Vi lernos, kaj praktikos laboras, dormas, dum, alia, tie, sidas, staras, ridetas
01 Kiel nomiĝas la persono sur la oka bildo? 02 Ĉu Petro laboras? 03 Ĉu li legas, skribas, aŭ dormas? 04 Ĉu li dormas sur seĝo?
05 Kie li dormas? Li dormas sur lito 06 Ĉu la lito estas tre bona? 07 Kia ĝi estas? Tro longa, aŭ tro mallonga? 08 Ĉu Petro havas multe da haroj sur la kapo?
09 Kiom da haroj li havas? Li havas du harojn 10 Ĉu li dormas dum la tago aŭ dum la nokto? 11 Ĉu liaj okuloj estas fermitaj aŭ malfermitaj? 12 Kion faras Petro? Petro dormas sur lito
13 Ĉu vi ankaŭ dormas nun? 14 Kion vi faras nun? 15 Ĉu vi kutime dormas sufiĉe aŭ nesufiĉe? 16 Kiom da horoj vi kutime dormas?
17 Rigardu la alian bildon. Ĉu Petro estas tie? 18 Kiuj estas tie? 19 Kiu sidas sur la seĝo, kaj kiu staras? 20 Kio estas Paŭlo? Viro aŭ virino?
21 Kaj Maria? Kio ŝi estas? 2Z Ĉu la viro kaj virino ridetas? 23 Ĉu Paŭlo amas Marian? 24 Ĉu li amas ŝin multe?
25 Ĉu Maria amas Rikardon? 26 Ĉu ŝi amas la ebriulon? 27 Kiun ŝi amas? 28 Kiun vi amas? Vian edzon? Vian edzinon? Vian amikon? Vian amikinon? Vian najbaron? Vian najbarinon? Ĉiujn?! 29 Ripetu la demandojn. Dankon! • to labor, work : labori • to sleep : dormi • chair : seĝo • bed, couch : lito • long : longa • short : mallonga • hair : haro • Ne estas ĝentile, interparoli dum koncerto. Forĝu feron, ~ ĝi estas varmega. Li nur unufoje mensogis, ~ vi ĉiam mensogas. | whereas, while, during, for • eye : okulo • closed : fermita • open : malfermita • adequate, enough, sufficient : sufiĉa • hour : horo • to look : rigardi • Montru al mi alia n ekzemplon. Tio estas ~ afero. Ni amas unu la ~n. Iuj kredas je Dio, ~j ne. | other • Mi estas ĉi tie . Venu ĉi ~n! Ili vivas ~. | there • to sit : sidi • Li stari s ĉe la stratangulo. Li ~s sur la pinto de la monto. | to stand • man : viro • woman : virino • to smile : rideti • husband : edzo • Kara mia amiko ! Mi havas multajn ~jn. | friend • female friend : amikino • Portugalujo havas nur unu najbaro n, kaj tiu estas Hispanujo. La ~j vokos la policon, se vi ne plimallaŭtigos la muzikon. | near dweller, neighbor, neighbour • each, every : ĉiu