tradukoj: ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk

*tualet/o PV

*tualeto

1.
Tuto de la aĵoj kaj aranĝoj necesaj por sinvestado kaj sinpurigado: fari sian tualeton.
2.TEZ
TEKS Tuto de la objektoj, per kiuj oni sin vestas: simpla, eleganta, ceremonia tualeto. VD:kostumo, vestkompleto

tualeti

(ntr)
Sin atente purigi, ŝminki, vesti: ŝi sciis, ke la knabino tualetas pli frue ol kutime, ke ŝi ne trankvilas eĉ unu momenton atendante la horon eliri al la strato [1].

Rim.: Troveblas ankaŭ ekzemploj de transiga kompreno: ŝi ... tualetis sin per kapornamaĵoj kaj rigardis sin en la spegulo [2]. [ĵv]

tualetejoTEZ

Ĉambro por sinpurigado kaj sinvestado. VD:vestejo

tualetemaTEZ

Kiu ofte, zorge tualetas, flegas sian eksteran aspekton, koketa: la baj-oj estas tualetemaj kaj ŝatas porti vestojn de sia propra nacio [3].

tradukoj

anglaj

~o: toilet (attire); ~ejo: dressing room.

ĉeĥaj

~o: toaleta, večerní úbor, úprava zevnějšku ženy; ~ejo: herecká šatna, oblékárna.

francaj

~o: toilette; ~i: faire sa toilette; ~ejo: cabinet de toilette; ~ema: coquet.

germanaj

~o 2.: Kleidung.

hungaraj

~o: toalett, öltözék; ~ejo: öltőzőszoba. fari sian ~on: felöltözködik, kicsinosítja magát.

katalunaj

~o: agençament, condícia; ~ejo: lavabo, recambró.

nederlandaj

~o 1.: toilet; ~o 2.: kleding; ~ejo: kleedkamer.

polaj

~o 1.: toaleta; ~o 2.: toaleta (strój) (przest.), ubranie, ubiór, strój; ~ejo: toaleta (pokój do toalety) (przest.), przebieralnia, garderoba; toaleta (pokój do toalety) (przest.),

portugalaj

~o 2.: traje, vestimenta.

rusaj

~o: туалет (наряд, одежда); ~ejo: туалетная комната (для одевания), уборная (артистическая).

slovakaj

~o: toaleta, úbor; ~ejo: toaleta, úpravovňa.

fontoj

1. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
2. Pu Songling, trad. Guozhu: Fantomo de Sinpendiginto, en: La Strangaĵoj de Liaozhai, 2000
3. -: Dali, fama kultura urbo de Ĉinio, [El Popola Ĉinio, 2003]

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [tualet.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.18 2017/10/04 17:10:13 ]