*ventr/o UV

*ventro

1.
ANA Parto de la korpo, enhavanta la stomakon kaj intestojn, inter brusto kaj pelvo: ingveno estas la enprofundiĝo inter la femuro kaj ventro [1]; sinjoro Sampson Tritton rideksplodis tiel, ke lia grasa ventro forte skuiĝis [2]; se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne manĝas dek fojojn ĉiutage, ŝi ploras pro ĉagreno [3]; tiu frapis lin […] en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis [4]; ĝi kuŝis kiel Jona en la ventro de la baleno [5]; ŝia ventro malsanis Metrop ? [li] plektis la manojn sur la grasa ventro diplomata [6]; Ŝujdin komencis labori kun diversaj maskoj, nazoj, falsaj ventroj [7]. SIN:abdomenoVD:bareliĝi
2.
Tiu parto, konsiderata kiel sentiganta la malsaton kaj akceptanta la nutraĵojn: [ili] zorgas nur pri siaj ventroj [8]; ventro malsata orelon ne havas PrV ; sur la ventro veluro, en la ventro murmuro PrV ; okuloj estas pli grandaj ol la ventro (iu pli avidas ol li povas manĝi) PrV .
3.
Tiu parto konsiderata ĉe la ino kiel loĝejo de naskiĝonto: montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro [9]; Li amos vin kaj benos […] la frukton de via ventro [10]; en via familio la ventro nobeligas [11]; senfrukta ventro [12]. SIN:utero
beloruse:
жывот, бруха, пуза, улоньне
ĉeĥe:
bachor, břicho, útroby
france:
ventre
germane:
Bauch die Augen sind größer als der Mund.
greke:
κοιλιά
hebree:
בטן
hispane:
1. vientre 2. tripa 3. barriga, panza, tripa
hungare:
has ~o malsata orelon ne havas: éhes embernek nincs füle mesére. sur la ~o veluro, en la ~o murmuro: bársony mellény, üres has.
indonezie:
perut
itale:
ventre, pancia (ventre)
japane:
[はら], 腹部 [ふくぶ]
katalune:
ventre
nederlande:
buik
pole:
brzuch
portugale:
ventre, barriga
ruse:
живот 2. брюхо 3. лоно
slovake:
bachor, brucho, útroby
svede:
mage, buk
tokipone:
insa
turke:
karın
ukraine:
живіт, черево, лоно, утроба

administraj notoj