4invers/a

inversa

1.
Estanta en mala, kontraŭa pozicio aŭ direkto rilate al alia: la gvidisto erarinte pri la vojo returniris en inversa direkto; inversa bildo (ĝi povas esti ekz spegulita aŭ turnita tiel, ke la dorsflanko vidiĝas aŭ kun inversigitaj koloroj, t.e. nigro anstataŭ blanko, ruĝo anstataŭ verdo ktp.); inversa rilato (rilato de du kvantoj, kies unu pligrandiĝas laŭ la mezuro kiel la alia malpligrandiĝas); inversa grando al rezistanco estas konduktanco, kiu estas mezurita en simensoj [1]; la korpoj sin altiras laŭ inversa rilato de la kvadrato de sia distanco; en [...] la hispana lingvo demandaj ĉeffrazoj estu komencataj per inversa (surkapa, turnita) demandosigno (¿) kaj finataj per la tradicia demandosigno [2]; inversa pola notacio (maniero noti matematikajn formulojn kun la operatoro post la argumentoj, inverse al la pola notacio, kie oni notas la operatoron antaŭ la argumentoj) [3].
2.
MATPIV1 Estanta inverso 2: la inversa rilato de funkcio `f: X to Y` estas la duargumenta rilato `f^-1 sube Y xx X` difinita per `f^-1={(y,x): (x,y) in f}` [...] en la okazo ke ĝi estas funkcio, ĝi nomiĝas [...] inversa funkcio [4]; logaritmo kun bazo a [`y=log_a x`] estas la inversa funkcio de eksponenta funkcio kun la sama bazo `y=a^x` [5].
angle:
2. inverse
beloruse:
процілеглы, процілежны, адваротны
ĉeĥe:
inverzní, opačný, převrácený, reciproký
ĉine:
相反 [xiāngfǎn], 反 [fǎn], 反过来 [fǎnguolái], 相反地 [xiāngfǎndì], 逆反 [nìfǎn], 逆轉 [nìzhuàn]
france:
1. inverse (adj.), contraire (adj.), opposé (adj.) 2. inverse (math.,adj.)
germane:
umgekehrt, invers 2. inverse
hispane:
inverso
hungare:
1. fordított, ellenkező, ellentétes 2. inverz
japane:
逆の [ぎゃくの], 反対の [はんたいの]
nederlande:
omgekeerd
pole:
2. odwrotny
portugale:
inverso
ruse:
обратный, противоположный 2. обратный
slovake:
inverzný, opačný, prevrátený
tibete:
སློག་སློག་གཏོང་
ukraine:
зворотний, протилежний

inverso

1.
Io inversa: la grekoj respektis logikon pli ol fakto[n], sed en moderna scienco, la inverso estas la kazo [6].
2.
MAT
a)
[7] Neŭtriganto rilate al multiplike signata operacio: la inverso de 3 estas ; por ĉiu elemento de grupo ekzistas ĝia inverso. en aritmetiko multipliko estas unu el operacioj per nombroj, kiu estas la inverso de divido [8].
Rim.: Verdire la citita fonto limigas la nocion al inversoj de nombroj, sed ĝi nature vastiĝas al ĉia multipliko, kiel aperas en [9].
b)
Bildigo, funkcio estiĝanta per interŝanĝo de origino kaj bildopunkto: sekanto ‐ la inverso de la kosinuso, kosekanto ‐ la inverso de la sinuso [10].
c)
integralo estas la inverso de derivaĵo [11]; inverso (logiko) [12]. VD:inversa paro, inversa rilato, inversa bildo de elemento, inversa bildo de subaro, inversa bildigo.
angle:
2.a inverse element, reciprocal element, multiplicative inverse
beloruse:
адваротнае (наз.), процілежнасьць, процілегласьць
ĉeĥe:
inverzní zobrazení
ĉine:
倒反 [dàofǎn]
france:
1. inverse (subst.), contraire (subst.), opposé (subst.) 2.a élément inverse
germane:
1. Umkehrung, umgekehrte Richtung 2.a Inverses, Reziprokes
hungare:
1. fordítottja, ellenkezője 2.a reciprok
japane:
[さか], 反対 [はんたい], 逆数 [ぎゃくすう]
nederlande:
1. iets omgekeerds
pole:
2.a element odwrotny, odwrotność
portugale:
1. inverso
ruse:
1. обратное, противное, противоположное (сущ.), инверсия 2.a обратный элемент
slovake:
inverzné zobrazenie
ukraine:
зворотне, протилежне (ім.), виворіт

inverse

En inversa maniero, inversa direkto: la akvo spegulas inverse la objektojn; movi piŝton de supre malsupren kaj inverse; la angla posedas 6000 idiomajn esprimojn kaj averaĝe 5 signifojn por ĉiu vorto aŭ inverse 5 vortojn por ĉiu signifo [13]; Svislando devas akcepti gigantan trafikon de nordo al sudo kaj inverse [14]. VD:renverse, returne, kontraŭsence.
13. Gilbert Ledon: Ĉu ni mortu miskomprene?, Monato, 2000/08, p. 5
14. Monato, Mireille Grosjean: Kultura mozaiko, 2015
beloruse:
наадварот
ĉeĥe:
naopak, obráceně
ĉine:
[dào], 反 [fǎn]
france:
inversement, au contraire, à l'inverse, à l'envers, à rebours
germane:
umgekehrt
hispane:
inversamente
hungare:
fordítva
japane:
逆に [ぎゃくに], あべこべに
nederlande:
omgekeerd
portugale:
inversamente, vice-versa
ruse:
наоборот
slovake:
naopak, naruby

inversigi

1.
Meti en inversan pozicion aŭ direkton: inversigi bildon, elektran fluon, la rolojn; humile li provis pardonpeti, sed lia lango ŝajnis inversigi ĉiujn movojn [15]; ĉio estas inversigita: kio povas vidigi, blindigas, kio povas krei ion novan, detruas [16].
2.
MAT(fakula ĵargono) Kalkuli la inverson 2: inversigi matricon, bildigon, figuron.
15. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
16. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
angle:
1. turn upside down, invert, flip around, reverse
beloruse:
інвэртаваць, абарачаць
ĉeĥe:
otočit do protisměru, zvrátit
ĉine:
1. 顛倒過來 [diāndǎoguòlái], 反轉 [fǎnzhuǎn], 翻轉 [fānzhuǎn], 顛倒 [diāndǎo], 向后转 [xiànghòuzhuǎn]
france:
1. inverser 2. inverser
germane:
1. umkehren, invertieren
hispane:
invertir
hungare:
1. megfordít, kifordít (pl. ruhát) 2. invertál
japane:
逆にする [ぎゃくにする], 逆転させる [ぎゃくてんさせる]
nederlande:
1. omkeren
portugale:
inverter
ruse:
1. обратить, инвертировать 2. инвертировать
slovake:
vypočítať inverziu
ukraine:
змінювати напрямок (струму і т.п.)

inversigo

1.
Ago inversigi 1.
2.
MAT
a)
(fakula ĵargono)[17] Ago inversigi 2.
b)
MAT[18] (en dudimensia afina eŭklida spaco, kun centro `O` kaj potenco `lambda^2`) Transformo, kiu ĵetas punkton `M` al tia punkto `M′` de la duonrekto `OM`, ke `OM*OM′=lambda^2`: ĉiu punkto de la cirklo kun centro en `O` kaj radiuso `lambda` estas senŝanĝa per la inversigo; inversigo estas involucio; cirkla inversigo [19]; inversigo en punkto [20].
Rim.: Tian transformon oni ankaŭ nomas „inversigo rilate al cirklo kun centro en `O` kaj radiuso `lambda`“. Troveblas sinonima termino „inversio“ en MatVort, sed neniu el niaj aliaj fontoj ĝin konfirmas.
angle:
2.b inversion (with respect to a circle)
beloruse:
інвэрсія, абарачэньне
ĉine:
1. 反轉 [fǎnzhuǎn]
france:
1. inversion 2.b inversion (par rapport à un cercle)
germane:
2.b Inversion (am Kreis)
hungare:
1. megfordítás, kifordítás (pl. ruháá) 2. invertálás, inverzió
pole:
1. odwracanie 2.b inwersja (względem okręgu)
portugale:
1. inversão
ruse:
инверсия 2.b инверсия (относительно окружности)

inversigebla

1.
Tia, ke eblas ĝin inversigi.
2.
MAT[21] (p.p. elemento en multiplike signata grupo aŭ en ringo) Tia, ke ekzistas ĝia inverso: en la ringo de entjeroj nur 1 kaj -1 estas inversigeblaj. SIN:invershava.
Rim.: La inversigeblajn elementojn de ringo oni foje nomas „unuoj“, kio estas evitinda pro la ebla konfuzo kun la unuo de la ringo. Ial la citita fonto uzas „inversigebla“ nur p.p. bildigoj. Ni ne opinias tiun limigon utila.
angle:
2. invertible
beloruse:
абарачальны
ĉeĥe:
reverzibilní (turbína)
france:
inversible 1. réversible
germane:
umkehrbar
hispane:
invertible
hungare:
1. megfordítható, kifordítható (pl. ruha) 2. invertálható
japane:
逆転できる [ぎゃくてんできる], 可逆の [かぎゃくの]
nederlande:
omkeerbaar
pole:
2. odwracalny
portugale:
invertível
ruse:
1. обратимый 2. допускающий обратный
slovake:
vratný, zvratný

neinversigebla

1.
Ne inversigebla1: kelkaj efikoj estas neinversigeblaj (aŭ, pli precize, restas dum tre longega tempo en nia klimatsistemo) [22]; neinversigebla transpolenado de la modifita tritiko al aliaj grenspecioj [23].
2.
MAT Ne inversigebla2.
angle:
non-inversible
beloruse:
неабарачальны
ĉeĥe:
neinverzibilní
ĉine:
不可逆轉 [bùkěnìzhuàn]
france:
non inversible 1. irréversible
germane:
unumkehrbar 1. unumkehrbar, irreversibel
hungare:
nem invertálható
japane:
逆転できない [ぎゃくてんできない], 不可逆の [ふかぎゃくの]
nederlande:
onomkeerbaar
pole:
nieodwracalny
portugale:
não invertível
ruse:
недопускающий обратный, необратимый
slovake:
neinverzibilný

invershava

angle:
inversible
ĉine:
反轉 [fǎnzhuǎn], 可逆性 [kěnìxìng]
france:
inversible
germane:
umkehrbar
hungare:
invertálható
nederlande:
omkeerbaar
pole:
odwracalny
portugale:
invertível
ruse:
допускающий обратный

neinvershava

angle:
non-inversible
ĉine:
不可逆轉 [bùkěnìzhuàn]
france:
non inversible
germane:
unumkehrbar
hungare:
nem invertálható
nederlande:
onomkeerbaar
pole:
nieodwracalny
portugale:
não invertível
ruse:
недопускающий обратный

administraj notoj

pri ~o:
    PIV konas trian sencon, sinoniman de "reverso" (ne en REVO),
    neologismo el la sama familio kiel "averso" kaj "roverso"...
    Valoras esplori, cxu tiu senco vere ekzistas (cxi-okaze aldonendas
    francaj tradukoj: envers, verso) kaj kiel eventuale gxin
    esprimi pli precize sen neologismo.
    [MB]
  
~igebla: Mankas dua fontindiko.
~igebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~hava: Mankas dua fontindiko.
~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~hava: Mankas fontindiko.
ne~hava: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.