ViVo Artikolo 815

eo koltubo - kolŝtrumpo - kolvarmigilo - kolumo
Difino

Mallonga trikita tubo portata ĉirkaŭ la kolo.

Bildo
© Nekonata
© Nekonata
Fako teksindustrio, vestoj
Rilatas ReVo kolumo (kol.0umo): TEKS Parto de vesto ĉirkaŭanta la kolon: kolumo de ĉemizo, surtuto; tola, punta kolumo. - ReVo koltuko (tuk.kol0o): TEKS Longa tuko metita aŭ diversmaniere volvita ĉirkaŭ la kolo, uzata orname kaj kontraŭ malvarmo: tia sama bela koltuko, kiel Kristino havas [6]. - ReVo skarpo (skarp.0o): 1. TEKS Longa peco da teksaĵo, kiun virinoj portas sur la ŝultroj kaj kies baskoj pendas ambaŭflanke antaŭ la brusto ĝis la genuoj. 2. TEKS Oficiala insigno konsistanta el longa peco da teksaĵo portata oblikve sur brusto aŭ zone ĉirkaŭ la talio. 3. Longa peco da teksaĵo surŝultre alligata kaj servanta por subteni vunditan brakon. - ReVo fulardo (fulard.0o): 1. TEKS Malpeza silka teksaĵo por vestoj, kravatoj ktp. 2.TEZ TEKS Delikata koltuko, el silko aŭ alia malpeza ŝtofo: ne zorgu pri mi! Vi ne portas fulardon, uzu do la mian [1].
Diskuto [Edmundo] +Difino +Bildo +Fako +Diskuto
Tia vesto ĵus alvenis ĉe ni. Amiko aĉetis ĝin por sia filino, sed ĝi montriĝis tro malvasta por ŝi. Mi neniam antaŭe vidis tian aferon. La amiko aĉetis ĝin por skiado. Laŭdire kelkaj piedpilkistoj uzas ilin, kiel en la bildo, kiun mi trovis. Bedaŭrinde mi ne scias, kiel oni nomis ĝin en la vendejo.
[Edmundo] +Bildo
[Edmundo] +eo +Diskuto
Mi proponas la vorton "koltubo".
[Bart Demeyere] +Diskuto
Tubo donas la impreson ke temas pri io rigida. Ne prefektas sed mi pensas pri ekzemple kolŝtrumpo, kolvarmigilo (tiam oni povus ankaŭ paroli pri krurvarmigilo por 'leg warmer'). Aŭ simple kolumo.
[Edmundo] +eo +eo +eo +Diskuto
"Kolvarmigilo", "krurvarmigilo", "brakvarmigilio", ... estas tute bonaj vortoj, sed mi devus cerbumi iomete, ĉu ekzistas aliaj specoj de tiaj varmigiloj. Ekzemple, ĉu "kolvarmigilo" inkluzivus ankaŭ ĉiajn koltukojn, skarpojn, fulardojn, ktp? "Kolŝtrumpo" ŝajnas bela inventaĵo. Mi aldonas viajn proponojn.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Laŭ ReVo, koltuko kaj skarpo ne nepre estas por varmigi sed devas esti longaj. Kaj fulardo estas ĉefe por ornami.

2011-01-21 10:44:43

(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)