ViVo Artikolo 574

eo artumo [slango] - porno - pornografio
Difino

Literaturo, bildoj, filmoj, ktp, celitaj stimuli seksan ekscitiĝon, aŭ la produktado de tiuj aferoj.

Bildo
Rimarko

Ŝajne la vorto "artumo" originis en Kembriĝo iam antaŭ decembro 1998.

Derivaĵoj: artuma, artumaĵo, artume

Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Rimarko
[Bart Demeyere] +Diskuto
Porno ne troviĝas en ReVo, nek pornografio. Ĉu utilas havi apartan artiklon por la slanga vorto? Ĉu ne pli bone ŝanĝi tiun-ĉi al porno kaj post artumo mencii ke estas slango. Tiam ni nur unu foje devas aldoni la tradukojn.
[Edmundo] +Diskuto
Verŝajne jes, sed mi devos pripensi. Ĉu oni metus ĉiujn slangajn vortojn por "kaco" en unu artikolon? (Mi ne speciale volas krei tiun artikolon, sed estas konata fakto, ke ekzistas multaj slangaj vortoj por "kaco". Eĉ PIV havas kelkajn el ili.)
[Edmundo] ~Rimarko
Ŝajne la vorto originis en Kembriĝo iam antaŭ 2006. -> Ŝajne la vorto "artumo" originis en Kembriĝo iam antaŭ decembro 1998.
[Edmundo] ~Difino
(slango) Porno. -> Literaturo, bildoj, filmoj, ktp, celitaj stimuli seksan ekscitiĝon, aŭ la produktado de tiuj aferoj.
[Edmundo] +eo +eo
[Edmundo] ~eo
artumo[]uzebla -> artumo[slango]uzebla
[Edmundo] +Rimarko
[Ikar] +Diskuto
Kiom vaste uzata estas tiu slangaĵo "artumo"? Ĉu oni listigu ĉiujn slangaĵojn uzatajn en diversaj landoj (kiel la rusa "gajaj bildetoj")?
[Ikar] +Bildo
[Edmundo] +Diskuto
Mi ne opinias, ke tiu bildo multe helpas!
[Edmundo] +Diskuto
"Artumo" tute ne estas vaste uzata, sed ĝi estas vorto propra al Esperanto, kies signifo ne estas facile divenebla. Se la esprimo "gajaj bildetoj" vere estas Esperanta esprimo, kaj ne nur traduko el alia lingvo, ĝi eble estas registrinda, en alia artikolo, kvankam ĝia signifo estas iom facile divenebla. La ĝeneralaj kriterioj por inkluzivi vorton en vortaro estas: granda uzateco, malgranda divenebleco.

2010-08-25 09:35:28

be парнаграфія
bg порнография
bs pornografija
cs pornografie - porno
de Pornografie - Porno
en porn - porno - pornography
es pornografía - porno
fr pornographie
hr pornografie
la pornographia
nl porno
pl pornografia
ru порно - порнография - весёлые картинки [slango]
sk pornografia - porno
sl pornografija
sr порнографија - порно
tok sitelen unpa
uk порнографія
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)