ReVo
*tabul/o PV

*tabulo

Plata, ne tre dika, peco el ligno aŭ el alia malmola materialo: tiu homo […] sidis sur la tero, kun la manoj kaj piedoj en kvar truoj de kvadrata tabulo, anstataŭanta katenojn [1]; ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon (ŝancon) de savo Marta ; sur la ponto nun staras memortabulo omaĝe al inĝeniero Jauković [2].
a)
KON Longa plata lignopeco, uzata por konstruado: faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno, dek ulnoj estu la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo [3]; li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj [4]; li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj […] kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj [5]; [ŝi] eknaĝis inter la traboj kaj tabuloj [6]; inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo [7]; la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj [8]; raboti tabulojn por la ĉerkoj [9]; metado de tabuloj trans rivereto EE ; tableto el du dikaj, fendiĝintaj tabuloj IK ; ili […] marteladis per la tranĉilo aŭ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis terura bruo [10]; sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto, eĉ la ŝraŭboj kaj la resontabulo [11]; la modeloj de la tabultegaĵo (vd tegolo) kaj fenestroj malkaŝas la konstrutempon [12].
b)
Plato el diversa materialo, uzata en mastrumado kiel submetaĵo; breto: por havi bonan odoron, oni metas [la florojn] sur ardantan feran tabulon [13]; gladotabulo [14]; ili troviĝis apud la kuŝtabulo de la krimuloj, kie ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko [15].
c)
PED Skribtabulo: la ĉefpastro-astrologo montris al li oran tabulon, sur kiu estis gravurita karto de la ĉielo [16]; skribi per kreto sur la nigra tabulo FK ; oni povas promenante apud ĝi trovi sur tabuloj la kialojn de la kanalo: provizi la ebenaĵon per akvo [17]; la skribtabuloj de Paskinsulo [18]; KOMP tabulkomputilo [19].
d)
Ŝildo3: ne ŝirmos la limojn arĝentaj tabuloj, kovritaj per traktatoj, se post ili ne stariĝos lancoj kaj glavoj [20]; anonctabulo [21]; homriveroj pasadis sur la stratoj de ambaŭ urboj, tenante supre abundon da afiŝtabuloj kun bunta enhavo: „Rezistu militon”, „Homoj pli ol mono” […] [22].
e)
SPO Ludtabulo: ŝaka tabulo [23]; dam-tabulo [24].
VD:planko, plato
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
2. Monato, Dimitrije Janičić: Vidinda ponto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:9
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:15
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Plumo kaj inkujo
12. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
17. Walter Klag: Ĉu ri-vere kanalo?, Monato, 2000/06, p. 24
18. Rudiger Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skribo, Monato, 2001/02, p. 23
19. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
21. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago
22. Monato, Claude Piron: Francio invitas, Svislando suferas
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
24. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
angle:
board board
beloruse:
nigra ~o: дошка (клясная). дошка, планка
bulgare:
дъска
ĉeĥe:
deska, prkno, tabule
france:
nigra ~o: tableau noir. panneau, planche
germane:
Tafel, Brett, Schindel (flache) ~komputilo: Tabletcomputer.
hispane:
nigra ~o: pizarrón. tabla
hungare:
deszka, tábla
indonezie:
nigra ~o: papan tulis. papan
japane:
[いた], 盤 [ばん]
katalune:
nigra ~o: pissarra. taula, tauler, post
nederlande:
nigra ~o: schoolbord. plank, bord
pole:
nigra ~o: tablica szkolna. ~komputilo: tablet. deska
portugale:
tábua, tabuleiro, quadro, prancha
ruse:
доска, планка
slovake:
malá tabuľa, vosková tabuľa (na písanie) (hist.)
svede:
bräda, skiva, tavla
ukraine:
дошка

tabulaĵo

Io farita el tabuloj: la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj BdV ; riĉaj plafonoj kaj lignaj tabulaĵoj de vandoj en Turkisa, Ruĝa kaj Blua salonoj estas certe vidindaj [25]. SUB:panelo
angle:
panelling, cladding
beloruse:
дашчаны выраб
germane:
Täfelung, Paneel, Verkleidung (Wand)
hungare:
deszkázat, táblaburkolat, faburkolat muraj ~aĵoj: falburkolat, falborítás, lambéria.
japane:
板張り [いたばり]
katalune:
entaulat
pole:
deskowanie
portugale:
entabuamento
ukraine:
обшивка

tabuleto

1.
Malgranda tabulo por konstruado ks: la kvarjara nepeto kunmetas sur la planko lignajn tabuletojn […] „Mi faras trogeton“ […] [26]; niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo [27].
2.
Skribtabuloŝildo3: faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO [28]; li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano [29]; ardeza tabuleto [30]; li sidiĝis proksime de la lampo kaj eltiris el sub la vesto malgrandan stilon kaj malgrandan tabuleton, kovritan per vakso [31]; sur matoj sidis kelkdeko da nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj [32]; notanta sur tabuletoj la agojn de l' mortinto [33]; sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita: „tiu ĉi domo estas vendata“ FK .
angle:
board, slab, tablet, bar (ex., chocolate)
beloruse:
дошчачка
ĉeĥe:
seznam, tabulka
france:
tablette
germane:
1. Brettchen 2. Schreibtafel, Schildchen
hungare:
1. írótábla, táblácska
indonezie:
tablet
japane:
小板 [こいた], 書字板 [しょあざいた]
katalune:
1. tauleta, llista
nederlande:
plankje
pole:
deseczka, szczapa
portugale:
tabuinha, tabuleta
ruse:
дощечка
slovake:
malá tabuľa, vosková tabuľa (na písanie) (hist.)
ukraine:
дощечка, пластинка, плитка

anonctabulo

Tabulo, sur kiun oni povas meti skribitajn, publike videblajn anoncojn: anonctabulo por serĉi samĉambranojn, se oni volas mendi lokon en du- kaj plimultloka ĉambro [34]; alveninte en la prizono, ni ĉiuj rapidis al la anonctabulo [35]; litovaj gazetoj kaj anonctabuloj plenas je diversaj laborofertoj [36]. VD:afiŝo
34. A. Grigorjevskij: La informoj de la dua bulteno en la reto, soc.culture.esperanto, 2004-02-26
35. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago
36. Monato, last: Laborforto mankas
angle:
bulletin board, announcement board
beloruse:
дошка аб’яваў
ĉeĥe:
oznamovací tabule
france:
tableau d'affichage
germane:
Anzeigenbrett, Schwarzes Brett, Wandzeitung, Pinnwand
hungare:
hirdetőtábla
indonezie:
papan pengumuman
japane:
掲示板 [けいじばん]
katalune:
panell publicitari, cartell
nederlande:
mededelingenbord, ad valvas
pole:
tablica ogłoszeń, tablo
portugale:
quadro de anúncios
ruse:
доска объявлений
slovake:
oznamovacia tabuľa
ukraine:
дошка оголошень

argiltabulo

TIP Skribtabulo el argila tero, precipe tia, kiajn uzis mezopotamiaj antikvuloj por surpremi la signojn de sia skribo: en 1925 Hrozný elfosis en Malgrandazio ĉirkaŭ mil kojnoskribajn argiltabulojn kun kontraktoj kaj leteroj de asiriaj komercistoj [37].
37. Vikipedio, artikolo „Bedřich Hrozný“, 2006-04-29
angle:
clay tablet
beloruse:
гліняная таблічка
france:
tablette d'argile
germane:
Tontafel
hungare:
agyagtábla
indonezie:
tablet tanah liat
japane:
粘土板 [ねんどばん]
katalune:
tauleta d'argila
pole:
gliniana tabliczka
portugale:
tábua de argila, tabuleta de argila

aviztabulo

Tabulo, kiu vidigas oficialajn skribitajn avizojn: mi ne povis legi aviz-tabulojn ĉar ĉi tie mi estis ankoraŭ analfabeto [38]; la aviztabuloj „Storingen” (Malhelpoj) kaj „Beeldband gebroken” (Bildbendo rompita) furoris en tiu komenca tempo televida [39]; ekzistas pli ol 20 000 retpaĝoj pri sinmortigo kaj facile troveblas „avizotabuloj” por tiuj, kiuj volas sin mortigi [40].
38. B. Henry: Vojaĝo al Rusio, soc.culture.esperanto, 1994-01-04
39. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio
40. Monato, HORI Yasuo/pg: Forpaso-forumo
angle:
announcement board
beloruse:
дошка аб’яваў
france:
tableau d'affichage
germane:
Anzeigetafel, Informationstafel, Werbeanzeige, Anzeige
hungare:
figyelmeztető tábla
indonezie:
papan pengumuman
japane:
告知板 [こくちばん], 掲示板 [けいじばん]
katalune:
tauler d'anuncis
nederlande:
prikbord, mededelingenbord
pole:
tablica ogłoszeń, słup ogłoszeniowy
portugale:
quadro de avisos
ruse:
доска объявлений

celtabulo

Trafota tabulo, kiu servas en pafekzercoj: du sagoj, siblantaj, eniras la celtabulojn [41]; (figure) iuj personoj estas liaj kutimaj marote alsagataj celtabuloj [42].
angle:
target
beloruse:
мішэнь
ĉeĥe:
terč
france:
cible
germane:
Zielscheibe
hungare:
céltábla
indonezie:
papan target
japane:
標的 [ひょうてき]
katalune:
rodella
nederlande:
schietschijf
pole:
tarcza strzelecka
portugale:
alvo (tábua de alvo)
ruse:
мишень
slovake:
terč
ukraine:
мішень

gladotabulo

Tabulo sur kiun oni etendas vestojn por glado: oni ilin amelis, pendigis super seĝo en la sunlumo, kaj poste oni ilin metis sur la gladotabulon [43]; gladotabulo estas longa, mallarĝa, tabulo kun kuseno-surfaco, por gladi vestaĵojn, ili ofte havas klapkrurojn por esti pli facile stokitaj [44].
angle:
ironing‐board
beloruse:
прасавальная дошка
ĉeĥe:
žehlící prkno
france:
planche à repasser
germane:
Bügelbrett
hungare:
vasalódeszka
indonezie:
papan setrika
japane:
アイロン台 [アイロンだい]
katalune:
post de planxar
nederlande:
strijkplank
pole:
deska do prasowania
portugale:
tábua de passar roupa
ruse:
гладильная доска
slovake:
žehliaca doska

haktabulo, tranĉtabuloHejmVort

KUI Tabulo sur kiu oni tranĉas, hakas, preparas manĝaĵojn: kuŝigu la duonon de la melongeno kun volba parto supre sur haktabulon [45] haktabulo […] utilas por ne damaĝi la meblojn de la kuirejo [46].
45. Bian Ji: Frititaj melongenpecoj farĉitaj, El Popola Ĉinio, [vidita en 2006]
46. Vikipedio, Haktabulo
angle:
cutting board, chopping board
beloruse:
донца, днушка, стальніца
france:
planche à découper
germane:
Schneidebrett
hungare:
húsvágó deszka, vágódeszka
indonezie:
talenan
japane:
まな板 [まないた]
katalune:
tauler de tallar
nederlande:
hakbord, keukenplank, snijplank
pole:
deska do krojenia, deseczka do krojenia, deska kuchenna
portugale:
tábua de cozinha
ruse:
разделочная доска
ukraine:
обробна дошка, стільниця, кухонна дошка

memortabulo

Tabulo, ordinare havanta surskribon, starigita en iu loko memore al tie okazinta evento: sur la muro de najbara loĝdomo, ĉe la strato Zamenhofa 14, nun estas pendigita la memortabulo kun la dulingva teksto „ĉi-tie staris la domo, en kiu la 15-an de decembro en la jaro 1859 naskiĝis kreinto de la internacia lingvo Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof“ [47].
47. bjalistoka esperanto-societo: Ekskurso laŭ spuroj de Zamenhof, [vidita en 2019]
angle:
commemorative plaque
beloruse:
памятная таблічка
france:
plaque commémorative
japane:
碑板 [ひいた]
pole:
tablica pamiątkowa

neĝtabulo

SPO Tabulo kiun oni uzas kiel surneĝan glitilon, sur deklivo aŭ puŝante per unu piedo: neĝtabulo en vintro, ventsurfado en somero [48]; ĉe la klasika skiado la skianto utiligas po unu tabulon por ĉiu piedo, ĉe la neĝtabulado ambaŭ piedoj estas fiksitaj sur la neĝtabulo (aŭ neĝbreto […]) [49]. VD:skio
48. S. Halimi, trad. V. Lutermano: La ordinara popolo de George W. Bush, Le Monde diplomatique, 2004-10
49. Vikipedio, Neĝtabulado
angle:
snow board, snowboard
beloruse:
сноўбард
france:
snow board
germane:
Snowboard
hungare:
hódeszka
indonezie:
papan salju
japane:
スノーボード [すのーぼーど]
katalune:
planxa de neu
nederlande:
snowboard
pole:
snowboard
portugale:
snowboard
ruse:
сноуборд

pastabulo

Tabulo per kiu oni povas pasi ekzemple trans rojon, trans fosaĵon, al ŝipo aŭ al avio: ŝi sciis ankaŭ kiel supriri la pas-tabulon al la ferdeko sen fali en la akvon [50]. VD:ponto
50. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
angle:
plank (for walking on)
ĉeĥe:
prkno jako lávka
france:
passerelle
germane:
Steg, Bohle (Steg), Planke (Steg)
japane:
踏み板 [ふみいた], 道板 [みちいた]
katalune:
passarel·la
nederlande:
valreep, loopbrug, gangway
pole:
kładka
slovake:
doska ako lávka
ukraine:
кладка (через річку і т.п.)

plonĝtabulo, plonĝotabulo

SPO Saltotabulo aranĝita ĉe naĝejo por enplonĝado: Guo Jingjing akiris la ĉampionecon en la finalo de la virina 3-metra plonĝtabulo [51].
51. Ĉina Radio Internacia: Guo Jingjing: ĉampioneco..., 2004-08-27
angle:
diving board
beloruse:
трамплін (для скачкоў у ваду)
france:
plongeoir
germane:
Sprungbrett
hungare:
ugródeszka (víz mellett) , trambulin
indonezie:
papan loncatan
japane:
飛込板 [とびこみいた]
katalune:
trampolí
nederlande:
springplank
pole:
trampolina
portugale:
trampolim
ruse:
трамплин (для прыжков в воду)
ukraine:
місток для стрибків у воду

pritabuli

KON Kovri per alfiksitaj tabuloj: ĝi estis la biendomo de Bjartur [...] ŝtonoj estis alportitaj [...] muraj internoj pritabulitaj [52].
52. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
board up
beloruse:
шаляваць, пакрываць паркетам
france:
lambrisser, poser un parquet
pole:
odeskować

rultabulo

SPO Tabulo kun radetoj, kiun oni surstaras, glitante sur glata grundo: ŝia filo ne rajtas uzi rultabulon tie [53]; same kiel rultabulo, [ĉe skutilo] oni devas treti por antaŭeniri, sed estas vertikala stango kun teniloj por pli facile gardi ekvilibron [54]. VD:rulŝuo
angle:
skateboard
beloruse:
скейтборд
ĉeĥe:
vál na těsto
france:
planche à roulettes, skate-board
germane:
Skateboard
hungare:
gördeszka
indonezie:
papan luncur
japane:
スケートボード
katalune:
monopatí
nederlande:
skateboard
pole:
skateboard
portugale:
esqueite, skate, skateboard
ruse:
скейтборд, роликовая доска
slovake:
doska na cesto
ukraine:
скейт (роликова дошка для катання по асфальту)

saltotabulo

SPO Alta aŭ elasta tabulo, de sur kiu sportanto povas salti, plonĝi...: gimnastikistoj uzas diversajn […] ilojn inter kiuj troviĝas paralelaj stangoj, malsimetriaj stangoj, trabo, ĉevalo […] kaj saltotabulo [55]; impetinte de sur saltotabulo li laŭvorte flugas, eksaltas, forlasas la grundon [56].
55. Vikipedio, Gimnastiko
56. R. Frison-Roche, trad. Roger Bernard: La neĝo estas ĝojo!, Nica Literatura Revuo, numero 3-4, p. 140a-142a
angle:
springboard
beloruse:
трамплін
ĉeĥe:
trampolína
france:
plongeoir, tremplin
germane:
Sprungbrett
hispane:
trampolín
hungare:
ugródeszka
indonezie:
papan loncatan
japane:
踏切板 [ふみきりばん], 跳躍板 [ちょうやくいた]
katalune:
trampolí
nederlande:
springplank
pole:
trampolina, skocznia
portugale:
trampolim
ruse:
трамплин
slovake:
trampolína

savtabulo

1.
MED Tabulo kapabla subporti homon por savado el akvo.
2.
(frazaĵo) Rimedo de elsaviĝo el granda danĝero — kiel flosa tabulo, kiun ŝippereulo kaptas: Silvana klopodis, kiel ekdronanta homo, kia ŝi fakte sentis sin, trovi savtabulon [57]; kroĉiĝante al mi kiel ŝippereulo al sia savtabulo [58].
angle:
rescue board
france:
2. planche de salut
germane:
1. Rettungsbrett
indonezie:
2. pelampung
katalune:
2. salvavides (planxa)
pole:
1. deska ratunkowa 2. ostatnia deska ratunku

skribtabulo

Tabulo el malmola materialo por skribi, ekz. en antaŭpapera tempo el ligno, argilo aŭ ŝtono, en lernejo por lernantoj el ardezo aŭ granda ĉemura por instruisto: mi desegnas arbon en la skribtabulo; prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi [59]; [sur] skribtabulo el ardezo oni povas skribi per […] grifelo, […] facile forviŝi la skribitaĵon per spongo post kio oni denove povas uzi la skribardezon [60]; skribo, sola indiĝena en Oceanio, ĉizita sur lignaj tabuletoj trovitaj sur Paskinsulo […] el tiuj nur 21 skribtabuloj [transvivis] [61].
angle:
blackboard
france:
tableau
germane:
Schreibtafel, Wandtafel
hispane:
encerado, pizarra
pole:
tablica
rumane:
tabel

surftabulo, surfotabulo SPV

SPO Tabulo, kiun oni surstaras, rajdante maran surfon: José ofertas al vi grandan glason da limonado kaj surftabulon por uzi dum via restado [62]; surfotabulo aŭ surfobreto estas akvorezista, naĝkapabla tabulo, servanta kiel sportilo por „rajdi” sur la maraj ondoj [63].
62. CouchSurfing: oftaj demandoj, 2006
63. Vikipedio, Surfotabulo
angle:
surfboard
beloruse:
дошка для сэрфінгу
france:
surf-board
germane:
Surfbrett
hungare:
szörfdeszka, hullámdeszka
indonezie:
papan selancar
japane:
サーフボード
katalune:
planxa de surf
nederlande:
surfplank
pole:
deska do surfowania, deska surfingowa
portugale:
prancha, prancha de surfe
ukraine:
серфінґ

vakstabulo

TIP Maldika skribtabuleto kovrita per vakso, sur kiu la antikvuloj de Okcidentazio ĝis Eŭropo notis, uzante skrapstrekilon: frazoj, kiujn ni rapide notis sur niaj vakstabuloj [64]; skribsurfacoj: argiltabulo, vakstabulo, ŝtofo: lino, silko... [65].
angle:
wax tablet
beloruse:
васковая дошчачка, васковая таблічка
france:
tablette de cire
germane:
Wachstafel
hungare:
viasztábla
japane:
蝋板 [ろういた]
katalune:
tauleta de cera
pole:
tabliczka woskowa
portugale:
tábua de cera, tabuinha de cera
ruse:
восковая дощечка

veltabulo

SPO Tabulo provizita per velo, por gliti sur akvejo: la eblecoj sportumi estas multaj: submara plonĝado, naĝado, veltabulo [66]; krom sportoj pli malpli kutimaj aliloke, ekzistas eblecoj por […] surmaraj sportoj, surfado, veltabulo [67].
66. B. Bouron: Festo 97, soc.culture.esperanto, 1997-06-24
67. Vikipedio, Les Sables-d'Olonne
angle:
windsurf board
beloruse:
дошка для віндсэрфінгу
ĉeĥe:
plovák windsurfingu, surfové prkno s plachtou
france:
planche à voile
germane:
Surfbrett (zum Windsurfen)
hungare:
vitorlásdeszka
japane:
セーリングボード
katalune:
planxa de vela
nederlande:
surfplank
pole:
windsurfing, deska windsurfingowa, deska do windsurfingu, deska z żaglem
portugale:
prancha a vela, windsurfe
slovake:
surfovacia doska s plachtou
ukraine:
віндсерфер, вітрильна дошка

administraj notoj