ViVo Artikolo 682

eo mojosa
Difino

Laŭ la sociaj normoj de la junularo

Rilatas ViVo 683:mojosa - ViVo 684:mojosa
Diskuto [Bart Demeyere] +eo +Difino
[Edmundo] +Diskuto
Laŭ mi la vorto ne havas tiun signifon. Oni pretendas, ke ĝi havas tiun signifon, sed oni ne uzas ĝin tiel. Cetere, vi donis du apartajn signifojn ...
[Edmundo] +Diskuto
Ĉiuokaze, la angla vorto ne havas tiun signifon ...
[Edmundo] +Diskuto
Nu, mi klopodis apartigi la sencojn en du apartaj artikoloj. Ne estas tute facile.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi prenis la difinon de Vikipedio, do mi ŝanĝos al nur la dua. Mi ambaŭ jes kaj ne miras ke "cool" ne havas tiun signifon. Mi jam aŭdis pri Anglaj vortoj kiuj havas tute alian signifon en aliaj lingvoj, sed estas tamen tre strange.
[Bart Demeyere] ~Difino
~bonega aŭ laŭ la sociaj normoj de la junularo
[Bart Demeyere] +Diskuto
Ĉar oni diras, ke tio havas tiun signifon, mi ja komencis uzi tion tiel, kaj ankaŭ aliaj.
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu vi povas trovi citaĵojn por montri, ke la vorto "mojosa" efektive havas tiun signifon en vera uzado, ekster la manifestoj, kiuj propagandas la vorton? Kaj ĉu vi estas certa, ke vi ĝuste difinis la nederlandajn vortojn? Ekzemple, ĉu la ideo "juna" vere troviĝas en la signifo de la vortoj, aŭ ĉu la ligo al juneco konsistas en tio, ke la vortoj estas uzataj de junuloj, kio estas alia afero?
[Bart Demeyere] +Diskuto
Ke oni propagandas tion, jam sufiĉas por meti en ViVon
[Edmundo] +Diskuto
La vorto verŝajne estas pli multe uzata parole ol skribe, do ne hezitu citi parolan ekzemplon, eĉ propran. Sed kiu krom sociologo ofte bezonas vorton kun la signifo "laŭ la sociaj normoj de la junularo"? En ĉiutaga konversacio oni ĝenerale esprimas propran opinion pri la boneco de io; oni ne cerbumas pri sociaj normoj kaj distingoj inter diversaj subgrupoj en la socio.
[Bart Demeyere] +Diskuto
O, estu certe, jam en la aĝo de mia filo, 11, estas tre grave kio nun estas mojosa kaj kio ne plu. Ne esti mojosa povas esti kialo por ĉikanado. Kaj ili esprimas tion per 'cool' kaj ni hejme uzas la vorton mojosa por tio.
[Edmundo] +Diskuto
Mi kredas vin, sed tiuj faktoj indikas al mi, ke temas pri laŭmoda vorto por "laŭmoda". La laŭmodeca de la vorto ne estas vera parto de ĝia signifo (kvankam eble konotacio). La afero estas pli konfuza pro la simileco inter la denotacio kaj la konotacio ...
[Edmundo] +Diskuto
Mi faru komparon. Iam mi konis paraŝutiston (soldaton en paraŝutista regimento), kiu uzis la vorton "airborne" kun la signifo "bona, bonega". (Mi supozas, ke en tiu tempo ankaŭ liaj kolegoj uzis la vorton tiel, sed la vorto ne sufiĉe disvastiĝis por trovi sian vojon en vortarojn.) Se mi difinus la vorton, ĉu mi skribus "bona por paraŝutisto" aŭ "laŭ la sociaj normoj de paraŝutistoj"? Tute ne. La signifo estis "bona, bonega", kaj la uzantoj de la vorto estis paraŝutistoj. Eble ĉe "cool" en nederlanda kunteksto la konotacio tre forte sentiĝas, sed ĝi restas konotacio, ne denotacio.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Vi frapas min per malfacilaj vortoj, mi ja estas programisto kaj ne vortaristo. Kaj mi eĉ ne trovas la signifojn de denotacio kaj konotacio.
[Bart Demeyere] +Diskuto
La 'jo' en mojosa venas de 'juna'. Estas grave por junuloj havi propran vorton, kaj jes kun la signifo ke bonas por ili kaj ne nepre por aliaj (por kelkaj espereble ne por aliaj).
[Edmundo] +Diskuto
Vi komencas iomete konvinki min, sed mi ne estas certa, kiel mi traduku ĉi tiun koncepton al la angla. "Cool" ne taŭgas, laŭ mi. En la angla la vorto estas jam malnova kaj tute ne specifa al junularo. Povas esti, ke ekzistas vortoj specifaj al pli etaj grupoj ol la tuta junularo. Ekzemple, se oni estas "goto" (unu el tiuj, kiuj vestas sin nigre, ktp), eble oni havas specife gotan vorton ...
[Edmundo] +Diskuto
Mi tuj aldonos difinojn de "denotacio" kaj "konotacio". Por klarigi mian komprenon pri la afero: "denotacio" estas kvazaŭ la logika signifo, la aro de aferoj, kiuj plenumas la difinon, dum "konotacio" estas diversaj aliaj ideoj, kiujn oni donas kaj ricevas, kiam la vorto estas uzata. Ekzemple, se oni uzas malnovan vorton, oni donas impreson de malnoveco, kiu ne estas parto de la denotacio. Se oni uzas maldecan vorton anstataŭ scienca vorto, la denotacio eble estas tute sama, sed la konotacio estas alia, kaj verŝajne ankaŭ la reago de la alparolato.
[Edmundo] +Diskuto
Ankaŭ mi ne estas profesia vortaristo, nur entuziasma amatoro ...
[Bart Demeyere] +Diskuto
Kiam mi estis juna, ni uzis alian vorton ol la junuloj nun. Kaj plejverŝajne ĉar la junuloj ne volas uzi vorton kiu estas tro uzata de plenkreskuloj. Do estas daŭra evoluo. Kaj se oni ne estas inter junuloj, povas esti ke oni ne scias la nunan vorton, kaj se vi uzus vian vorton, povas esti ke la junuloj diras ke vi estas maljuna ĉar vi uzas tiun vorton.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Do cê mojosa la konotacio eble estas pli grava ol la denotacio.
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu vi memoras, kiun vorton vi uzis? Mi konas tiajn malnoviĝintajn vortojn. Ekzemple, en Britio, se oni uzus la vorton "super" kun la senco "bonega", oni farus strangan impreson, ĉar tiu vorto eksmodiĝis (mi divenus) ĉirkaŭ 1975. Tiu vorto ne estis tamen ligita al juneco, laŭ mia scio. Se oni legas malnovan romanon pri knaboj, ekzemple en altklasa lernejo, oni renkontas tute strangajn vortojn, kiuj en tiu tempo kaj en tiu medio signifis "bona" aŭ "bonega". Hodiaŭ la plej multaj junuloj eĉ ne rekonus tiujn vortojn.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi skribis ĉe la nl-tradukoj ankaŭ la vortoj el mia tempo, kaj eble la junuloj ne kunsentos kun mia traduko. ;-) Sed la plenkreskuloj ankoraŭ uzas por celi por la junuloj.
[Edmundo] +Diskuto
Tamen, mi ankoraŭ ne povas pensi pri angla vorto kun la celita signifo. Mi eble povus doni ekzemplojn de vortoj kun mala signifo: mi memoras, ke oni havis diversajn vortojn por insulti kaj kritiki aferojn, kiuj ne kongruis al oniaj normoj. Sed tiuj estis pli specifaj vortoj. Eble oni estis malpli konscia pri modo en la medio, en kiu mi vivis kiel knabo. Mi volas diri: eble oni sentis kaj agis same, sed oni ne analizis kaj ne priparolis. Mi loĝis en Nord-Anglio, sed devenis de la sudo, do min oni nomis "posh": la vorto ofte signifas nur "luksa" aŭ "altklasa", sed havis insultajn konotaciojn.
[Edmundo] +Diskuto
Se ne estas jam evidente: Parto de la problemo estas, ke en la rondoj, en kiuj mi vivis, oni estus tute ridinda kaj malestiminda, se oni parolus pri modo aŭ konscie vestus sin laŭmode. Do oni ne bezonis vorton por tio. Tamen, oni ja havus problemojn, se oni ne konformiĝus. Ĉu ne estas tiel en via regiono? Ĉu knaboj rajtas paroli pri modo, sen ŝajni gejaj? :-)
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi skribis ĉe la nl-tradukoj ankaŭ la vortoj el mia tempo, kaj eble la junuloj ne kunsentos kun mia traduko. ;-) Sed la plenkreskuloj ankoraŭ uzas por celi por la junuloj.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi ne tiom estas inter junuloj, sed mi pensas ke nun estas multe malpli da problemoj por esti laŭ la modo inter knaboj. Sed esti mojose ne nur temas pri la vestaĵoj, povas fakte temi pri ĉio kio povas gravi por junuloj, eble plej pri konduto.

2010-10-21 17:14:13

nl in [cool] - cool - tof
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)