ViVo Artikolo 513

eo prepozicio @ReVo - rolvorteto
Difino

Senfleksia vorto, kiu antaŭiras substantivan frazeron por indiki ties rolon rilate verbon, substantivon aŭ adjektivon.

Fako gramatiko
Rimarko

La 33 fundamentaj nekunmetitaj rolvortetoj de Esperanto estas: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra,

ReVo prepozicio (prepoz.0o.GRA): GRA Senfleksia vorto, kiu antaŭiras substantivan grupon (kun kerno plej ofte substantiva, pronoma aŭ infinitiva) por indiki ties rolon rilate al verbo, substantivo aŭ adjektivo: ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo [1]; la formon „l'“ mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k.c.) [2]. VD:al, anstataŭ, antaŭ, malantaŭ, ĉe , ĉirkaŭ, de, da, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans. VD:netransitivaVD:postpozicio
Rim. 1: Nur la prepozicioj „por, antaŭ (ol), anstataŭ, krom“ povas esti sekvataj de infinitivo. En ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio: "li foriris, ne preminte lian manon", aŭ "sen premado de lia mano", anstataŭ "*sen premi lian manon*" [...] Se la vortoj „por“ kaj „anstataŭ“ estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj „por“ kaj „anstataŭ“, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla[3].
Rim. 2: Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicioF.
Rim. 3: Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple, por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finaĵon “-n”; sekve:[...] la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablonF.
Rim. 4: Oni povas fari ian prepozicion el adverbo: vidu la rimarkon por adverbo.
Rim. 5: La prepozicioj kiel helpvortoj ne povas esti uzataj memstare, sed nur kun substantivoj kaj pronomoj, kaj kelkaj ankaŭ kun infinitivo. Volante uzi iun prepozicion memstare, oni devas adverbigi ĝin, t.e aldoni al ĝi la finaĵon "-e": mia familio iras antaŭ mi = mia familio iras antaŭeLtE.
Rim. 6: La prepozicioj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetaĵoj estas aŭ vortkunmetaĵoj (paroli → alparoli, kompreni → subkompreni, ŝanĝi → interŝanĝi, jupo → subjupo, signo → supersigno) aŭ frazetvortoj (sen fino → senfina, inter nacioj → internacia, tra nokto → tranokti, per laboro → perlabori, en ŝipon → enŝipiĝi). Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi prepoziciojn prefiksece. En vortkunmetaĵo la prepozicio rilatas al io alia, kio eble eĉ ne estas esprimita. En frazetvorto la prepozicio rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste [4].

Diskuto [Edmundo] +eo +eo +Difino +Fako +Rimarko
[Bart Demeyere] +ReVo

2010-07-22 10:50:43

be прыназоўнік @ReVo
ca preposició @ReVo
cs předložka @ReVo - prepozice @ReVo
de Präposition @ReVo - Verhältniswort @ReVo
en preposition @ReVo
es preposición @ReVo
fa przyimek @ReVo
fr préposition @ReVo
hu elöljárószó @ReVo - viszonyszó @ReVo - prepozíció @ReVo
nl voorzetsel @ReVo
pt preposição @ReVo
ru предлог @ReVo
sk predložka @ReVo
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)