01 Ĉu vi matenmanĝis antaŭ unu horo? 02 Kiam vi matenmanĝis? 03 Ĉu vi alvenis al la kurso de Esperanto antaŭ kvin minutoj? 04 Kiam vi alvenis al la kurso de Esperanto?
05 Ĉu vi reiros hejmen post unu horo? 06 Ĉu nia leciono komenciĝis antaŭ tri minutoj? 07 Kiam ĝi komenciĝis? 08 Kiam nia leciono de hodiaŭ finiĝos?
09 Kiam vi revenos al la kurso de Esperanto? Hodiaŭ, morgaŭ, postmorgaŭ, aŭ poste? 10 Kie vi estis antaŭ sep minutoj, kaj kie vi estis antaŭ sep horoj? 11 Kie vi feriis en la pasinta jaro, kaj kie vi feriis antaŭ du jaroj? 12 Kiam ni faris la paĝon 16 (kun Sinjoro Nopo)?
13 Ĉu la Franca Revolucio okazis antaŭ 50 jaroj? 14 Kiam okazis la Franca Revolucio? 15 Kion vi faris hieraŭ? 16 Kion vi faras nun?
17 Kion vi faros morgaŭ? 18 Kion vi faros post nia leciono hodiaŭ? 19 Kiuj estas apud vi nun, kaj kiuj estis apud vi en la unua leciono? 20 Kiam vi ekaŭdis pri Esperanto?
21 Kiam vi eklernis Esperanton? 22 Kiam nia kurso de Esperanto finiĝos? 23 Redemandu. Multan dankon! •
Software error:
Modification of non-creatable array value attempted, subscript -1 at Kono.cgi line 1620.
For help, please send mail to the webmaster (webmaster@kono.be), giving this error message
and the time and date of the error.