas manĝi (kuntreni); la vakcino […] sekvigis la kreadon de antikorpoj, kiuj plejparte neniigis la virusojn [32]; administraj reformoj, malcentrigoj kaj privatigoj, kiuj povas sekvigi intereskonfliktojn kaj mankhavajn kontrolojn [33].
beloruse:
выклікаць, паўплываць
ĉeĥe:
vyvolat, způsobit
germane:
1. folgen lassen ~igi leteron: einen Brief nachsenden. 2. verursachen
hispane:
1. vigilar, hacer seguir 2. producir, causar, implicar
hungare:
maga után von, okoz, kivált 1. követtet ~igi leteron: levelet utánaküld.
indonezie:
2. menyebabkan
japane:
後を追わせる [あとをおわせる], 従わせる [したがわせる], 従える [したがえる], 結果を導く [けっかをみちびく]
katalune:
1. fer seguir, vigilar 2. produir, causar, implicar
nederlande:
doen volgen
pole:
ciągnąć, prowadzić ze sobą
ruse:
повлечь за собой
slovake:
spôsobiť, vyvolať
ukraine:
вести, тягнути за собою, призводити, доводити (до чого-н.), висилати услід за ким-н.

sekvonta

Kiu sekvos: [li] ordonis, ke en la sekvonta tago li prezentu siajn subulojn [34]; dum la dek sekvontaj jaroj vi komencos militon [35]; la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon [36]; de la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino Marta . SIN:venonta
ĉine:
下一次 [xiàyīcì], 下次 [xiàcì], 下个 [xiàgè], 下個 [xiàgè], 下一个的.下面 [xiàyīgède.xiàmian], 下一個的.下面 [xiàyīgède.xiàmian], 接下來 [jiēxialai], 接下来 [jiēxialai]
germane:
nächster
indonezie:
berikutnya, depan (waktu), mendatang
pole:
następny
ukraine:
наступний, майбутній

sekvulo

Tiu, kiu sekvas alian, space aŭ tempe; posteulo: Oto la 1-a, la sekvulo de Henriko la 1-a [37]; kiu, post la morto de la vokisto Mäkelä, fariĝis lia sekvulo [38]?
37. Vikipedio, Boleslao la 1-a (Bohemio)
38. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
ĉine:
接班人 [jiēbānrén], 后任 [hòurèn], 後任 [hòurèn], 后一任 [hòuyīrèn], 後一任 [hòuyīrèn], 后继 [hòujì], 後繼 [hòujì], 后继者 [hòujìzhě], 後繼者 [hòujìzhě], 接任者 [jiērènzhě], 接替者 [jiētìzhě], 繼承人 [jìchéngrén], 继承人 [jìchéngrén], 后继机 [hòujìjī], 後繼機 [hòujìjī], 繼任者 [jìrènzhě], 继任者 [jìrènzhě], 繼任 [jìrèn], 继任 [jìrèn]
france:
successeur (subst.)
germane:
Nachfolger
hispane:
sucesor (subst.)
indonezie:
pengganti, penerus, suksesor
pole:
zwolennik, adept, stronnik
slovake:
nohosled
taje:
ผู้ติดตาม

sinsekvo, intersekvo

1.
Aro da aĵoj regule metitaj unu post la alia: laŭ la ŝtuparo staris sinsekvo da soldatoj. sinsekvo de tri nukleotidoj, pro la ordo de la bazoj (adenino, citosino, guanino aŭ uracilo), donas la kodon por unu aminoacido en proteina molekulo [39].
2.
Aro da okazaĵoj estiĝintaj unu post la alia: sinsekvo da aventurojB ; tabelo de intersekvado [40] (de reĝoj). konsonant-sinsekvoj [41]; sinsekvo de subjektivaj asertoj kaj de historiaj falsaĵoj [42]; la arboj estas hakitaj laŭ antaŭe elpensita kaj decidita intersekvo [43]; [en la] afrikansa [lingvo] en pli longaj frazoj kun pli da helpverboj la intersekvo de la vortoj estas tute malsama ol en la nederlanda [44].
39. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
40. E. Millidge: The Esperanto-English dictionary, 1912-1924
41. Christian Declerck: Kiun vojon?, Monato, 2000/04, p. 4
42. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
43. Vikipedio, Arbarekspluatado
44. Vikipedio, Afrikansa lingvo
beloruse:
пасьлядоўнасьць
ĉeĥe:
návaznost
ĉine:
排列次序 [páiliècìxù], 秩 [zhì]
france:
série, succession
germane:
Reihe, Folge (Reihe)
hispane:
secuencia, serie 1. hilera, fila 2. sucesión, consecución
hungare:
1. sor 2. sorozat
indonezie:
seri, urutan
japane:
連続 [れんぞく], ひと続き [ひとつづき]
katalune:
1. renglera, rastellera 2. successió, encadenament tabelo de inter~ado: taula successòria.
nederlande:
opeenvolging, volgorde
pole:
porządek, uszeregowanie, szyk
ruse:
последовательность
slovake:
nadväznosť
ukraine:
ряд, послідовність

sinsekva, intersekva

Sekvantaj unu la alian, prezentanta sinsekvon: aperis vento, ĝi venis en formo de sinsekvaj puŝoj [45]; li ne manĝus tion eĉ tri tagojn intersekvajn [46].
beloruse:
пасьлядоўны
ĉeĥe:
návazný
ĉine:
[jiàn], 陆续 [lùxù], 陸續 [lùxù]
france:
successif
germane:
nacheinander folgend
hispane:
sucesivo, continuado
hungare:
egymást követő, sorozatos
indonezie:
berturut-turut
japane:
次々の [つぎつぎの], 相次ぐ [あいつぐ], 連続する [れんぞくする], 一連の [いちれんの]
katalune:
successiu, continuat
nederlande:
opeenvolgend
pole:
następujący po sobie, sekwencyjny
ruse:
последовательный
slovake:
nadväzný
ukraine:
послідовний

sekvi per la okuloj, sekvi okule, okulsekvi

(tr)
(frazaĵo)
Malgraŭ ĝia moviĝo konstante rigardi al...: sorĉite ŝi aŭskultetis liajn vortojn, sekvis okule liajn elegantajn moviĝojn [47]; [li] streĉis la tendenon kaj pafis la sagon supren en la ĉielon, pli alten ol oni povis sekvi ĝin per la okuloj [48]; Han Xizai […] staras meze por okulsekvi la forirantajn gastojn [49].
47. Monato, Franz-Georg rössler: La unua nokto
48. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
49. -: Kiu estis Han Xizai?, Ĉina Radio Internacia, 2004-10-29
beloruse:
сачыць (вачыма)
ĉine:
目送 [mùsòng]
france:
suivre des yeux
germane:
mit den Augen folgen
hispane:
seguir con la mirada
pole:
podążać oczami

postsekvi

(evitinde) (tr)
Sekvi1, 3, 4: Anna Petrovna postsekvis lin [el la dormoĉambro] kaj helpis alivestiĝi [50]; mi havas nek la inklinon, nek la rimedojn por teni [la studotajn bestojn] en kaptiteco, ankaŭ ne la bezonatan lertecon por postsekvi ilin en iliaj iroj [51]; Bernard Lamy — unu el postsekvantoj de Descartes rakontas, ke la konata vojaĝisto-esploranto Jaques Thevenot, […] proponis por faciligi studon de la ekzistantaj naturaj lingvoj — modifi ilian gramatikon laŭ la modelo de la lingvo tatara [52]; unu nokton lia 9-jara filo postsekvis sian patron kaj vidis la strangan, bruan presmaŝinon [53]; (figure) per lacaj okuloj li postsekvis trakurantajn preter li vagonojn [54].
Rim.: Ĉi tiu vorto ne aperas en PIV-oj, eble ĉar la prefikso post estas konsiderebla pleonasmo kaj ĝia participa formo ne akordas kun la Zamenhofa senco, sed la vorto tamen aperas.
ĉine:
跟随 [gēnsuí], 跟隨 [gēnsuí], 后续 [hòuxù], 後續 [hòuxù], 接替 [jiētì]
germane:
nachfolgen post~anto: Nachfolger.
hispane:
seguir
hungare:
követ
indonezie:
mengikuti
japane:
後について行く [あとについていく], 尾行する [びこうする]
katalune:
encalçar
pole:
śledzić, skutkować
slovake:
sledovať

postsekvanta

1.
(evitinde) Kiu postsekvas.
2.
Estanta post la sekvanta: la sekvanta tago pasis tre bone, la postsekvanta pasis jam pli malrapide [55]; la postsekvantan tagon, nelonge antaŭ la vespero, Lemuel kaj Adaha alvenis en la tendon de Peor kaj Ŝalmana [56].
france:
2. ultérieur
germane:
2. übernächster
hispane:
2. ulterior, posterior al siguiente
hungare:
1. követő 2. utána következő
katalune:
encalçador 2. posterior al següent la post~antan tagon: al cap de dos dies.
pole:
2. skutkujący, późniejszy

postsekvo

Sekvo1 aperanta iom distance de la kaŭzo: ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto, pri ĉio en la mondo [57]; post serioza observado sur [la kapo] estis bone videbla postsekvo de tiu bato [58]; la administrado kun sia postsekvo de paperaĵoj malhelpas la liberan kuron [59].
france:
conséquence, séquelle, répercussion, suite (conséquence)
germane:
Spätfolge
hispane:
consecuencia, secuela, repercusión, resultado (consecuencia)
hungare:
következmény
japane:
結果 [けっか], 事の成り行き [ことのなりゆき]
pole:
skutek, konsekwencja
slovake:
následok

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
sin~o, inter~o: Mankas verkindiko en fonto.