ReVo
*ŝrank/o UV

*ŝranko

Meblo en formo de alta kesto, fermebla per unu aŭ pluraj pordetoj, provizita je bretoj aŭ hokoj por konservi vestojn, tolaĵojn, manĝaĵojn, teleraron aŭ alispecajn objektojn: hejme la ŝuoj estis metitaj en ŝrankon [1]; li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj fakoj [2]; kuireja ŝranko […] ruĝa ŝranko vitrita [3]; enmura ŝranko [4]; subŝtupara ŝranko [5]; ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigaĵo [6]; librobretaro plenplena je belaj bindaĵoj, aktoŝranko, ĉio aperis kalkulita por maksimuma efikeco [7]; ŝi rapideme kuradis de la tablo al la grandega kverkligna telerŝranko kun verdaj vitroj kaj reen, transportante la manĝilaron Metrop ; li kaŝis […] ambaŭ knabojn en grandan ŝrankon [8]; mi sendis mian serviston pro la mantelo, kaj li metis ĝin en la ŝrankon kun miaj aliaj vestoj [9]. VD:komodo
angle:
cupboard, wardrobe, closet
beloruse:
шафа
bulgare:
шкаф
ĉeĥe:
skříň
ĉine:
橱柜 [chúguì], 櫥櫃 [chúguì], 柜 [guì], 櫃 [guì], 柜子 [guìzi], 櫃子 [guìzi], 橱 [chú], 櫥 [chú], 橱子 [chúzi], 櫥子 [chúzi], 衣柜 [yīguì], 衣櫃 [yīguì]
france:
armoire
germane:
Schrank enmura ~o: Wandschrank. subŝtupara ~o: Verschlag (unter der Treppe). ~eto: Schränkchen. akto~o: Aktenschrank.
greke:
ερμάρι
hebree:
ארון
hispane:
armario
hungare:
szekrény
itale:
armadio
japane:
戸棚 [とだな], 食器棚 [しょっきだな], 洋服ダンス [ようふくダンス]
katalune:
armari
nederlande:
kast
okcitane:
armari
pole:
szafa
portugale:
armário, estante
ruse:
шкаф
svede:
skåp
turke:
dolap
ukraine:
шафа

elŝrankiĝi

(frazaĵo) Publikigi memkoncernan aferon, pri kiu oni antaŭe diskretis aŭ sekretis: ekde tiu tempo mi „elŝrankiĝis“ kaj publike koncedas ke mi estas samseksemulo [10]; neelŝrankiĝintaj antisemitoj [11].
10. M. van Gompel: Pri mi, [vidita en 2011]
11. J. Camacho: ne eblas misinterpreto, libera folio, 2010-12-10
angle:
come out (of the closet)
beloruse:
(перан.) выйсьці зь ценю, стаць публічным
france:
faire son come-out
japane:
カミングアウトする
nederlande:
uit de kast komen
pole:
ujawnić się (przen.), wyjąć z szafy

enŝrankigi

(tr)
Enmeti, ordigi en ŝrankon: kiam en 1918 revolucia Rusio fermas la militon per aparta paco, Vladimir Galavamov, kun flaro de vera oportunisto, enŝrankigas la pastran veston, kiun li ĝis tiam elmontris […] kaj translokiĝas al Moskvo [12].
12. C. Morandini, trad. G. Cappa: Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov, 2020
beloruse:
класьці ў шафу
france:
ranger dans une armoire
nederlande:
in een kast opbergen
pole:
umieścić w szafie

fridŝranko

Fridujo: mi trovis ĉi tiun viandon en la fridoŝranko, mi preparas ĝin por rostado [13].
13. Monato, Julia Sigmond kaj Sen Rodin: La malĵaluzo de Klorinda, 2010
angle:
refrigerator
beloruse:
халадзільнік
ĉine:
电冰箱 [diànbīngxiāng], 電冰箱 [diànbīngxiāng], 冰箱 [bīngxiāng]
france:
féfrigérateur
germane:
Kühlschrank

frostoŝranko, glaciŝranko

Ŝranko kiu tenas interne froston por konservi nutraĵojn ks: Margarita tie faris por si glacion, kiun Marko portis al la hejmo […] por ĝin konservi en ties frostoŝranko [14]; frukta gelatenaĵo kun la fruktoj, rekte el glaciŝranko [15]; malgranda glaciŝranketo [16]. SUP:glaciujo
14. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
15. Andreo Bach: Donaco de Dio el Kaŝubio, Esperanta Retradio, 25a de junio 2015
16. Monato, Petro Desmet': Surrealismo, surrealismo, 2008
angle:
freezer
beloruse:
маразільнік
ĉine:
冷冻柜 [lěngdòngguì], 冷凍櫃 [lěngdòngguì]
france:
congélateur
germane:
Gefrierschrank

kirasŝranko, monŝranko, gardoŝranko

Metala, fortika ŝranko kun speciala seruro por konservo de multekostaĵoj: li iris […] al la banko kie s-ino Jendrik konservis monŝrankon [17]; la mono estis en la kirasŝranko [18]; la interŝanĝo […] estis konfesita en la letero, kiun mi ŝtelis el la gardoŝranko notaria [19].
beloruse:
сэйф
ĉine:
保险柜 [bǎoxiǎnguì], 保險櫃 [bǎoxiǎnguì]
france:
coffre-fort
germane:
Panzerschrank, Tresor, Safe
itale:
cassaforte
nederlande:
kluis
pole:
szafa pancerna
svede:
kassaskåp

libroŝranko

Brethava ŝranko, ofte kun vitraj aŭ sen pordoj, destinita por libroj: Vicigitaj flank'-ĉe-flanko, ⫽ Sur bretar' de l' libroŝranko ⫽ Ili staras en spaliroj [20]; en kabineto [troviĝis] molaj sofoj kaj seĝoj, inkrustita libroŝranko […] kaj kverkligna skribtablo Metrop ; la granda libroŝranko, en kiu staris multe da sciencaj kaj interesaj libroj [21].
beloruse:
кніжная шафа
ĉine:
书柜 [shūguì], 書櫃 [shūguì]
france:
bibliothèque (meuble)
germane:
Bücherschrank
itale:
libreria (armadio)
japane:
書棚 [しょだな], 本棚 [ほんだな]
nederlande:
boekenkast
pole:
biblioteczka
ruse:
книжный шкаф
svede:
bokskåp

litŝranko, dormŝranko

Niĉo kun lito kaj fermebla per pordoj; ŝranklito, alkovo: li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la litŝranko [22]; mi staris sur la planko antaŭ mia dormŝranko [23].
angle:
murphy bed
beloruse:
ніша для ложка
france:
bahut lit, lit breton
germane:
Schrankbett

manĝoŝranko

Bone aerumita ŝranko, taŭga por konservi manĝaĵojn: tiu pilolo ŝirmos vian manĝaĵon kontraŭ muŝoj kaj ĉiuspecaj insektoj, nur metu unu en vian kuirejon aŭ manĝoŝrankon, kaj vi forigos la danĝeron [24]; sufiĉas iom trarigardi vian manĝoŝrankon kaj tuj elpensi burgeron [25]!
24. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 18. Gaja Duopo.
25. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Burgero el kikeroj, aveno kaj kareo
beloruse:
шафа для ежы
germane:
Essschrank

vestoŝranko

Ŝranko por tenado de vestoj, ofte kun instaloj por ilin pendigi: kurinte al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon [26]; Anna Petrovna […lin] helpis alivestiĝi, doninte el la nova vestŝranko kun granda spegulo hejman pantalonon kaj jakon de antaŭrevolucia fasono Metrop ; la rompiĝintan zonon vi trovos en la kesto apud la vestoŝranko [27].
beloruse:
шафа для адзеньня, гардэроб
bulgare:
гардероб
ĉine:
衣柜 [yīguì], 衣櫃 [yīguì], 橱子 [chúzi], 櫥子 [chúzi], 衣厨 [yīchú], 衣廚 [yīchú]
france:
penderie
germane:
Kleiderschrank
itale:
guardaroba (armadio)
japane:
衣装ダンス [いしょうだんす]
nederlande:
kleerkast
pole:
szafa ubraniowa
svede:
garderob, klädskåp
ukraine:
шафа для одягу

vitroŝranko, montroŝranko

Vertikala vitrino en formo de ŝranko kun vitra antaŭo aŭ vitraj pordoj: ekspoziciejo [kun] 13 surmuraj informpaneloj, 5 tablovitrinoj kaj vico de vitroŝrankoj [28]; Agripina ekzamenis liajn familiajn diojn, kiuj estis ekspoziciataj malantaŭ la malfermitaj pordoj de inkrustita montroŝranko en la formo de miniatura sanktejo [29]; apud ĝi, vitroŝranko povus stari kun iom da porcelanaĵoj [30].
28. Monato, Petro Chrdle: Nova Esperanto-muzeo, 2009
29. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Kvara
30. K. Linzen, trad. J. Schröder: Kiam mi Maljuniĝos, Juna Esperantisto, 1913-11, p. 119a
beloruse:
вітрына
ĉine:
橱窗 [chúchuāng], 櫥窗 [chúchuāng], 栏柜 [lánguì], 欄櫃 [lánguì]
france:
vitrine (verticale)
germane:
Glasschrank, Vitrinenschrank
japane:
ガラス戸棚 [がらすとだな], ガラスケース, 陳列ケース [ちんれつけーす]
nederlande:
vitrinekast
pole:
witryna, gablotka
ukraine:
вітрина

administraj notoj