ReVo
*tuk/o

*tuko

TEKS Peco da teksaĵo uzata por iu celo: tablon ornamas ne tuko, sed kuko PrV ; tablo, kovritan per kotona retotuko IK ; sur la ora altaro ili sternu bluan tukon [1]; ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj [2]; li […] komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita [3]; longa blanka tuko malstreĉe kaj malpeze kovris ŝiajn belajn membrojn [4]; ŝi ligas ĉirkaŭ la kolon la safrane flavan tukon [5]; neniu staris malĝoje apud la mortinto […] lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko [6]; kadavra tuko [7]; sep litetoj, sur ĉiu estis sternita blanka tuko [8]; kun tukoj, gardantaj la nukon kontraŭ la suno [9]; li mallevis la lanajn tukojn de la tendo [10]; servanto kun teleroj kaj telertuko [11]; granda nigra tuko volvis la kapon de la virino [12].
angle:
cloth
beloruse:
хустка, кавалак палатна, абрэзак тканіны
ĉeĥe:
šátek
france:
pièce de tissu
germane:
Tuch kadavra ~o: Leichentuch.
hispane:
trapo, trozo de tela
hungare:
kendő, lepel, terítő
indonezie:
kain
itale:
panno (pezzo di stoffa), pezza, straccio (pezzo di stoffa)
japane:
[の], 布切れ [ぬのぎれ]
nederlande:
doek, kleed, laken
pole:
chusta, chustka, tkanina (kawałek)
portugale:
pano, tecido
ruse:
платок, тряпка
slovake:
šatka
ukraine:
прямокутний шматок тканини з певним призначенням, хустка, хустина, скатерка, рушник

*antaŭtuko

TEKS Tuko, kiun oni portas antaŭ si por ŝirmi la vestojn kontraŭ malpurigo: botista bubo kun leda antaŭtuko kaj pantofloj [13]; siajn manojn ŝi kaŝis sub la antaŭtuko [14]; en sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj [15]; Dorina rapide demetis la antaŭtukon, surmetis la pluvmantelon kaj eliris eksteren [16].
angle:
apron
beloruse:
фартух
bulgare:
престилка
france:
tablier
germane:
Schürze, Lätzchen
hungare:
kötény
indonezie:
apron, celemek
itale:
grembiule
nederlande:
schort
pole:
fartuch
ruse:
передник, фартук
ukraine:
фартух, запаска

bantuko

TEKS Granda sorba tuko uzata por sekigi la korpon post banado aŭ lavado: tualetrobo el maldika blua ŝtofo, tenata kune ĉe la zono per bantuko [17]. (figure) oni evitas gravajn, tamen tiklajn demandojn, kaŝante sin malantaŭ la bantukon de „neŭtraleco” [18].
17. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
18. Monato, David Kelso: Kiuj sendependiĝu? (10)
angle:
towel
beloruse:
ручнік, уціральнік
bulgare:
кърпа, хавлия
ĉeĥe:
osuška
france:
serviette de bain
germane:
Badetuch, Handtuch
hispane:
toalla
hungare:
flaneltörülköző, fürdőlepedő
indonezie:
handuk, tuala
itale:
telo da bagno, asciugamano (telo da bagno)
japane:
タオル, バスタオル
katalune:
tovallola
nederlande:
handdoek, badhanddoek
pole:
ręcznik kąpielowy
ruse:
банное полотенце
slovake:
osuška, uterák
ukraine:
мохнатий рушник, купальне простирадло

buŝtuko

TEKS Tuko uzata por purigi la lipojn post manĝado aŭ trinkado: li viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj komencis kun sia kutima senpasia esprimo Metrop .
angle:
napkin
beloruse:
сурвэтка
bulgare:
салфетка
france:
serviette de table
germane:
Serviette
hispane:
servilleta
hungare:
asztalkendő, szalvéta
indonezie:
lap makan, serbet, waslap
itale:
tovagliolo
japane:
ナプキン
katalune:
tovalló
nederlande:
servet
pole:
serwetka, chusteczka do ust
portugale:
guardanapo
ruse:
салфетка
ukraine:
серветка

kaptuko

TEKS Hararkovra tuko uzata kiel kapvesto: la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj […] kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn [19]; Vetiha forprenis la kaptukon kaj ĵetis ĝin sur la plankon [20].
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:18-23
20. J. Modest: Vetiha, Monato, 2001:2, p. 26a
beloruse:
хуста, хустка
ĉeĥe:
šátek na hlavu
france:
fichu (de tête), foulard (de tête)
germane:
Kopftuch
hungare:
fejkendő
indonezie:
kerudung, kudung, tudung
itale:
fazzoletto da capo, foulard
japane:
ずきん, スカーフ
nederlande:
hoofddoek
pole:
chusta, chustka na głowę
ruse:
платок (головной убор)
slovake:
šatka na hlavu
ukraine:
хустина

koltuko

TEKS Longa tuko metita aŭ diversmaniere volvita ĉirkaŭ la kolo, uzata orname kaj kontraŭ suno aŭ malvarmo: tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas [21]; pioniro kun ruĝa koltuko ekstaris ĉe la lernejo-pordo kaj tre false ekkantis [22]; ŝi forprenas dikan lanan koltukon [23]. VD:ŝalo
angle:
scarf
beloruse:
шалік
ĉeĥe:
šála, šátek na krk
france:
cache-nez, écharpe, foulard
germane:
Halstuch
hispane:
bufanda
hungare:
sál
indonezie:
mafela, selendang, syal
japane:
ネッカチーフ, 襟巻き [えりまき], マフラー
katalune:
bufanda
nederlande:
halsdoek
pole:
apaszka, chusta, arafatka (chusta o charakterystycznym wzorze), gawroszka (chusta o charakterystycznym wzorze), szalik
ruse:
шейный платок, шарф, кашне
slovake:
šál
ukraine:
галстук, хустка на шию

kovrotuko

TEKS Vualo: ŝi prenis la kovrotukon kaj kovris sin [24]; li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo [25].
beloruse:
покрыўка, посьцілка
ĉeĥe:
desky knihy, kryt, poklop, pokrývka
france:
bâche, couverture (bâche), voile (bâche)
germane:
Schleier
hungare:
terítő, takaró
indonezie:
kerudung, kudung, tudung
itale:
velo, cortina (di tesuto)
nederlande:
deksel
pole:
narzuta, nakrycie, okrycie, kapa, pokrowiec
ruse:
покрывало
slovake:
deka, prikrývka, veko, vrchnák

littuko, litotuko

TEKS Granda tola aŭ kotona tuko, per kiu oni kovras litan matracon aŭ kiun oni surtiras super sin por dormi: por envolvo servis maldelikata lana litotuko, [26]; [ŝi] pretigos al vi molan liton, […] metos tutan litotukon, molan litkovrilon [27]; oni disponigas la necesan matracon, kusenon, littukon, kovrilon [28].
angle:
sheet
beloruse:
прасьціна
bulgare:
чаршаф
ĉeĥe:
prostěradlo
france:
drap de lit
germane:
Bettlaken, Bettwäsche
hispane:
sábana
hungare:
lepedő
indonezie:
seprai
itale:
lenzuolo
japane:
シーツ
katalune:
llençol
nederlande:
laken, beddelaken
pole:
prześcieradło
portugale:
lençol
ruse:
простыня
slovake:
posteľná plachta
tibete:
ཉལ་ཆས་
ukraine:
простирадло, простирало

mantuko

TEKS Viŝilo: ekipinte vin per banmantelo kaj mantukoj, senvestiĝu rapide kaj enakviĝu tuj [29]. SUB:bantuko
angle:
towel
germane:
Handtuch
indonezie:
lap tangan
japane:
ハンカチ, 手ぬぐい [てぬぐい], タオル
svede:
handduk
tibete:
ཨ་ཅོར་
ukraine:
рушник (для рук)

mortotuko, tombotuko

TEKS Tolaĵo, per kiu oni ĉirkaŭvolvas la korpon de mortinto: mortinto […] kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj [30]; [ili] firme ĉirkaŭvolvis lin […] tutkorpe de kapo ĝis piedfingroj per longa blanka mortotuko kaj enterigis lin [31].
angle:
shroud
beloruse:
саван
ĉeĥe:
rubáš
france:
linceul, suaire
germane:
Leichentuch
hungare:
szemfedél, halotti lepel
indonezie:
kafan
itale:
sudario
japane:
遺体を包む白布 [いたいをくるむしろぬの], 屍衣 [しかばねころも]
nederlande:
lijkwade
pole:
całun
ruse:
саван
slovake:
rubáš
ukraine:
саван, плащаниця

nukotuko

Tuko pendanta malantaŭe de kapvesto aŭ fiksita ĉirkaŭ la kolo, kovranta la nukon ŝirme kontraŭ suno, vento aŭ malvarmo: li kovris la kapon per malgranda gvardia kasko, de kiu pendis nukotuko [32].
germane:
Nackentuch

paktuko

Tuko, per kiu, post kunnodo de ekstremoj, oni portas enpakitan aĵon: en Japanio ekde julio 2020, plastaj sakoj estas nur page riceveblaj en vendejoj; iuj personoj do rekomendas reutiligon de paktuko [33].
33. Okita Kazumi: Paktuko (Furoshiki) moderne, La Revuo Orienta, 2021-01

polvotuko

TEKS Tuko, uzata seka por forigi polvon de horizontalaj surfacoj: ordigante la ĉambron, ŝi forviŝadis polvon per polvotuko, bruadis per la seĝoj, purigadis kaj viŝadis la manĝilaron [34].
34. Aleksandro Grin: La mondo brilanta
angle:
dust cloth
ĉeĥe:
prachovka
france:
chiffon à poussière
germane:
Staubtuch
hungare:
porrongy
indonezie:
lap, majun, topo
itale:
panno per la polvere, straccio per la polvere
nederlande:
stofdoek
pole:
ściereczka do kurzu
ruse:
тряпка для пыли
slovake:
prachovka

poŝtuko, naztuko

TEKS Eta tuko, kiun oni elpoŝigas por viŝi ŝviton aŭ nazan mukon: [li] viŝis al si la okulojn per blanka poŝtuko [35]; li havis kataron, teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi litotukon anstataŭ poŝtukon [36]; naztukon kun sia nomo ŝi donacis al la ĉasisto [37]; ŝi iom rektigis sin, viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko [38].
angle:
handkerchief
beloruse:
насоўка
ĉeĥe:
kapesník
france:
mouchoir
germane:
Taschentuch
hispane:
pañuelo
hungare:
zsebkendő
indonezie:
kacu, saputangan, selampai
itale:
fazzoletto (da naso)
japane:
ハンカチ
katalune:
mocador
nederlande:
zakdoek
pole:
chusteczka do nosa, chustka do nosa
ruse:
носовой платок
slovake:
kapesník, vreckovka
ukraine:
носовик, носова хустинка/хустка

sekigtuko

TEKS Tuko uzata por sekigi manĝo-vazaron post lavado: sekigtuko transprenas humidon per rekta kontakto, per sorba aŭ frota movo [39].
angle:
tea towel
beloruse:
ручнік (кухонны)
ĉeĥe:
osuška
france:
torchon à vaisselle
germane:
Geschirrtuch
hungare:
konyharuha
indonezie:
lap, majun, topo
itale:
asciugapiatti
nederlande:
theedoek
pole:
ściereczka do naczyń
ruse:
кухонное полотенце
slovake:
osuška
tibete:
ཨ་ཅོར་

tablotuko

TEKS Granda tuko, per kiu oni kovras tablon, precipe dum manĝoj, ŝirme aŭ orname: la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko [40]; kiam li sidis ĉe la tablo li […] disverŝis supon sur la tablotukon [41].
angle:
tablecloth
beloruse:
абрус, настольнік
ĉeĥe:
ubrus
france:
nappe de table
germane:
Tischdecke
hispane:
mantel
hungare:
asztalkendő, asztalterítő, abrosz
indonezie:
taplak
itale:
tovaglia
japane:
テーブルクロス
katalune:
estovalles
nederlande:
tafelkleed, tafellaken
pole:
obrus, serweta
rumane:
față de masă
ruse:
скатерть
slovake:
obrus
ukraine:
скатерка, скатертина, скатерть, обрус

viŝtuko

TEKS Tuko ofte ĉifona, uzata por purige viŝi aĵojn: li prenis viŝtukon [42]; j lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko [43]; kiu pordo kuirejen ― ĉu tiu kun malpura viŝtuko surporde [44]?
42. La Nova Testamento, Johano 13:4
43. La Nova Testamento, Johano 11:44
44. Monato, Saliko: En fremda lando
beloruse:
ручнік, уціральнік
france:
chiffon, serpillère
germane:
Wischtuch
hispane:
paño
hungare:
törlőrongy
indonezie:
lap, majun, topo
itale:
strofinaccio
japane:
布巾 [ふきん], 雑巾 [ぞうきん]
katalune:
drap
nederlande:
poetsdoek
pole:
ściereczka do wycierania, ścierka, ręcznik
portugale:
toalha de mão, toalha rosto, pano de enxugar
ruse:
полотенце
ukraine:
рушник (для витирання) (меблів, посуду і т.п.), ганчірка, шмата, шматина

zontuko

TEKS Simpla vesto el tuko pendanta de la zono antaŭ la seksorgano: kaftanoj, kun zontuko kaj pantalono [45]; ili portis nur zontukon el la sama ŝtofo [46].
45. Monato, Judit Felszeghy: Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo
46. E. R. Burroughs, trad. G. Mickle: Ĉe la koro de la Tero, ĉapitro 3a
france:
pagne
germane:
Lendenschurz
indonezie:
cawat
itale:
perizoma
pole:
przepaska biodrowa

administraj notoj

buŝ~o: Mankas dua fontindiko.
man~o: Mankas dua fontindiko.
nuko~o : Mankas dua fontindiko.
pak~o: Mankas dua fontindiko.
polvo~o: Mankas dua fontindiko.
sekig~o: Mankas dua fontindiko.