ReVo
2vegetar/a FK

vegetara

Konforma al la doktrino de senvianda nutrado: vivi vegetare FK ; mia edzino serĉis bonan vegetaran receptlibron por iom variigi nian hejman manĝaĵon [1]; jen ĉiu kvara brito dum la lastaj jaroj limigis la konsumadon de viando kaj 7 % de la plenkreskuloj el ili manĝas nur vegetarajn manĝaĵojn [2]. SUB:vegana
1. Garbhan MacAoidh: Monda lingvo aŭ mondaj lingvoj, Monato, 2003/11, p. 19
2. Nikolaj Stepanov: Debato – vegetarismo ― ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, 1995/07, p. 18
angle:
vegetarian
beloruse:
вэгетарыянскі
ĉeĥe:
vegetariánský, vegetářský
france:
végétarien (adj.)
germane:
vegetarisch
greke:
χορτοφάγος
hungare:
vegetárius, vegetariánus, növényevő
japane:
菜食の [さいしょくの]
katalune:
vegetarià (adj.)
nederlande:
vegetarisch
pole:
wegetariański
portugale:
vegetariano
ruse:
вегетарианский
slovake:
vegetariánsky
svede:
vegetarisk
ukraine:
веґетаріанський

vegetarano

Homo, kiu sin nutras abstine je viando: la vegetarano ĝuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aŭ elportas tiujn ĉi multe pli bone, ol la viandomanĝanto FK ; nevegetarano FK ; la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda FK ; vegetarana dieto [3]; vegetaranoj, aparte la pli rigoraj, ofte uzas sojofabojn kaj diversajn produktaĵojn el tiuj faboj (ekz. tofuo, tempeo, mizo) [4]. SUB:vegano
3. Garbhan MacAoidh: Manĝu por sano, samideano!, Monato, 2003/10, p. 21
4. Krys Ungar: Vivu vigle kaj vegetare!, Monato, 1995/07, p. 18
angle:
vegetarian
beloruse:
вэгетарыянец
ĉeĥe:
vegetarián, vegetář
france:
végétarien (subst.)
germane:
Vegetarier
greke:
χορτοφάγος
hungare:
vegetárius, vegetariánus, növényevő
japane:
菜食家 [さいしょくか]
katalune:
vegetarià (subst.)
nederlande:
vegetariër
pole:
wegetarianin
portugale:
vegetariano
ruse:
вегетарианец
slovake:
vegetarián
ukraine:
веґетаріанець

vegetaranismo

Vegetarismo: Zantipe supozas, ke oni procesos kontraŭ li pro lia (imagata) vegetaranismo [5].
5. Donald Broadribb: Utilaj por distraj klubkunvenoj, Monato, 2002/05, p. 30
beloruse:
вэгетарыянства
ĉeĥe:
vegetariánství
france:
végétarisme
germane:
Vegetariertum
hungare:
vegetarianizmus, növényevés
katalune:
vegetarianisme
nederlande:
vegetarisme
portugale:
vegetarianismo
ruse:
вегетарианство
slovake:
vegetariánstvo

vegetarismo

Senvianda dieto; vegetaranismo: estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo FK ; miaj familianoj estas vegetaranoj, sed ni loĝas en lando kie vegetarismo estas relative nove alveninta fenomeno [6]; multaj esperantistoj praktikas vegetarismon [7]. SUB:veganismo
6. Garbhan MacAoidh: Monda lingvo aŭ mondaj lingvoj, Monato, 2003/11, p. 19
7. Nikolaj Stepanov: Debato – vegetarismo ― ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, 1995/07, p. 18
angle:
vegetarianism
beloruse:
вэгетарыянства
ĉeĥe:
vegetarianizmus, vegetarismus, vegetariánství, vegetářství
france:
végétarisme
germane:
Vegetarismus
hungare:
vegetarianizmus, növényevés
japane:
菜食主義 [さいしょくしゅぎ]
katalune:
vegetarianisme
nederlande:
vegetarisme
pole:
wegetarianizm
portugale:
vegetarianismo
ruse:
вегетарианство
slovake:
vegetariánstvo
ukraine:
веґетаріанство

administraj notoj