ViVo Artikolo 516

eo gravecindico - takso - konsiderindico - valorkvalifiko
Difino

Nombra aŭ orda indico, bildiganta gravecon kaj konsiderindecon de certa objekto aŭ fenomeno.

Diskuto [Ikar] +Difino
[Bart Demeyere] +Diskuto
Ĉu ne estas lingva eraro en la difino? Eble 'bildiganta'?
La Nederlanda traduko signifas 'valorkvalifiko', eble taugas por la eo-vorto.

[Ikar] ~Difino
Nombra aŭ orda indico, bildiga gravecon kaj konsiderindecon de certa objekto aŭ fenomeno. -> Nombra aŭ orda indico, bildigata gravecon kaj konsiderindecon de certa objekto aŭ fenomeno.
[Ikar] +Diskuto
Bart, vi estas nia precizemulo! ;-) (kaj tute prave!)
[Ikar] ~Difino
Nombra aŭ orda indico, bildigata gravecon kaj konsiderindecon de certa objekto aŭ fenomeno. -> Nombra aŭ orda indico, bildiganta gravecon kaj konsiderindecon de certa objekto aŭ fenomeno.
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu simple "gravecindico"? La angla vorto "rating" havas multajn sencojn - ĉirkaŭ dek en vortaro, kiun mi konsultis. Mi suspektas, ke la lingvoj, kiuj transprenis tiun vorton, transprenis ne nur unu el tiuj sencoj.
[Ikar] +Diskuto
Mi konfesas, ke eble donis ne tute ĝustan Difinon (ĉiu rajtas korekti). Sed, temas pri plej ĝenerala senco.
En artikolo 506 pri raslilo/marako vi volis tian vorton. Kial ĉi tie ne?

[Edmundo] +Diskuto
Pli ĝenerala vorto estus "takso".
[Bart Demeyere] +Diskuto
Vortaro Nl-Eo parolas pri taksado
[Ikar] +eo +eo +Diskuto
Eble "takso" taŭgus... Sed laŭ mi (persone :) ) ĝi asociiĝas kun mono (prezoj ktp).
[Ikar] +eo +Diskuto
Mi precizigu: la vorto "takso" asociiĝas kun mono, laŭ mi (tamen, mi povas erari). Sed "rating" - tute ne. "Rating", laŭ mi, estas iusence kvanto da poentoj, indikanta konsiderindecon aŭ gravecon. Do, "konsiderindico" estus tute taŭga, se ĝi ne estus tiom longa. :)
[Ikar] +eo
[Edmundo] +Diskuto
Laŭ mi, "takso" ne rilatas al mono, almenaŭ ne en ĉi tiu senco. Legu zamenhofajn ekzemplojn:
* Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed
* mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto
* nur nun ĝi povosciis ĝuste taksi la belecon, kiu salutis ĝin de ĉiuj flankoj

2010-03-11 00:00:00

en rating
ja レイティング
nl rating - waardebepaling
pl rating
ro rating
ru рейтинг
sk rating
sv rating
tr reyting
uk рейтинг
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)