*angul/o UV

*angulo

1.
Loko, kie renkontiĝas du aŭ pluraj surfacoj: angulo inter du domoj [1]; ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo [2]; la blanketa ŝaŭmo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj (vd okulangulo, palpebra komisuro), venas de tio, ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidaĵo kun la eligaĵo de la Meibomaj glandetoj per batiĝado fariĝas speco de ŝaŭma emulsio [3]; en grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo Fab3 ; ili trovis diskretan angulon en diskreta restoracio [4]; subite de la angulo de la ŝtrato venis la vento [5]; li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado [6]; sambuk[o…] kreskis en la angulo de malgranda malriĉa korto [7]. VD:kavo, niĉo1, vertico
2.
MAT
a)
[8](elementa geometrio) Ebena surfaco, kiun limas du duonrektoj kun komuna origino. SIN:sektoro; VD: Ecoj de angulo: akuta, malakuta, obtuza, orta, konkava, konveksa, nula, plena, streĉita; specifaj angulduopoj: alternaj, apudaj, kontraŭlateraj, komplementaj, respondaj, samlateraj, suplementaj.
b)
(afina geometrio)[9] Paro de duonrektoj (ĝiaj lateroj) kun komuna origino (ĝia vertico).
c)
VD:solida angulo
d)
[10] Mezuro de angulo: angulo de rotacio; la sumo de la anguloj de triangulo egalas al du ortoj; ebena angulo esprimiĝas kiel rilato de la arko, kiun ĝi detranĉas sur cirklo kun centro en ĝia vertico, al la radiuso de tiu cirklo; solida angulo esprimiĝas kiel rilato de la surfaco, kiun ĝi detranĉas sur sfero kun centro en ĝia vertico al la kavadrato de la radiuso de tiu sfero. VD: Mezurunuoj de angulo: grado, graduso, radiano, steradiano; mezurilo: angulmezurilo.
Rim.: La nocio „angulo“ estas eble unu el la plej multformaj en matematiko, celanta iamaniere karakterizi la komunan „kliniĝon“ de du sin sekcantaj linioj (ne nur rektaj, ne nur ebenaj), do ne eblis ĉi tie detale prezenti ĉiujn facetojn de la nocio. La unua senco rilatas al la tradicia prezento de angulo kiel figuro. La dua provas konservi el la unua nur la esencajn trajtojn, en maniero simila al tiu, kiun oni uzis por transiri de la tradicia vektoro al la moderna dupunkto. La tria senco prezentas angulon kiel nombron, iel rilatan al la longo de arko. Fine ni menciu, ke iuj modernaj prezentoj de la nocio ne hezitas identigi angulojn kun ebenaj rotacioj.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

specoj de anguloj

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

specifaj angulduopoj
3.
(figure) Malvasta aŭ fora, malofte vizitata aŭ rigardata loko: la vento forpelis la akvolentojn en angulon de la marĉeto Fab3 ; en profunda doloro en la angulo de ĝia koro naskiĝis nova vivo [11]; mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn [12]; en sia angulo li estas bravulo PrV ; ĉiu angulo kun sia sanktulo PrV . VD:niĉo1
afrikanse:
hoek
albane:
qoshe
amhare:
ጥግ
angle:
*angle, *corner
arabe:
ركن
armene:
անկյուն
azerbajĝane:
künc
beloruse:
вугал, кут, рог
bengale:
কোণ
birme:
ထောင့်
bosne:
kutak
ĉeĥe:
úhel, amplituda, kout, polární úhel, roh
ĉine:
1. 一隅 [yīyú]
dane:
hjørne
estone:
nurgas
eŭske:
korner
filipine:
sulok
france:
*angle, coin 2. angle
galege:
canto
germane:
Ecke, *Winkel
guĝarate:
ખૂણે
haitie:
kwen
haŭse:
kusurwa
hebree:
זָוִית, פינה
hinde:
कोने
hispane:
1. esquina 2. ángulo 3. rincón
hungare:
1. sarok, szöglet 2. szög 3. zug
igbe:
n’akụkụ
indonezie:
sudut
irlande:
cúinne
islande:
horn
itale:
angolo
japane:
コーナー
jave:
sudhut
jide:
ווינקל
jorube:
igun
kanare:
ಮೂಲೆಯಲ್ಲಿ
kartvele:
კუთხეში
katalune:
1. cantonada 2. angle 3. racó
kazaĥe:
бұрыш
kimre:
cornel
kirgize:
бурч
kmere:
ជ្រុង
koree:
코너
korsike:
munnizza
kose:
ikona
kroate:
kutak
kurde:
qozî
latine:
anguli
latve:
stūris
laŭe:
ແຈ
litove:
kampas
makedone:
агол
malagase:
zoro
malaje:
sudut
malajalame:
മൂല
malte:
kantuniera
maorie:
kokonga
marate:
कोपरा
monge:
ces kaum
mongole:
булангийн
nederlande:
hoek
nepale:
कुना
njanĝe:
ngodya
okcidentfrise:
hoeke
okcitane:
1. caire, cantonada 2. angle 3. canton
panĝabe:
ਕੋਨੇ
paŝtue:
کونج
pole:
2.d miara kąta, kąt 2. *kąt 3. narożnik
portugale:
2. ângulo, canto
ruande:
mfuruka
rumane:
2. colț, unghi
ruse:
угол
samoe:
tulimanu
sinde:
ڪنڊ
sinhale:
කෙළවරේ
skotgaele:
oisean
slovake:
1.kút, 2.cíp (látky), 3.roh (šport), 4.uhol (geom.), uhol 3. kút
slovene:
kotiček
somale:
geeska
ŝone:
pakona
sote:
sekhutlo
sunde:
juru
svahile:
kona
taĝike:
гӯшаи
taje:
มุม
tamile:
மூலையில்
tatare:
почмак
telugue:
మూలలో
tibete:
ཟུར་
ukraine:
кут
urdue:
کونے
uzbeke:
burchak
vjetname:
góc
zulue:
ekhoneni

angulfidela

MAT[13]
(p.p. transformo) Tia, ke la mezuro de anguloj restas per ĝi senŝanĝa: la projekcioj ne estas angulfidelaj; enjekciaj holomorfaj funkcioj estas angulfidelaj. SIN:konforma
angle:
conformal (transformation)
beloruse:
канформавае (пераўтварэньне)
france:
(transformation) conforme
germane:
ähnlich (-e Transformation), winkeltreu (-e Transformation), konform (-e Transformation)
hispane:
(transformación) conforme
hungare:
szögtartó
pole:
(przekształcenie) wiernokątne, (przekształcenie) konforemne
rumane:
(transformare) fidelă, (transformare) conformă
ruse:
конформное (преобразование)

akutangula

MATMatVort
(p.p. triangulo) Kies ĉiuj anguloj estas akutaj (aŭ maksimume ortaj): akutangula triangulo: ĉiuj anguloj estas malpli grandaj ol 90 gradoj [14].
angle:
acute (acute-angled)
beloruse:
востравугольны
ĉeĥe:
ostroúhlý
france:
acutangle
germane:
spitzwinklig
hispane:
acutángulo
hungare:
hegyesszögű
indonezie:
sudut lancip
pole:
ostrokątny
rumane:
cu unghi ascuțit
ruse:
остроугольный
slovake:
ostrouhlý

buŝangulo, lipangulo

Ĉiu el la du anguloj, kie supra kaj malsupra lipoj renkontiĝas; lipa komisuro: profundaj sulkoj […] ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo [15]; ŝercemo ludis ĉirkaŭ liaj buŝanguloj [16]; la viro fumis el kurba pipo, kiu pendis el lia lipangulo, per kio la tuta buŝo oblikviĝis [17]; cigaredo pendis en lia buŝangulo, preskaŭ falante [18]; Plum absorbis gluton da viskio, […] dum spasma tiko manifestiĝis ĉe lia lipangulo [19].
15. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
16. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
17. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
18. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
19. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 27
angle:
corner of the mouth
france:
le coin des lèvres
germane:
Mundwinkel

multangula

Prezentanta grandan nombron da anguloj: la formo de plata ujo povas esti diversspeca – kvareĝa, rondforma, elipsa, triangula, multangula ktp. [20]; en 1557 konstruita, bonege konservita renesancstila ejo kun multangula arielo kaj arka portalo [21].
angle:
multangular, polyangular
beloruse:
многавугольны, шматкутны
germane:
vieleckig
hungare:
sokszögű
indonezie:
bersudut banyak
japane:
多角形の [たかくけいの]
nederlande:
veelhoekig
pole:
wielokątny
rumane:
poligonal
ruse:
многоугольный
ukraine:
многокутний, багатокутний

obtuzangula

MATMatVort
(p.p. triangulo) Unu angulo de kiu estas obtuza: obtuzangula triangulo: unu el la anguloj estas pli granda ol 90 gradoj [22].
angle:
obtuse (obtuse-angled)
beloruse:
тупавугольны
ĉeĥe:
tupoúhlý
france:
obtusangle
germane:
stumpfwinklig
hispane:
obtuso (ángulo obtuso)
hungare:
tompaszögű, homorú szögű
indonezie:
sudut tumpul
pole:
rozwartokątny
rumane:
unghi obtuz
ruse:
тупоугольный
slovake:
tupouhlý

okulangulo

Ĉiu el la du anguloj, kie supra kaj malsupra palpebroj renkontiĝas; palpebra komisuro: en la okulanguloj de Chrysothemis li rimarkis hodiaŭ sulketojn [23]; du apenaŭ videblaj malgrandaj faltoretoj ĉe la eksteraj okulanguloj [24].
angle:
corner of the eye
france:
le coin de l'œil
germane:
Augenwinkel

ortangulo

MAT[25]
Ortangula paralelogramo: ĉiuj anguloj de ortangulo estas ortaj; La mezan parton de la ĝardenoj okupis ortangululo [26]. SIN:rektangulo;SUP:kvarlatero
Rim.: Necesas interpreti la vorton „ortangulo“, kiel „(kvarlatero), kies (ĉiuj) anguloj estas ortaj“, do eblas riproĉi al ĉi tiu formo troan elipsecon, sed entute temas pri bone formita kaj tradicia formo, vortfare tre proksima al la pli internacia „rektangulo“. Pri la nekredeblaj polemikoj ĉirkaŭ tiu ĉi termino vd [27]. Sekve de ili Reiersøl proponis la nekonvinkan formon „ortogramo“, aperanta ekz-e en [28].
Rim.: Ni aldone rimarkigu, ke nekvadratan ortangulon oni foje nomas „oblongo“MatVort. Pri ĉi tiu ekskluziviga sistemo de nomado vd rimarkon sub romboido.
angle:
rectangle
beloruse:
прамавугольнік
ĉeĥe:
obdélník, pravoúhelník
france:
rectangle (subst.)
germane:
Rechteck
hispane:
rectángulo (subst.)
hungare:
téglalap
indonezie:
segi empat
japane:
長方形 [ちょうほうけい]
nederlande:
rechthoek
pole:
prostokąt
rumane:
dreptunghi
ruse:
прямоугольник
slovake:
pravouhlý štvorhran, pravouholník
ukraine:
прямокутник

ortangula

MAT[29]
(p.p. plurlateropluredro) Havanta ortan angulon: ortangula triangulo, trapezo; Ambaŭ portis ortangulajn ŝildojn [30].
angle:
right-angled
beloruse:
прамавугольны
ĉeĥe:
pravoúhlý
france:
rectangle (adj.)
germane:
rechtwinklig
hispane:
rectángulo (adj.)
hungare:
derékszögű
indonezie:
sudut siku-siku
nederlande:
rechthoekig
pole:
prostokątny
rumane:
dreptunghiular
ruse:
прямоугольный
slovake:
pravouhlý

plurangulo

MATPIV1
(evitinde) =plurlatero
beloruse:
многавугольнік, многакутнік
ĉeĥe:
mnohostěn, polyedr, víceúhelník
hispane:
polígono
hungare:
sokszög
indonezie:
poligon, segi banyak
japane:
多角形 [たかくけい]
pole:
wielokąt
rumane:
poligon
ruse:
многоугольник
slovake:
mnohosten, mnohouholník, viac uholník
ukraine:
многокутник, багатокутник

rektangulo

MATPV
Ortangulo: Ĝi havas la formon de larĝbaza rektangulo kaj aspektas, precipe post pluvo, kiel kolerema pugno [31].
31. Einar Åberg, trad. Franko Luin: Uzino 1, Ĉu ekzistas anĝeloj?
angle:
rectangle
beloruse:
прамавугольнік
ĉeĥe:
pravoúhelník
france:
rectangle (subst.)
germane:
Rechteck
hispane:
rectángulo (subst.)
hungare:
derékszög
indonezie:
segi empat
japane:
直角 [ちょっかく]
nederlande:
rechthoek
pole:
prostokąt
rumane:
dreptunghi
ruse:
прямоугольник
slovake:
pravouholník
svede:
rektangel
ukraine:
прямокутник

stratangulo

Loko, kie strato flanke malfermiĝas al alia, orta strato: la bluzo kun bluaj kradoj […] malaperis ĉe stratangulo [32].
32. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
beloruse:
рог вуліцы
ĉeĥe:
nároží, roh křižovatky ulic
france:
coin de la rue
germane:
Straßenecke
indonezie:
sudut jalan
japane:
街角 [まちかど]
pole:
narożnik
rumane:
colț, unghi
slovake:
nárožie ulíc
ukraine:
ріг (вулиці)

triangulo

MAT[33]
Trilatero: Nilo anstataŭ flui en mallarĝa koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo, kiu havas formon de triangulo [34]. VD: Ecoj de triangulo: skalena aŭ nesimetria, izocela aŭ simetria, egallateraregula, akutangula, obtuzangula, ortangula; specialaj rektoj rilataj al triangulo: alto, dusekcanto, mediano, mezortanto; specialaj lateroj: hipotenuzo, kateto; specialaj punktoj: vertico, centro, ortocentro, pezocentro.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

specoj de trianguloj
afrikanse:
driehoek
albane:
trekëndësh
amhare:
ሦስት ማዕዘን
angle:
triangle
arabe:
مثلث
armene:
եռանկյունի
azerbajĝane:
üçbucaq
beloruse:
трохкутнік, трохвугольнік
bengale:
ত্রিভুজ
birme:
တြိဂံ
bosne:
trokut
ĉeĥe:
triangl, trojstran, trojúhelník
dane:
trekant
estone:
kolmnurk
eŭske:
triangelu
filipine:
tatsulok
france:
triangle
galege:
triángulo
germane:
Dreieck
guĝarate:
ત્રિકોણ
haitie:
triyang
haŭse:
alwatika
hinde:
त्रिकोण
hispane:
triángulo
hungare:
háromszög
indonezie:
segitiga
irlande:
triantáin
islande:
þríhyrningur
itale:
triangolo
japane:
三角形 [さんかくけい]
jide:
דרייַעק
jorube:
onigun mẹta
kanare:
ತ್ರಿಕೋನ
kartvele:
სამკუთხედის
kazaĥe:
үшбұрыш
kimre:
triongl
kirgize:
үч бурчтук
kmere:
ត្រីកោណ
koree:
삼각형
korsike:
triangulu
kose:
unxantathu
kroate:
trokut
kurde:
sêqozî
latine:
triangulo
latve:
trīsstūris
laŭe:
ສາມຫຼ່ຽມ
litove:
trikampis
makedone:
триаголник
malagase:
telozoro
malaje:
segitiga
malajalame:
തികോണം
malte:
trijanglu
maorie:
tapatoru
marate:
त्रिकोण
monge:
daim duab peb sab
mongole:
гурвалжин
nederlande:
driehoek
nepale:
त्रिकोण
njanĝe:
makona
okcidentfrise:
trijehoek
panĝabe:
ਤਿਕੋਣ
paŝtue:
د مثلث
pole:
trójkąt
ruande:
inyabutatu
rumane:
triunghi
ruse:
треугольник
samoe:
tafatolu
sinde:
تكون
sinhale:
ත්රිකෝණය
skotgaele:
triantan
slovake:
trojuholník
slovene:
trikotnik
somale:
xagalka
ŝone:
Triangle
sote:
kgutlotharo
sunde:
segitiga
svahile:
pembetatu
svede:
triangel
taĝike:
секунҷа
taje:
สามเหลี่ยม
tamile:
முக்கோண
tatare:
өчпочмак
telugue:
త్రిభుజం
tibete:
ཟུར་གསུམ་
ukraine:
трикутник
urdue:
مثلث
uzbeke:
uchburchak
vjetname:
tam giác
zulue:
calantsatfu

Triangulo [35] (Tri)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Triangulum).
35. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Triangulum
beloruse:
Трыкутнік (сузор’е)
france:
Triangle (constellation)
indonezie:
Triangulum (konstelasi)
japane:
さんかく座 [さんかくざ]
latinece:
Triangulum
pole:
Trójkąt (gwiazdozbiór)
rumane:
Triunghiul (constelație)

triangula

1.
Havanta la formon de triangulo; rilata al triangulo: triangula placo; kvazaŭ vico de ruĝaj flamoj, brilis la triangulaj piramidoj [36].
2.
MATMatVort (p.p. (n,n)-matrico) Kies ĉiuj elementoj situantaj sub ĝia diagonalo estas nulaj; alternative: kies ĉiuj elementoj situantaj super ĝia diagonalo estas nulaj: la determinanto de triangula matrico egalas al la produto de ties diagonalaj elementoj.
angle:
2. triangular (matrix)
beloruse:
1. трохкутны, трохвугольны 2. трохвугольная (матрыца)
ĉine:
三角形 [sānjiǎoxíng]
france:
1. triangulaire 2. (matrice) triangulaire
germane:
2. Dreiecks-(matrix)
hispane:
1. triangular 2. (matriz) triangular
hungare:
1. háromszögű 2. háromszög- (mátrix)
indonezie:
1. triangular 2. matriks segitiga
japane:
三角形の [みっかくけいの]
pole:
1. trójkątny 2. (macierz) trójkątna
rumane:
1. triunghiular 2. (matrice) triunghiulară
ruse:
1. треугольный 2. треугольная (матрица)
slovake:
2. trojuholníkový
svede:
1. triangulär

Aŭstrala Triangulo [37] (TrA)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Triangulum Australe).
37. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Triangulum Australe
beloruse:
Паўднёвы Трыкутнік (сузор’е)
france:
Triangle austral (constellation)
indonezie:
Triangulum Australe (konstelasi)
latinece:
Triangulum Australe
pole:
Trójkąt Południowy (gwiazdozbiór)
rumane:
Triunghiul Austral (constelație)

centra angulo

MATMatVort
(rilate al cirklo 1) Angulo, kies vertico koincidas kun la centro de la cirklo: centra angulo, detranĉanta duonon de la cirklo, estas streĉita; konstruu sektoron kun la centro je la poluso, radiuso `r(theta_i)`, kaj centra angulo `Delta theta` [38].
angle:
central angle
beloruse:
цэнтральны вугал
ĉeĥe:
středový úhel
france:
angle au centre
germane:
Mittelpunktswinkel
hispane:
ángulo central
hungare:
középonti szög
indonezie:
sudut pusat
pole:
kąt środkowy
rumane:
unghiul central
ruse:
центральный угол
slovake:
stredový uhol, stredový uhol

cirkonferenca angulo

MAT[39]
(rilate al cirklo 1) Angulo, kies vertico situas sur la cirklo: cirkonferenca angulo, detranĉanta duonon de la cirklo, estas orta; la teoremo pri la cirkonferenca angulo montras, [...] ke du cirkonferencaj anguloj, kiuj detranĉas saman arkon, estas egalaj [40].
angle:
angle at circumference
beloruse:
умежаны вугал
ĉeĥe:
obvodový úhel
france:
angle inscrit
germane:
Umfangswinkel
hispane:
ángulo inscrito
hungare:
kerületi szög
indonezie:
sudut keliling
pole:
kąt wpisany, kąt obwodowy
rumane:
unghi înscris, unghiul periferic
ruse:
вписанный угол
slovake:
obvodový uhol, obvodový uhol

ebena angulo

MAT
Angulo 2.b: ebena angulo estas la reciproka klino de du linioj kiuj troviĝas en ebeno kaj ne estas en rekta linio [41]; ebena angulo estas mezurita en radianoj (simbolo: rad), kiu apartenas al la derivitaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj (SI) [42].
angle:
plane angle
beloruse:
плоскі вугал
ĉeĥe:
rovinný úhel (odvozená veličina SI)
france:
angle plan
germane:
ebener Winkel
hispane:
ángulo plano
hungare:
síkszög
indonezie:
sudut bidang, sudut planar
pole:
kąt płaski
rumane:
unghi plan
ruse:
плоский угол
slovake:
rovinný uhol

paskala triangulo

MAT
Tabelo, prezentanta la nombrojn de kombinaĵoj de `n` po `p`, laŭ tia triangula tabelo de nombroj, ke la nombro `K_n^p`, situanta ĉe la intersekco de linio `n` kaj kolumno `k`, egalas al la sumo `K_(n-1)^(p-1)+K_(n-1)^p` de du nombroj de la antaŭa linio: en la 10-a jarcento, la komentaro de Halayudha pri la verko de Pingala enhavis studojn pri la nombroj de Fibonaĉi kaj la Paskala triangulo [43]. VD:Paskalo.
Rim.: Tiu ĉi tabelo estas konata de antaŭ Paskalo kaj ricevis aliajn nomojn, kiel „triangulo de Umar Ĥajjam“ aŭ „de Tartaglia“.
paskala triangulo
angle:
Pascal['s] triangle, binomial array
beloruse:
трохвугольнік Паскаля
ĉeĥe:
Pascalův trojúhelník
france:
triangle (arithmétique) de Pascal
germane:
Pascalsches Zahlendreieck
hispane:
triángulo de Pascal, triángulo de coeficientes binomiales
hungare:
Pascal-háromszög
indonezie:
segitiga Pascal
pole:
trójkąt Pascala
rumane:
triunghiul lui Pascal
ruse:
(арифметический) треугольник Паскаля
slovake:
Pascalov trojuholník Pascalov trojuholník

polusa angulo

MATMatVort
(de punkto `M` en afina ebeno) Mezuro de la angulo inter la polusa akso kaj la duonrekto `OM`, kie `O` estas la origino: polusa angulo estas la dua koordinato en la polusa koordinatsistemo; la polusa angulo de punkto egalas al la argumento de ĝia bildo en la kompleksa ebeno; la minuskla litero φ [estas] uzata kiel simbolo por [...] la polusa angulo (de la `z`-akso) en matematiko, la azimuta angulo (de la `x`-akso) en fiziko [44].
angle:
azimuth angle, polar angle, amplitude (azimuth angle)
beloruse:
палярны вугал
ĉeĥe:
argument polární úhel druhá polární souřadnice
france:
angle polaire
germane:
Polarwinkel
hispane:
ángulo azimuth, ángulo polar, amplitud (ángulo azimuth)
hungare:
középponti szög
indonezie:
sudut polar
pole:
amplituda (współrzędna biegunowa)
rumane:
amplitudine (coordonate polare)
ruse:
полярный угол
slovake:
polárny uhol

solida angulo

MATMatVort
Solido, naskita de ĉiuj duonrektoj kun komuna origino `O`, trairantaj ian parton de sfero kun centro en `O`: duedro, triedro, solido limata de duonkonusa surfaco estas solidaj anguloj; solida angulo estas rilatanta al surfaco de la sfero en la sama vojo kiel ordinara angulo estas rilatanta al perimetro de cirklo [45].
angle:
solid angle
ĉeĥe:
prostorový úhel
france:
angle solide
germane:
Raumwinkel
hispane:
ángulo sólido
hungare:
térszöglet, testszöglet
indonezie:
sudut ruang
pole:
kąt bryłowy
rumane:
unghi solid
ruse:
телесный угол
slovake:
priestorový uhol

administraj notoj

~fidela: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.