ReVo
tobogan/o PIV1

tobogano

SPO Infanĝardena ludilo, dekliva glitvojo, sur kiu oni side aŭ kuŝe glitigas sin: [en la] infanludejo […] bunta kriado akompanis la toboganadon ChV ; mi vidis konkursojn por sledoĉaroj, skiantoj kaj infanoj, ĝuantaj toboganon [1]; (figure) la venezuelanoj havas la tenton enfermiĝi ĉirkaŭ siaj kvereloj [kio…] estigas al ili la riskon fali kaj ruli sur la tobogano de la malprogreso [2]; [la] tre flua lingvo […] kuntiras la leganton kun tobogana rapideco en la aventurojn de la protagonistoj [3]. SIN:deglitejoSUB:glittubo
1. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Ĉavismo kaj Venezuelo, hodiaŭ
3. Monato, Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, 2005
ĉeĥe:
tobogán (skluzavka i sáňky)
france:
tobogan
germane:
Rutsche
japane:
トボガン
katalune:
tobogan
pole:
ślizgawka, zjeżdżalnia
portugale:
escorregador, escorrega
ruse:
горка(для съезжания) , тобоган
slovake:
skĺzavka, tobogan (aj druh saní)
ukraine:
тобоган (спортивні сани), гірка (атракціон), спускний лоток (для вантажів)

reltobogano

SPO Granda tobogano kun reloj en amuzparko, sur kiu supren kaj malsupren glitas vagonetoj: ĉi tiu klasika turniĝanta ludilo […] postvivis ĝis nun en la jarcenta fino, konkurante kun reltobogano [4]; la flankaj pripensoj […] en miaj legadimpresoj iras supren-malsupren kvazaŭ sur reltobogano [5].
france:
montagnes russes
germane:
Achterbahn, Sommerrodelbahn
katalune:
muntanyes russes
pole:
kolejka górska
portugale:
montanha-russa
ruse:
американские горки

administraj notoj