ViVo Artikolo 799

eo kablovojo @ReVo
Difino

Fervojo, sur kiu la veturiloj estas tirataj per kablo.

Rimarko

ReVo kablovojo (voj.kablo0o.TRA): TRA Transportilo konsistanta el pendanta aŭ surrela veturilo trenata de kablo, uzata normale por suriro de krutaĵoj. VD:telfero, funikularo

Rilatas ReVo telfero (telfer.0o.TRA): TRA Transportilo konsistanta el veturilo pendanta de kablo, uzata normale por suriro de krutaĵoj. Tipo de kablovojo: la unua blovego ... ŝiris ŝnuregon de telfero [1]. veturi per kabin-telfero al monto [2]. VD:funikularo - ReVo funikularo (funikular.0o.TRA): TRA Transportilo konsistanta el veturilo tirata de kablo, uzata normale por suriro de krutaĵoj; speco de kablovojo: Efektive multaj funikularoj havas nur unu relparon kun preterpasejo en la mezo. [1] VD:telferoSIN:kablotramo
Diskuto [Lu Wunsch-Rolshoven] +eo +Difino +Diskuto
ReVo diras: "Transportilo konsistanta el (pendanta aŭ sur reloj) veturilo trenita de kablo, uzata normale por suriro de krutaĵoj."

Sed mi havas la impreson, ke vojo estas vojo, ne la transportilo aŭ veturilo sur ĝi. Do kablovojo devas esti pli malpli "fervojo kun kablo". La nuna ReVo-difino taŭgas pli por 'kabloveturilo'.

[Lu Wunsch-Rolshoven] +Diskuto
Iom da diskuto pri 'cable car' ktp. ĉe http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/03/cable-car.html . (Ĉu inda retejo por daŭra referenco pri vortoj?)
[Bart Demeyere] +ReVo

2010-12-24 09:17:49

it funivia @ReVo
nl kabelbaan
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)