*talp/o UV

*talpo

ZOO Subtere vivanta insektomanĝulo kun velureca felo; genro el familio talpedoj (Talpa): blinda kiel talpo; la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron [1]; talpmontetoj […] etendiĝis ĝis la horizonto [2]; la talpoj fosis, ― krom tio estis silente, senvive ĉirkaŭe [3]; post malmultaj tagoj la foslaboro estis preta [li] ĝojis, ke li povas forlasi la „talpan“ laboron [4].
angle:
mole
beloruse:
крот
ĉeĥe:
krtek
france:
taupe
germane:
Maulwurf
hispane:
topo
hungare:
vakond
indonezie:
tikus tanah
japane:
モグラ, 暗闇で黙々と仕事をする人 [くらやみでもくもくとしごとをするじん]
katalune:
talp
latinece:
Talpa
nederlande:
mol
pole:
kret
portugale:
toupeira
ruse:
крот
slovake:
krt
svede:
mullvad
ukraine:
кріт

talpejo

1.
Subtera nesto de talpo konsistanta el kavaĵoj kaj komunikaj vojoj: talpejo estas fakte kaptilo por kaptado de insektoj [5]; la homaj konstruaĵoj estas talpejoj kompare kun la senlimaj konstruaĵoj, faritaj de la […] spiritoj [6].
2.
(komune) Videbla teramaseto, kiun talpo puŝas al la surfaco de la grundo: ĝi estis malnova, kuniklo-mordita paŝtokampo, kun piedirejo vaganta trans ĝin, kaj talpejoj tie kaj tie [7].
5. Vikipedio, eŭropa talpo, 2014-06-05
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
7. G. Orwell, trad. D. Broadribb: Mil Naŭcent Okdek Kvar, 2001
beloruse:
кратавіна, кратовіна
france:
taupinière
germane:
1. Maulwurfsbau 2. Maulwurfshügel
hispane:
topera, madriguera del topo
japane:
モグラ塚 [もぐらづか]
ukraine:
кротовина, кротовиння, кротовище

administraj notoj