*trik/i

*triki

(tr)
TEKS
Fari maŝteksaĵon plektante fadenojn per vergetoj aŭ per speciala maŝino: ili trikis ŝtrumpojn, la dratoj trembrilis en iliaj manoj [1]; ŝi trikis unu maŝkirason post la alia [2]; (figure) ŝi brodis mensogojn kaj trikis senpripensajn vortojn (kp ŝpini4) [3]; vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo [4]; el lino ŝi trikis reton kaj sur ĝi fiksis 1022 argilajn folietojn [5]. VD:brodi, kudri, teksi
angle:
knit
beloruse:
вязаць (напр., сьпіцамі)
ĉeĥe:
plést, štrikovat
france:
tricoter
germane:
stricken
hispane:
tricotar, hacer punto
hungare:
köt (tűvel)
japane:
編む [あむ]
katalune:
tricotar
nederlande:
breien
pole:
robić na drutach, sztrykować
portugale:
tricotar
ruse:
вязать (на спицах и т.п.)
slovake:
pliesť, štrikovať
svede:
sticka
ukraine:
в’язати (на спицях), плести

trikaĵo

Io trikita, aparte vesto, ĉemizo ks: la paŝtistino flankenmetas la trikaĵon, kaptas la testikojn de la bovo […] mane pesante ilin [6]; ŝi surhavis bluĝinson kaj malhele ruĝan trikaĵon [7]; oni povas vidi […] brodaĵojn, trikaĵojn kaj kroĉetaĵojn, kies ornamaĵoj estis transprenitaj el renesancaj modeloj [8]. SUB:trikita jako, trikoto
beloruse:
вязаная рэч, трыкатажны выраб
germane:
Stricksache, Gestricktes
japane:
編物 [あみもの], 棒針編 [ぼうはりへん]

trikilo

TEKS
Rekta vergeto uzata por triki: ĉu lakto estas kun akvo, oni povas sciiĝi en la sekvanta maniero: bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en profundan vazon da lakto […] [9]; ŝi trikis ŝtrumpon, kaj la ŝtalaj trikiloj brilis en la radioj de la suno [10]; ne ĉesante movi la trembrilantajn trikilojn kun pli kaj pli granda maltrankvilo [ili] rigardis la blindiĝantan mondon [11]; la kato […] ne povante liberigi la piedojn el la fadenoj, sidis kune kun la ŝtrumpo, trikiloj kaj volvaĵo sur la alia fino de la balkono kaj petege rigardante sian sinjorinon, miaŭis [12].
beloruse:
сьпіца (для вязаньня), пруток (для вязаньня)
ĉeĥe:
jehlice na pletení, pletací drát
france:
aiguille à tricoter
germane:
Stricknadel
hispane:
aguja de hacer punto
hungare:
kötőtű
japane:
編み針 [あみばり], 編み棒 [あみぼう], 棒針 [ぼうばり]
katalune:
agulla de fer mitja
nederlande:
breinaald
pole:
druty
portugale:
agulha de tricô
ruse:
вязальная спица
slovake:
ihlica, pletacia ihla
svede:
sticka (redskap)
ukraine:
(в’язальна) спиця

hoktriki

(tr)
TEKS
Triki per hoketo: per la hoko, kiu situas en unu ekstremaĵo de la vergeto, la fadeno estas tirata por formi nodojn; dezirantoj partopreni kursojn pri trikado kaj hoktrikado, kunportu trikilojn kaj hoketojn [13]; avino, sidinte ĉe ronda tablo, hoktrikis lanan tukon [14].
beloruse:
вязаць кручком
france:
faire au crochet
germane:
häkeln
hispane:
hacer ganchillo, hacer croché
hungare:
horgol
katalune:
fer mitja, fer calça
nederlande:
haken
pole:
szydełkować
portugale:
fazer crochê
ruse:
вязать крючком
svede:
virka

kroĉtriki

(tr)
TEKS
Hoktriki: diru al mi ion pri tiu tuko! ĉu ĝi estas kroĉtrikita aŭ speciale sorba […] [15].
15. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
beloruse:
вязаць кручком
portugale:
fazer crochê

administraj notoj

kroĉ~i: Mankas dua fontindiko.