Havas mi nigran katon inteligentan kaj simpatian. Mi trovis lin, iun tagon, ĉe l’enirejo de l’hejmo mia: timema kaj malsata, de iu malbonulo forlasita; miaŭoj min igis pli ol kortuŝita.
Donis mi bonajn manĝojn kaj lin regalis per ĝentilo mia. Sufiĉis du semajnoj: li reakiris tutan forton sian, fariĝis li la reĝo de la ĝardeno kaj de l’ĉirkaŭaĵo. Nun li surprizas per tiu ĉi strangaĵo:
Mia kato, mia kato ŝatas tre fortajn karesojn. Li pensigas min pri l’homoj, kiuj celas la ekscesojn, ekstremajn sensaciojn, plenon de adrenalino, kontraŭ baroj, preter limoj, por aventur’ sen fino.
Kiam mi ekbalaas, li tuj kuŝiĝas apud piedoj miaj. Karesojn de mi li petas, ĉu mi konsentu al postuloj liaj? Mi lasu balailon, prefere prenu akran ferrastilon. Ĉu iam vidis vi pli strangan scenon?
Mia kato, mia kato, ŝatas tre fortajn karesojn. Li pensigas min ... • intelligent : inteligenta • sympathy : simpatio • to to be hungry : malsati • La kato miaŭi s. | to meow, mew • Tiu kanzono estis tiom kortuŝa , ke miaj okuloj eklarmis. Al mi, ne estas afero tiel ~, kiel maljunaj geedzoj, kiuj iras la vojon manenmane. | moving, touching • Mi deziras regali vin per tagmanĝo por danki vin pro via helpo. Barbara ~s nin per mirindaj historioj pri sia vojaĝo en Tibeton. | to entertain, regale, treat • polite : ĝentila • Vi fine akiri s laboron. Vi tro junas por ~ stirpermeson. Vi ankoraŭ tro junas por ~ stirpermesilon. Mi faris ĉion eblan por ~ tiun ĉi prezon. | to acquire • Li perdis sia n laboron. Ili atingis ~n celon. Ŝi malamis ~n edzon. | her own, his own, its own, one's own, their own • garden : ĝardeno • neigbourhood : ĉirkaŭaĵo|ĉirkaŭejo • Mi havas surprizo n por vi. Kia ~ vidi vin tie ĉi! | surprise • this : ĉi tiu|tiu ĉi • to caress : karesi • Modereco estas fatala afero, ĉar nenio estas tiel prospera kiel la eksceso . Ne estas ~ en bonkoreco. | excess • Plonĝado per elasta ŝnuro estas ekstrema sporto. Liaj ideoj por mi estas tro ~j. Nia instruisto loĝas ĉe la ~ fino de la strato. En ~ kazo telefonu al mi sub ĉi tiu numero. | extreme • La hararanĝo de la bando Beatles faris sensacio n. La vizito al la cirko estas granda ~ por la infanoj. | commotion, furor, impression, interest, perception, sensation • adrenalin : adrenalino • to bar, block, obstruct : bari • Ĉiun tagon li iris preter nia domo al la lernejo. Ni pasis ~ plurajn vilaĝetojn laŭ nia vojo ĉi tien. La ŝipo malaperis ~ la horizonto. Tio estas ~ mia fantazio. | beyond, past, straight past • boundary, limit : limo • adventure : aventuro • to sweep : balai • Ŝi gladis lia jn ĉemizojn. Ŝi akceptis ~n geedziĝpeton. | his, his or her, their • sharp : akra • iron : fero • Termometro estas ilo por mezuri la temperaturon. Lingvo estas ~, per kiu homoj komunikas kun aliaj. | tool • scene : sceno